LiteraturoRAKONTOAkbotaKomence nenio antaŭsignis katastrofon. Tamen ekknaris la pordo, malhela svelta figuro fulmrapide sagis la domon, kaj aŭdiĝis terure korŝira plorego. Akbota falis surplanken, skuante la ŝultrojn kaj ĉiusekunde singultante kun ĝemoj. – Mi ne volas edziniĝi al tiu virporkaĉo! – ŝi balbutis kaj levis la kapon, serĉante per ĉarmaj nigraj okuloj tra larma inundo sian fraton, kiu eksterdube staris en la ĉambro. Estis precize la 6a horo matena. Likvakristala lumtabulo de elektra horloĝo stelumis sur diligente kretita muro en duonobskuro. Ruĝeta lumo de ĝi, kunfandiĝante kun apenaŭ penetranta tra la masivaj tolaj kurtenoj sunrebrilo, reliefigis la magran meblaron ĉirkaŭe: lignan malplenan tablon, elektrontuban korean televidilon sur malalta kredenco, florpotojn sur fenestrobretoj, neĝblankan liton en angulo; apud la lito estis malgranda kofro kun nacia ornamaĵo, kaj tri malmultekostaj poŝtelefonoj en vico laŭ ies ordemo kuŝis tie. Akbota daŭre ploris. Ŝia frato, mezaĝa belega larĝaŝultra kazaĥo kun vizaĝotrajtoj tre similaj al tiuj de la fratino, kvazaŭ paralizita, ekpiedpremis la plankon apud la ŝirmita fenestro kaj turniĝis. – Kion vi diris? – lia voĉo tremis pro kolero. – Virporkaĉo! Jes! Ĉu vi vidis lin? Nur vila virporkaĉo kaj nenio pli – la junulino ĉagrenmiene kun peza ofendo mordis la malsupran lipon. La frato malrapide alpaŝis. – Leviĝu! Timego ombris ŝian vizaĝon. Surgenuiĝinte, la povrulino kun enorma espero rigardis al la frato. Eĉ larmoj preskaŭ sekiĝis. – Leviĝu – mallaŭte ripetis la frato, tute sombriĝante. – Ĉu tiajn aĵojn vi lernis en la lernejo? Aŭ ĉu eble en viaj sociaj retoj? Akbota eĉ ne moviĝetis, nur peteme gestis per manplatoj. – Pardonu! Mi nenion povas fari! Li naŭzas min – la voĉo, iam preskaŭ velura, nun estis obtuza kaj fremda. Ŝi ĉirkaŭprenis liajn malpurajn gumtolajn botojn, sed tuj estis piede forpuŝita. El unu el la botoj aperis militema skurĝo kaj minace pendiĝis super ŝia kapo. Nenion eldirante, la frato levis la longan belan jupon de Akbota kaj disŝiris la blankan kalsoneton. La fratino ekkriis. Horora frapego plaŭdis, postrestigante skarlatan spuron sur la delikata haŭto de gluteo. Plia kaj plia frapo. La krio transformiĝis al ia sovaĝa ŝriko. – Mi vin instruos kiel pliaĝulojn estimi – siblis la frato. – Sinjoro Asilbaj por vi laŭ neŝancelebla kudalik 1 estas destinita. Knabinaĉo! Mi elbatos el vi tiun fekon! Nenia Interreto plu! Post deko da batoj la skurĝa punado ĉesis. Pro hontego Akbota estis plene preta dissolviĝi en la malfreŝa aero de la kabano. Per unu mano ŝi ŝirmis la pubon kaj per la alia strebis pluki ĉifonan reston de sia subvesto. Subite la frato provis per akra movo demeti ŝian polmon de la vulvo, sed malsukcese. – Se vi ne estas virgulino aldone, mi vin simple mortigos. De vi eblas atendi ion ajn – estis eldirite kun tia trankvilo, kvazaŭ temus pri la plej ĉiutagaj aferoj: ekzemple, pri instrukcioj kiel kuiri besbarmak 2. – Montru! Akbota ĵetis sin for; surpiediĝis, ordigante la jupon. Mirinde facile per la tuta korpo ŝi impetis al la pordo kaj forkuris. La frato hezitis (ĉu indus postkuri?), sed