PolitikoALĜERIO - FRANCIOTumultaj rilatoj inter Parizo kaj AlĝeroLastan oktobron, post kutima peto pri rajtigo flugi super Alĝerio, la armeo franca eksciis pri la fermo de alĝeria aerspaco al francaj militaviadiloj. Jen nova kriza epizodo en la tumultaj rilatoj inter Parizo kaj Alĝero ekde la fino de la alĝeria milito. Ne-solvitaj restaĵojLa interkonsentoj de Évian en 1962 markis la finon de la armita konflikto inter Francio kaj la alĝeriaj sendependistoj, sed ne solvis la restaĵojn de la franca koloniado kaj de la milito inter la du landoj. Ambaŭflanke de Mediteraneo politikistoj daŭre blovas sur la ankoraŭ brulantajn ardaĵojn de tiu komuna historio. Dum en Francio iuj politikistoj ne hezitas flati la naciismajn sentojn de la viktimoj de ĉi tiu konflikto kaj de iliaj posteuloj, en Alĝerio Francio restas la ideala vickulpulo de ĉiuj politikaj reĝimoj por deturni atenton de la internaj politikaj malfacilaĵoj. Misio de historiistoEn 2020 la franca prezidento Emmanuel Macron petis Benjamin Stora, specialiston pri la nuntempa alĝeria historio, labori pri „la memoro pri koloniado kaj la milito en Alĝerio” por akordigi la du popolojn. „La temo de la koloniado kaj la milito en Alĝerio tro longe malhelpis la konstruadon inter niaj du landoj de komuna destino en Mediteraneo”, precizigis la misio-letero al Stora. KunlaboradoSamtempe la alĝeria prezidento Abdelmadjid Tebboune nomumis Abdelmadjid Chikhi ĝenerala direktoro de la Nacia Centro de Alĝeria Arkivo por plenumi similan laboron. La du historiistoj devis kunlabori. „Ni esperas, ke ili faros sian laboron en vero, sereneco kaj trankvileco por solvi ĉi tiujn problemojn, kiuj venenas niajn politikajn rilatojn, la komercan klimaton kaj bonan komprenon”, klarigis la alĝeria prezidento al la franca ĵurnalo L'Opinion. Malfrostigi la rilatojnAntaŭ la konkludoj de la misio de Stora, kiu rekomendis fortajn gestojn de la franca ŝtato por ripari kaj plibonigi la ligojn inter la du landoj, Emmanuel Macron jam iniciatis ian degelon en la franc-alĝeriaj rilatoj. Li redonis al Alĝero la restaĵojn de dudek kvar alĝeriaj batalantoj mortigitaj ĉe la komenco de franca koloniado en la 19a jarcento, malfermis francajn arkivojn rilatajn al la alĝeria milito inter la 1a de novembro 1954 kaj la 31a de decembro 1966, agnoskis la implikiĝon de la franca armeo en la malapero de la kontraŭkoloniisma kaj komunisma aktivulo Maurice Audin en Alĝero en 1957 kaj honoris la memoron de la harkioj. La harkioj estis alĝeriaj helpantoj de la franca armeo, buĉitaj je centoj de la Fronto de Nacia Liberigo (FLN) post la sendependiĝo kaj konsiderataj ĝis hodiaŭ kiel duaklasaj civitanoj en Alĝerio. Ilia sorto en Francio post la alĝeria milito estis apenaŭ enviinda. Raporto ankoraŭ atendataDum Benjamin Stora transdonis la konkludojn de sia laboro ekde januaro 2021, la raporton de Chikhi oni ankoraŭ atendas. Ĉi-lasta akuzis la francajn aŭtoritatojn unue, ke ili ne malfermis al li la francajn arkivojn; kaj due, ke ili ne transdonis oficiale la raporton de Stora al la alĝeriaj aŭtoritatoj. „Ĝi estas franc-franca raporto. Ĝi ne estas oficiale transdonita al ni,” li diris al la televidkanalo Al-Ĝazira la 22an de marto 2021. Ĉu malbona volo de la aŭtoritatoj?Laŭ observantoj kaj en Francio kaj en Alĝerio, konfidi tian mision al Chikhi, ulo de la reĝimo, estas signo de la malbona volo de la aŭtoritatoj en tiu ĉi afero, kie iliaj propraj arkivoj estas ankoraŭ fermitaj al historiistoj. Amare, alĝeria historiisto Amar Mohand-Amer, demandas sin: „Kie estas la alĝeria raporto? Ni havas unuflanke raporton (de Stora), kiu kreas debaton post sia publikiĝo, kaj aliflanke raporton, kiu kreas debaton per sia foresto.” La sekvo povas montri lin prava. Efektive, la alĝeria reĝimo ĉiam postulis oficialan pardonpeton de Francio pro la koloniado kaj milito en Alĝerio sen iam kritike rigardi siajn proprajn agojn en la historio. MemorrentoDum renkontiĝo kun junaj franc-alĝerianoj en septembro 2020 Macron laŭ Le Monde diris pri la alĝeria reĝimo, ke ĝi „estas konstruita sur ĉi tiu memorrento”. Kolero kaj protestoj ĉe la alia flanko de Mediteraneo kun la reago de la alĝeria prezidento malpermesi la aerspacon de sia lando al francaj militaj aviadiloj. „Se la francoj volas iri al Malio aŭ Niĝero (scenejo de la kontraŭteroristaj operacoj de la franca armeo), nu, ili devos flugi naŭ horojn anstataŭ kvar”, diris Abdelmadjid Tebboune al la germana ĵurnalo Der Spiegel. Migradaj problemojMalproksime de malpliiĝo, la streĉiteco inter Parizo kaj Alĝero riĉiĝis per la temo de vizoj. Por resanigi sian bilancon rilate al migrado, kelkajn monatojn antaŭ la prezidenta baloto Macron duonigis la nombron de vizoj donataj al alĝerianoj. Parizo opinias, ke Alĝero malhelpas la forpelon de siaj sendokumentaj ŝtatanoj el Francio per rifuzo emisii konsulajn enirpermesilojn, kondiĉojn por la forpelplenumo. Laŭ la ministrejo pri internaj aferoj, el 7731 devigoj forlasi la teritorion eldonitaj de la franca justico inter januaro kaj julio 2021 nur 22 estis plenumitaj, t.e. 0,3 %. Ĉi tiu rimedo pri limigo de vizoj koncernas ankaŭ Tunizion kaj Marokon, sed ĝi aldonas ankoraŭ iom da turbulado al la jam ŝtorma ĉielo inter Alĝero kaj Parizo. Christian FABOSSOU
korespondanto de MONATO en Francio
|