LeterojTeologia tempo-dilemoVervere mi ne komprenas, kial leviĝis la demando pri teologia tempo-dilemo (MONATO 2022/05, p. 27), almenaŭ el kristana vidpunkto. Se oni akceptas la kristanan vidpunkton, ke Dio kreis ĉi tiun universon el nenio, oni devas konkludi, ke Lia naturo estas tute malsimila al tiu de Lia kreitaĵo. Do, tutsimple niaj kreitaĵaj kategorioj kaj fizikaj leĝoj ne aplikeblas al Li. Ne havas sencon provi enkadrigi Lin en ilin. Kiel oni ofte diras mialande, ne provu trovi tripiedan katon. Katoj estas kvarpiedaj. Do, nia kompreno je Dio estas kaj restos nekompleta; ni asimptote alproksimiĝas, sed multo restos mistera en la senco, ke tia kompreno estos neeviteble nekompleta. Multajn aferojn al Li rilatajn ni akceptas pro fido; fido ebligas al ni kompreni, almenaŭ parte, aliajn. Do ĝi iasence ŝanĝiĝas en vojon al scio. Tiel estas. Alberto GARCÍA FUMERO
|