MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ALBANIO

Plej longa kabloglisejo en Balkanio

Nadir Abdiu estas junulo el Petrela, vilaĝo sude de Tirano. Je 15 km for staras antikva kastelo, ĉirkaŭata de verdaĵoj, olivarbaj montetoj kaj la bela rivero Erzen. Antaŭ kvar jaroj Nadir ekinteresiĝis pri kabloglisado, sporto disvastiĝinta jam monde. „Kial mi ne starigu similan kabloglisilon en mia vilaĝo, ekde la monteto alta pli ol 500 m ĝis la riverbordo de Erzen, je distanco de 1250 m?”, li pensis. Tio signifus, ke ĝi estus la plej longa en Balkanio kaj inter la 10 plej longaj en Eŭropo.

La ideo estis alloga, ĉar per tio la homoj povus pli frekventi ne nur la kastelon, sed ankaŭ la vilaĝon mem. Ne laste tio helpus ankaŭ por protekti la medion, ĉar kabloglisejo ja ne bezonas uzon de ia ajn energio. La inĝeniero-meĥanikisto Marenglen helpis Nadiron per projekto kaj ĉio rilate la sekurecon. Oni esploris eblojn por aĉeti la kablon necesan eksterlande, kaj fine antaŭ nelonge la sportilo estis pretpreta. Tuj ĝin frekventis centoj da homoj ĉiutage, eĉ eksterlandaj turistoj. TV SCAN Albania reklamis ĝin per speciala elsendo, direktita de la simpatianta ĵurnalistino Jenida Vladi.

bame
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 06, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-05-07