fine restis. Li senemocie enbotigis la skurĝon, levis la kurtenojn, alrigardis al la korto kaj penseme diris: – Pro tia kalim 3 vi eĉ al la diablo mem edziniĝos ĉe mi ... Dumiome strabinte tra la fenestro, li aldonis: – Kaj la poŝtelefono via estas konfiskita ekde nun. *** Svatistoj venis ĝustatempe. Tiuj ne estis familianoj, sed pure dungitoj de la patro de la estonta edzo. Ili estis du bravuloj, vestitaj je ledaj jakoj. Kaj unu el ili ial tre similis al la aktoro Thomas Jeffrey Hanks, spite al sia azia aspekto. Malgraŭ la deziro de la fianĉo sekvi ĉiujn nuancojn de la tradicia nacia nupto kaj antaŭnupto, ĉe ili mankis ĉevaloj. Kaj mankis ankaŭ multo, kio ĉeestis en la antaŭaj tempoj, verdire. Novmodela nigra Land Rover alglitis al la celata vilaĝo en kristala printempa tago sen ajna peno, kiel orienta venteto, kiel paperŝipeto en la rojo, surakvigita de iu bubo je stria pantalono, kiel facilmova kolombo. Post la aŭto tiriĝis remorkmaniere ega ĉaro, en kiu estis ĉio, por kio ne sufiĉis loko en la kofrujo. En la ĉaro estis arĝenta manĝilaro, feloj, bokalego da kumiso 4, viando de kelkaj klonitaj ŝafoj, dek kvin brikoj da sojfaba proteino, mielo, paro da ruĝaj mokasenoj kaj meze solene situis vera fera perlo: multekosta gasa elektrogenerilo kun ŝtala farbita framo. Tio estis nur eta parto de la plenaĵo, kiun oni devis pagi kontraŭ la fianĉino. Efektive, ankaŭ la mono estis atendata. Maljuna virino en nacia kostumo kun sulkoplena laca vizaĝo eliris por renkonti la karajn gastojn. Tio estis la patrino de Akbota. – Bonvenon, karaj! La ĉevalojn trinkigu unue, kaj ĉio cetera poste aranĝiĝos – la virino montris al du siteloj, anticipe preparitaj kaj orfece starantaj ĉirkaŭ plektobarilo. Ŝia filo, la batema kruelulo kun nun precize tondita kaj kombita hararo, same elkabaniĝis. En liaj manoj estis bruna libro kun la titolo "Kazaĥa nupto. Tradicioj kaj kutimoj de la kazaĥa popolo" kaj koloraj ilustraĵoj. Salivuminte fingron, li foliumis al la sekva paĝo kaj avide legis plu. Nelaŭmezura solena ŝapano 5 kun malhelverda rebrilo de luksa ŝtofo pendis sur li, kiel sur birdotimigilo. Triangula ĉapo kronis la kapon. Fine de la hasta librokonsultado sekvis ia stranga gesto, ĵetita direkte al la alvenintoj, komplota palpebrumo kaj komplete idiota rideto. La svatistoj interŝanĝis la rigardojn. – Trankvilu, lastatempe ĉiuj nacioj ne memoras siajn radikojn – apenaŭ distingeble flustris unu al la alia. Post reciprokaj varmaj salutoj ĉiuj eniris la domon por tagmanĝo. La tablo plenplenis je diversegaj festaj bongustaĵoj, kiujn nombri kaj nomi eĉ ne sencon havas. Rimarkendas nur, ke la familio de la fianĉino por prepari ĉion dronis en ŝuldaro. Jam sidiĝinte, antaŭ ol komenci manĝi, unu el la svatistoj (tiu, kiu similis al Tom Hanks) eltiris el la poŝo malallogan grizan skatolon kaj malfermis ĝin antaŭ la du ekstreme scivolaj rigardoj. La frato tuj ektusis kaj rapidege prenis la skatolon. Tie kuŝis malgranda orbriko. – Kaj por la niaj, kaj por la viaj; kaj por kamelo, kaj por kamelino ... – li malnaturece ekĝemdeklamis, kaŝante la skatolon en la ĉebrusto. La patrino provis malstreĉi la plumban