PolitikoOPINIOEtiopio: Kio okazas?Etiopio, oficiale konata kiel la Federacia Demokrata Respubliko Etiopio, estas (post Niĝerio) la due plej loĝata lando en Afriko. Kvankam ĝi estas konsiderata unu el la plej rapide kreskantaj ekonomioj en la mondo, ĝi ankaŭ estas unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo. La ĉefurbo, Adisabebo, estas la natura kaj neoficiala centro de la afrika kontinento ekde la 50aj jaroj de la pasinta jarcento, komparebla al Bruselo en Eŭropo. Adisabebo estas la sidejo de iuj gravaj internaciaj organizaĵoj 1, kaj troviĝas tie pli ol 110 akredititaj ambasadoj. Lastatempe, la mondaj amaskomunikiloj raportas pri armita konflikto, perforto kaj humanitara krizo en Etiopio. Kio propradire okazas en ĉi tiu lando? Se diri kaj verki simple, en Etiopio etnaj minoritatoj batalas por la povo. Por ke la leganto pli bone komprenu la kaŭzojn de ĉi tiu armita konflikto kaj orientiĝu en la problemaro, necesas unue doni kelkajn bazajn informojn. Etne bazitaj ŝtatojEtiopio estas federacia parlamenta respubliko kun ĉirkaŭ 80 etnaj grupoj. La plej granda etna grupo estas oromoj (ili konsistigas ĉirkaŭ 34,4 % de la loĝantaro), sekvas amharoj (27 %), somaloj (6,2 %), tigrajanoj (6,1 %), afaroj ktp. Etiopio konsistas el dek regionaj ŝtatoj kreitaj sur etna bazo, al kiuj estas aldonitaj du urbo-regionoj (Addis Ababa kaj Dire Dawa). La regionaj ŝtatoj havas la rajton ratifi siajn proprajn regionajn konstituciojn kaj leĝojn, krei siajn registarajn funkciojn ktp. Unu el tiuj regionaj ŝtatoj estas Tigrajo kun la ĉefurbo Mekele, situanta en norda Etiopio. Ĝia plej granda politika partio estas la Tigraja Popola Liberiga Fronto (TPLF). Ĝi formis ĝis 2018 registaran koalicion kun la Etiopa Popola Revolucia Demokrata Fronto (EPRDF), kiu monopoligis la tutan politikan, ekonomian kaj armean povon en la lando. Nova ĉefministro – novaj reformojEn aprilo 2018 Abyi Ahmed (el la oroma etna grupo) iĝis la nova ĉefministro kaj tujtuje komencis realigi novajn reformojn. La koaliciaj partioj estis kunigitaj en novan politikan partion (Partio de Prospero). Politikaj malliberuloj estis liberigitaj, plifortiĝis libereco de esprimo, rajtoj de virinoj, protekto de ĵurnalistoj. Krome, nova politika dialogo estis lanĉita ne nur ene de la lando kun diversaj partioj sed ankaŭ kun najbaraj landoj. La internacia komunumo bonvenigis tiujn ŝanĝojn kaj konsideras ilin necesa paŝo al demokratiigo de la lando. Nobel-premio pri pacoLa nova ĉefministro de Etiopio provis dum la unua jaro konkludi pacon kun Eritreo, kun kiu Etiopio batalis en 1998-2000, en kio mortis ĉirkaŭ 100 000 homoj. Ĉi tiu diplomatia klopodo alportis al li Nobel-premion pri paco en 2019. Sukcesojn ombris malpacojTamen, tiujn sukcesojn ombris diversaj malpacoj, malkonkordoj kaj konfliktoj en la enlanda politika scenejo ligitaj kun potencbatalo, kiuj rezultigis malfermitan militan konflikton en novembro 2020 inter la federacia registaro kaj la regiona ŝtato Tigrajo. Konkreta preteksto por la apero de ĉi tiu armita konflikto estis atako kontraŭ federacia armea bazo en Tigrajo, kiun la federacia registaro atribuis al la tigrajanoj. Nesimetria konfliktoLaŭ milit-analizistoj, ekestis tiel nomata nesimetria konflikto. Kvankam TPLF havas spertajn armeajn komandantojn, la armeo de Tigrajo estas teknologie malforte armita. Krom tio ĝi restis sola en ĉi tiu batalo kontraŭ la federacia armeo, ĉar neniu etna grupo identiĝis kun ĝiaj politikaj opinioj. La 28an de novembro 2021 federacia armeo konkeris la ĉefurbon Mekele, kaj ĉefministro Ahmed anoncis sukcesan finon de la milita operaco. Tamen la konflikto kaŭzis gravan humanitaran krizon, malsaton, etne motivitan perforton, forpelis milionojn da lokuloj, detruis ŝlosilan ŝtatan infrastrukturon ktp. Sep kialojPlejparto de la diplomataj kaj politikaj analizistoj opinias, ke estas pluraj ŝlosilaj faktoroj, kiuj kaŭzis ĉi tiun internan militan konflikton kaj interrompis la demokratian procezon en Etiopio. 1. Konfliktoj inter oroma kaj tigraja etnaj grupoj, el kiuj ĉiu volas havi siajn postenojn
en la federacia registaro.
Diplomatia aktivecoLa interna situacio en Etiopio kaŭzis internacian maltrankviliĝon. Deklaroj de mondaj politikistoj, diplomatoj kaj internaciaj organizaĵoj postulas sindetenon kaj dialogon. Ekzemple Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj Eŭropa Unio (EU) kondamnis la perforton kaj alvokis al dialogo de ĉiuj flankoj. Eŭropa Parlamento (EP) adoptis rezolucion pri la humanitara situacio en Tigrajo 2. Usono sendis la diplomaton Jeffrey David Feltman al Etiopio. Necerta perspektivoLa plua politika kaj ekonomia evoluo de Etiopio estas nuntempe malfacile antaŭvidebla. Tamen, oni povas supozi, ke daŭraj internaj politikaj konfliktoj kaj bataloj inter diversaj etnaj grupoj povas provoki jenajn reagojn sur la enlanda kaj internacia scenejoj. Ekzemple laŭgrada geografia ruiniĝo de la lando, ĉar ie-tie aperadas ankaŭ voĉoj, kiuj postulas la sendependecon de Tigrajo; komuna endanĝerigo de regiona sekureco en la regiono de la Korno de Afriko, en kiu la multetna Etiopio estis en pasinteco konsiderata kiel garantio de stabileco; perdo de politika kaj diplomatia graveco por Etiopio sur la internacia scenejo. Konsiderante la daŭrantajn batalojn, oni povas supozi, ke multaj homoj ankaŭ decidos forlasi Etiopion kaj foriri al najbaraj kaj aliaj landoj. Kaj finfine, la nestabila situacio kaj etna perforto povas ankaŭ konduki al pliiĝo en la aktivado de ĝihadismaj grupoj kaj movadoj (ĉirkaŭ triono de la etiopa loĝantaro konfesas islaman kredon), kiuj povas „disverŝiĝi” en najbarajn landojn. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010. 1. Ekzemple Ekonomia Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri Afriko, Organizaĵo por Afrika Unueco (ekde 2002 Afrika Unio). Siajn diplomatajn reprezentejojn havas ĉi tie ankaŭ Monda Organizaĵo pri Sano, Tutmonda Nutraĵa Programo ktp.2. Rezolucio de la Eŭropa Parlamento de la 7a de oktobro 2021 pri la humanitara situacio en Tigrajo (2021/2902 (RSP).
|