PolitikoITALIOFarso en ItalioPer 759 voĉoj (el 1009) la 29an de januaro estis elektita kiel prezidento de la itala respubliko, en la 8a voĉdonado, Sergio Mattarella, kiu sekvas sin mem, estinte jam prezidento ekde 2015. Ĉio aspektus normala ĉe elekto de elstara ŝtatestro, cetere sufiĉe populara, kvankam ne tiom kiom kelkaj opini-kreantoj ŝatas kredigi; li, laŭ sia rolo, subskribis leĝojn, kiujn la registaro deklaris truditaj de la pandemio, sed kiuj forte limigis la liberon de vastaj kategorioj de personoj. La 3an de februaro li ĵuris antaŭ la parlamento, memorigante pri la grandaj problemoj kaj defioj de la nuna tempo, la malegalaĵoj sociaj, la perforto kontraŭ virinoj, la krimeco, la laborakcidentoj, la rasismo kaj antisemitismo, la troplenaj karceroj, la nekontentigitaj aspiroj de la junuloj, la reformo de la justico, la certeco de la rajtoj; li dankis la civilan socion, la policanojn, la servistojn de la ŝtato. Memora mencio estis por la Papo kaj por la freŝe forpasintaj Davide Sassoli, prezidanto de la Eŭropa Parlamento, kaj Monica Vitti, ikono de la itala kinarto. OvacioSed ni reiru kelkajn tagojn malantaŭen. Dum la lasta skrutinio, je atingo de la absoluta plimulto, do 505, startis varma stara ovacio; restis sidantaj la parlamentanoj de la nura opozicia partio, Fratoj de Italio. Kiu ovaciis, kaj kial? Utilas memori la situacion de la itala parlamento prezentitan en Monato, novembro 2021, kie tri blokoj sin alfrontas, kaj nenio eblas sen akordiĝo de du el ili kontraŭ la tria, aŭ momentaj akordiĝoj inter unu partio de unu flanko kun partio de la kontraŭa koalicio. En la unuaj tri voĉdonoj la necesa plimulto estis du trionoj, kaj neniu kandidato atingis ĝin. Ekde la kvara sufiĉis la absoluta plimulto kaj ankoraŭ dum pliaj kvar voĉdonoj neniu atingis ĝin; ja elvenis el la urnoj pluraj disaj nomoj, de la ankoraŭ spirite vigla 85-jara (sed ir-revena el hospitalo) Silvio Berlusconi, de la prezidantino de la Senato Elisabetta Casellati, de diversaj eksaj prezidantoj de institucioj, kiel deputitaro aŭ konstitucia kortumo, aŭ de juristoj almenaŭ oficiale eksterpartiaj. Ankaŭ la nomo de Mattarella elvenis, kun plia progreso laŭ la tagoj, sed ĉiam larĝe sub ajna plumulto: li mem neniam prezentiĝis kiel eblo, plurfoje konfirmis sian laŭkonstitucian forirdaton, lia oficejo en la prezidenta palaco (Kvirinalo) estis jam malmuntata kaj la luo de privata apartamento en Romo aranĝita. Cetere, krom unu fojon, neniam prezidento estis reelektita, ja la deĵoro daŭras sep jarojn kaj dek kvar odorus je diktatoreco; krome la aĝo, 80 jaroj, ne nepre garantias longan efikan plenumon de tiom grava rolo. Krom grupetoj, la decido de la koaliciaj ĉefoj estis neniam reelekti la nunan. Senkonkludaj voĉdonojLa sinsekvo de senkonkludaj voĉdonoj estis tamen sentata, ankaŭ eksterlande, kiel perdo de prestiĝo de la parlamento kaj sekve de Italio mem; do la vesperon antaŭ la 8a voĉdono la estroj de la tri koalicioj, por ne ridindige prokrasti la konkludon montrante malkapablon elekti vaste akceptatan personon, abrupte decidis peti tiun sinoferon