silenton, disverŝiĝintan kvazaŭ densa kamelina lakto. Ŝi etendis la dekstran manon kaj, duonklinante sin, plejeble lakone preskaŭ elkriis: – Gustumu! Tiu svatisto, kiu fordonis la oron, tro klare subridis, sed akceptis la inviton per dufoja mordo de iu vianda peco. – Kial, panjo, brando ne estas je dispono? – gaje demandis la alia svatisto kaj tuj ekhontis pri sia demando. – Арақ атаңнан қалған ас емес! 6 – respondis la maljunulino. – Saĝaj vortoj ... – la viroj kompreneme kapjesis. Ĉiuj manĝis, konversacio stagnemis. La devo laŭdi la baldaŭan edzinon (aperinta, precipe, danke al tiu sama bruna libro) pelis la familianojn urĝe konstrui iun honorigan oratoraĵon. Sed la patrino estis diskreta laŭnature kaj la pezon de tiu nepraĵo prenis sur sian potencan dorson la frato. – Ĉu vi scias, kia lertulino ŝi estas? – tuj komencis li, al neniu turnante sian parolon persone, sed kun mirakla entuziasmo. – Bonvolu rakonti – indiferentis ies maĉantaj makzeloj. – Nu, ŝi... Ŝi iufoje helpis al mi masakri skeletojn en la ludo Minecraft ... La tuta arbaro liberiĝis! Kaj kiel delice ŝi muzikas per kobizo 7! Cetere, ŝi ajnan arton scipovas – la improvizita panegiro ŝajnis esti tre plaĉa al ĝia kreinto. – Kaj kie ŝi estas? Tre scivol… Uf – la svatisto, kiu informiĝis pri brando, ne finis la frazon. Kaj ĉe Tom Hanks la okuloj el okulkavoj preskaŭ elfalis. Ne senkiale. Lia kunulo en despero provis movi la brakon, tamen ne nur brako lia, sed ankaŭ la tuta korpo estis firme alkudrita al la mola sidloko de la seĝo, kaj la kruroj de la seĝo mem estis abunde ŝmiritaj per iu glueca substanco. De sub la tablo elkuris nudpieda barba nano kun ruĝa lana fadeno, enmetita al ŝtala kudrilo, enmane. Sur lia kapo estis ridinda trikita ĉapo, alvokita, evidente, transdoni iun aŭtentikan tradicion. – Monpuuuno, monpuuuno! – ekhurlis la nano, kiel urseto transiris la lokon, montris lilan langon kaj malaperis en la pordokadro. – Sed mi ja ne dormis. Eblas nur, kiam oni ekdormas – protestis la alkudrito. – Eblas ĉiam, kiam vi kolerigas la mastrojn! Kaj vi per via malkonvena demando kolerigis nin – replike enŝovis la frato. Dumjarcentaj nuptaj tradicioj turnis sin per malagrabla flanko por la svatistoj. – Akbota ne havas patron; mi, pliaĝa frato, estis kaj estas patro por ŝi – daŭrigis li. – Mi ne rajtas endanĝerigi ŝin per ia dubinda parenciĝo, miksante ŝian sangon kun la sango de iu drinkemulaĉo. – Vi mem estas mulaĉo. Ne mi ja edziĝas ... – apenaŭ prononcaĉis la alkudrita, tute malĝojiĝinta svatisto, eltirante monujon por repagi sian malgloron. Li eligis kvar novajn kraketantajn monbiletojn de la plej alta valoro kaj jam volis kaŝi la grasan monujon, sed la demandema rigardo de la frato elŝiris el liaj manoj iom pli, ol estis atendite. La manĝado pluis. Por la patrino la tuta procezo de svatado estis netolerebla. Al ŝi ne eblis rigardi sen kompato. La miopaj okuloj tien kaj reen vagis, kvazaŭ naĝante en ia malhela nebulo. La mentono flaviĝis, la vangoj palis. Anemiaj lipoj per nervozaj movetoj atestis la proksiman ekploron. Fine ŝi streĉis la fortojn kaj vokis per febla interrompa voĉo: – Akbota, aliru