MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

USONO

Duonkonduktantoj en krizo

La kovima situacio influas ne nur la sanstaton de homoj, ilian interkomunikadon kaj laborajn planojn, sed ankaŭ ĉiujn industriojn: turismon, transportadon, komercon ktp.

Unu el la plej grandaj „malgajnantoj” en la pandemia tempo estas la industrio de duonkonduktantoj. Unue, la provizado (ĉefe el Ĉinio) de tiuj materialoj lastatempe havas plurajn problemojn, kaj due postulado pri ili konstante kreskas. Tion kaŭzis novaj projektoj por plia evoluo de la homaro: produktado de elektraj aŭtomobiloj, kreado de la nova komuniksistemo 5G k.a.

Prezidanto antaŭenpuŝas

En Usono, por regi la provizadon de tiuj materialoj – kaj ankaŭ de aliaj, kiel manĝoproduktoj – estas formita speciala laborgrupo por kontroli interrompojn de provizado. La funkcion de la laborgrupo superrigardas la usona prezidanto.

La usona ministrejo pri komerco informis, ke lastjare la averaĝa postulo en la branĉo de duonkonduktantaj integraj cirkvitoj – icoj – kreskis je 17 % kompare kun 2019. Tiu miskongruo inter postulado kaj ebla proponado estas la plej granda iam ajn ekzistinta.

La ministrejo prognozas daŭran mankon de duonkonduktantoj. Kialo estas la kompleksa provizĉeno, ĉar ĝi dependas de la nuntempe pli kompleksaj rilatoj kun orient-aziaj partneroj (ĉinaj kompanioj). Tial la usona prezidanto proponis disponigi 52 miliardojn da dolaroj (ĉ. 46 miliardojn da eŭroj) por plia disvastigo de la usona produktado de duonkonduktantoj.

Tesla kaj Afriko

Unu el la kompanioj, kiuj urĝe bezonas trovi solvon por la manko de duonkonduktantoj, estas la fama Tesla, kiu zorgas pri senhalta produktado de akumulatoroj por siaj elektraj aŭtoj. Tiucele la kompanio subskribis kontrakton kun la aŭstralia kompanio Syrah Resources, kiu helpos provizi grafiton (minatan en Mozambiko) rekte al uzino en la usona subŝtato Luiziano.

Laŭ la kontrakto, Tesla aĉetos en 2025 ĝis 80 elcentojn de la tuta restrukturita grafito produktota en la luiziana uzino. Tiu kontrakto ne nur solvos la problemon pri akumulatoraj materialoj, sed ankaŭ malkreskigos la dependecon de Tesla koncerne produktojn importatajn el Ĉinio, kiu dominas en la grafito-merkato.

mksv
Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono


Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 04, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-05