al Mattarella, kiu pro kliniĝo al tioma insisto akceptis, kaj ordonis al siaj parlamentanoj voĉdoni konsekvence. Plimulto obeis, tamen konsistaj grupoj decidis propran linion. La centra-dekstra koalicio estis ja proponinta plurfoje triopon aŭ pli da nomoj, sed la maldekstra ĉiam deklaris ilin neakcepteblaj, tamen proponante nenion siaflanke; vagadis tra la palacaj koridoroj ankaŭ la hipotezo pri elektiĝo kiel prezidento de la nuna ĉefministro Draghi, kiu ja ne montris eksplicitan opozicion al tiu ebleco, sed tio estus kuntreninta la problemon pri nova ĉefministro, kaj pluraj konsideris, ke nur Draghi kapablas kunteni la nunan registaron, ampleksantan ĉiujn inter si kontraŭajn partiojn, krom la Fratoj de Italio. La itala ŝtato ricevis fortan helpon de Eŭropo, sub la kondiĉo, ke ĝi estu bone utiligata, kaj ĉiu partio laŭtas proponante siajn prioritatojn por tia utiligo (sano, ekologio, instruado, reformo de la juĝa sistemo, de la burokrateco, nu, la samaj de la lasta jardudeko kaj neniam solvitaj). Tial pli bone ne tuŝi tiel nestabilan ekvilibron. Ĉe elektiĝo de nova prezidento, institucia kutimo estas, ke la ĉefministro, nomumita de la antaŭa, demisias, kaj fakte nenio garantius, ke nova prezidento renomumas la saman, ankaŭ tial, ke la nuna parlamento aspektas fluktua, kun dekoj da parlamentanoj kiuj forlasis siajn respektivajn partiojn kaj aliĝis al la miksa grupo, kies voĉoj ĉe eventuala baloto pri mocio pri konfido al la registaro estas neantaŭvideblaj. Do prefere teni ĉion blokita. Timo perdi sian seĝonEstas kroma faktoro. Venonta ĝenerala renovigo de la parlamento okazos en 2023 kaj, laŭ lasta leĝo, ambaŭ ĉambroj devus reduktiĝi je unu triono, tiel ke la tuta parlamento iĝos ĉ. 600-membra anstataŭ 900-membra kiel nun. Tial, eksterordinaraj antaŭtempaj elektoj estas timataj de ĉiuj, kiuj kun forta probablo perdus sian seĝon, krom de Fratoj de Italujo kiuj estas, laŭ opinisondo, en forta kresko. Do, prefere ne estu ja nova prezidento, kiu povus eksigi la parlamenton kaj kaŭzi novan ĝeneralan voĉdonadon. Estas flustrate pri alia kaŭzo. La nunaj parlamentanoj, kies monata salajro ĉirkaŭas, nete, 11.000 eŭrojn, kompreneble pagas kotizon por siaj pensioj, sed la minimumo por ricevi pension estas kvarjara deĵorado, kaj tiu periodo plenumiĝos en venonta septembro (la parlamento establiĝis en septembro 2018); do se nova prezidento eksigus la parlamenton antaŭ tiu dato, la kotizoj por la pensioj estus perditaj. La rezultoj de la elekto de la prezidento havis fortan sekvon en la internaj situacioj de la partioj. Montriĝis, ke ne nur la koalicioj, sed eĉ la unuopaj partioj mem ne kapablas esti unuanimaj, kiam temas pri gravaj decidoj, kaj opinisondoj larĝe ondumas de semajno al semajno. Partiaj gvidantoj ne plu regas siajn parlamentanojn kaj ne plu kapablas orienti ties decidojn. Por eviti tion, kelkaj estroj subtenas la plej danĝeran solvon: ligi parlamentanon al siapartia decido, dum la nuna konstitucio parolas pri elektito al parlamento sen devontigo al la mandato. Carlo MINNAJA
korespondanto de MONATO en Italio
|