ĉi tien, kara! Multsignifa foresto de ajna responda sono maltrankviligis ĉiujn, ĉar komence estis promesite, ke la junulino nepre prezentos sin hodiaŭ. Por tiu celo ŝi jam estis devigita ellerni iun dancon, kiu estis provludata akompane de kaseda magnetofono ĉiuvespere je la sama horo sub la severa rigardo de la frato. – Ĉu ŝi forestas? Kaj kiel svati eblas ĉi-okaze? – la svatistoj eksusuris, kiel terpomskaraboj en lada skatolo. Al la povra patrino kostis multe da peno admoni ilin ne tuj forveturi. Al la vortoj de la frato ili neniel fidis, des pli ke li jam murmuradis la plej pintajn deliraĵojn. Rezulte, oni decidis serĉi kune. Dum kelkaj horoj daŭris la serĉado endome, en ĉiuj kaŝitaj lokoj de la korto, en la ĝardeno. La frato eĉ vizitis la subtegmenton kaj falis de la eskalo dum la ledaj svatistoj ŝprucigis sinceran ridon. La frato gratis la kontuzitan pugon kaj, intertempe, preterirante la puton borderitan de grandaj rondaj ŝtonoj en la korto, ne detenis sin kaj ĵetis fluan rigardon ankaŭ tien, internen. Tio, evidente, ne kontentigis lin, kaj post momento li profundigis la kapon al la puta aperturo. Eĥo pigre respondis ĉiujn tien ŝutitajn vokalojn. Li ial estis firme certa, ke Akbota estas ene. La afliktiĝo pro la mala fakto trovis eliron en ŝmaca kraĉo rekte en la puton. Estis pridemanditaj ĉiuj amikinoj de la junulino. Neniu donis iun almenaŭ iomete utilan informon. Fine la alkudrita svatisto eksentis intensajn intestajn spasmojn pro la riĉa tagmanĝa regalo. Enirinte lignan latrinon, li ekvidis, ke iu, vestita je bunta virina robo, pendas sur ŝnuro rekte super la kloaka truo. – Ĉi tien! Tuj! Jen la fianĉino – vokis li. Sed tio ne estis la fianĉino. Sur sako da terpomoj, zorgeme ĉirkaŭvolvita kelkloke per dika fadeno (kiel oni rimarkis poste), estis surmetita robo. La ĝenerala impreso estis perfekta; eĉ du kruroj (ŝtrumpoj, remburitaj per koloraj ĉifonoj) en malpuraj galoŝoj svingiĝis sub ĝi. Anstataŭ kapo ĉe la pupego estis brasiko en retsako. Ĉiuj stulte gapis, kaj nur la patrino svenis. Feliĉe ŝi eksentis sin pli bone, kiam oni eksplikis al ŝi, ke tie, sur la ŝnuro, ne estas ŝia filino. Sed Akbota malaperis por ĉiam. En la vilaĝo aktive cirkulis la famo pri tio, ke ŝi prunteprenis la motorciklon de onklo Beka, forveturis kaj jam loĝas en Kirgizio, en la metropolo. Kiu scias precize, kien ŝi eskapis ... Nur ŝia blanka nupta robo kun bluaj falbaloj restis kaj servas por la familianoj kiel muta riproĉo. 1. Kudalik estas nacia kutimo de kazaĥoj, nogajoj, uzbekoj, turkmenoj kaj kirgizoj. Ĝia senco estas en tio, ke gepatroj, parencoj aŭ kuratoroj de neplenaĝaj aŭ eĉ fetstataj infanoj interkonsentas pri la venonta geedziĝo de ili.2. Besbarmak estas tradicia plado de tjurk-lingvaj popoloj: farunaĵo kun viando.3. Kalim estas tradicia kutimo de multaj orientaj popoloj, elaĉeto, donata de fianĉo al la gepatroj de la fianĉino.4. Kumiso estas fermentinta acida ĉevalina lakto, populara trinkaĵo en Kazaĥio.5. Ŝapano estas tradicia kazaĥa supervesto.6. Kazaĥe: Vodko ne estas la plado, kiun heredigis via avo.7. Kobizo estas antikva tjurka arĉa muzikilo.Evgenij L. GEORGIEV
|