Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Portreto de prezidento

La 13an de februaro 2022 la Federacia Asembleo reelektis Frank-Walter Steinmeier kiel germanan prezidenton per granda majoritato por pliaj kvin jaroj. Kiu estas tiu homo?

Kalvinisto el modestaj cirkonstancoj

Steinmeier naskiĝis en 1956. Lia familio, kvankam ne riĉa, sukcesis ellabori modestan bonfarton. Li decidis fariĝi juristo kaj interesiĝis pri senhejmeco: havi komprenon kaj kompaton por homoj vivantaj marĝene de la socio estas por li memkompreneblaĵo. Pri sia religieco li diris: „Mia kredo inspiras mian agadon kaj private kaj politike. Sed mia kredo ne rajtas fariĝi temo de mia politiko – kaj neniam instrumento kontraŭ alikredantoj”.

Politika kariero

Jam kiel juna studento ekaktivis Steinmeier politike. Ne hazarde fariĝis lia politika hejmo la Socialdemokrata Partio (SPD): tiam oficis la socialdemokrata kanceliero Brandt, kiu en 1971 enkondukis financajn subtenojn por studentoj. Tio ebligis studi ankaŭ al junaj homoj el malriĉaj familioj. En 1991 Steinmeier renkontis Gerhard Schröder, tiaman ĉefministron de la federacia lando Malsupra Saksio kaj postan kancelieron, kiu nomumis lin kiel sian proksiman kunlaboranton. En 2005 Schröder malgajnis balotojn, sed SPD formis koalicion kun Kristanaj Demokratoj (CDU) kaj la nova kancelierino Merkel surprize nomumis Steinmeier ministro de eksterlandaj aferoj. Li baldaŭ iĝis unu el la plej popularaj ministroj en ŝia kabineto.

Kritikoj: afero Kurnaz kaj sociala frido

La plej nigra makulo en la kariero de Steinmeier estas sendube la afero de Murat Kurnaz, turka civitano naskiĝinta kaj elkreskinta en Germanio. En 2001 li estis arestita en Pakistano kaj kiel suspektata teroristo enprizonigita en Guantanamo. Baldaŭ evidentiĝis lia senkulpeco, kaj usonanoj proponis liberigon. Sed Steinmeier - tiam komisiito pri spionservoj - malebligis la revenon al Germanio (malgraŭ daŭra restadpermeso). Ankaŭ Turkio ne volis zorgi pri li, tial Kurnaz restis enprizonigata pluajn kvar jarojn, ĝis kancelierino Merkel mem sin engaĝis en la afero kaj revenigis lin al Germanio. Steinmeier neniam konfesis, ke li faris eraron, kaj defendas sian decidon: „Oni devas nur imagi, kio estus, se okazus teroratako”.

Alia riproĉo koncernas lian rolon en la reformado de la sociala politiko dum la registaro de Schröder. La reformoj estis tiutempe tre disputataj kaj kondukis al la fino de la kanceliereco de Schröder en 2005 kaj grava krizo de la Socialdemokrata Partio. Steinmeier estis la „arkitekto” de la reformoj, kaj li diras pri ili: „Ne temis pri socialaj tranĉoj. Temis pri enlaborigo de homoj kaj en tio ni sukcesis”.

Defendanto de demokratio

Malgraŭ la kritikoj Steinmeier restas unu el la plej popularaj germanaj politikistoj. Kiel ministro pri eksterlandaj aferoj li montris siajn kvalitojn: paciencon, kapablon aŭskulti kaj solvi problemojn. Kiam en 2017 oni serĉis novan prezidentan kandidaton, Steinmeier trovis vastan subtenon inter politikaj partioj. Germanaj prezidentoj tradicie ne havas politikan povon – tro malbonaj estis la spertoj kun fortaj prezidentoj en antaŭmilita Germanio. Estas grave, ke prezidento estas personeco, kiu ne dividas sed unuigas. Tiun rolon Steinmeier trovis. Ni vivas en tempoj de Trump kaj aliaj popolistoj, kreskas danĝeroj pro diktatorecaj reĝimoj en Ĉinio kaj Rusio, endanĝerigataj estas demokratioj en Pollando kaj Hungario. Aperas konfliktoj ankaŭ en Germanio pro la kreskanta divido de la socio sociale kaj politike. Steinmeier avertas: „Demokratio ne estas memkompreneblaĵo. Por demokratio oni devas batali, demokration oni devas defendi”. Ne surprize elektiĝis Frank-Walter Steinmeier germana prezidento por la dua oficperiodo per granda majoritato.

jipr
Jiří PROŠKOVEC
Germanio


Jiří Proškovec estas inĝeniero pri materiala teknologio. Li esperantistiĝis en 1981.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 04, p. 13.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jiří Proškovec el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-05