MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

D. R. KONGO

Malkonsento voje al baloto

En Demokratia Respubliko Kongo, la politika klaso kaj la ekleziaj komunumoj ne parolas la saman lingvon. Kial?

La opozicio, kies ĉefrolulo estas Martin Fayulu Madidi, kaj religiaj komunumoj kontraŭstaras la enoficigon de nova balotkomisiono, kies prezidanto Denis Kadima estas taksata kiel proksimulo de la ŝtatestro Felix Tshisekedi Tshilombo. Rimarkindas, ke ili ankaŭ devenas el la sama regiono.

Triba povo

La nuna konga registaro havas triban karakteron: la ŝtatestro nomumis membrojn el sia tribo en preskaŭ ĉiuj strategiaj postenoj. Krom la prezidanto de la senato kaj tiu de la nacia asembleo, kiuj ne devenas el la sama provinco kiel Tshisekedi Tshilombo, multaj altranguloj estas el la tribo luba.

La balotkomisiono konsistas el 15 membroj, el kiuj nur 12 estas enoficigitaj; 3 postenoj vakas, ĉar ili devus aparteni al la opozicio. Organizi la baloton en decembro 2023 estas la tasko de la nova komisiono.

Denis Kadima

Ni analizu iomete la profilon de Denis Kadima: li estas spertulo pri balotado, bona regado kaj demokratio. Li gvidis multajn misiojn de observado kaj taksado en multaj voĉdonadoj tra la afrika kontinento, la plej lasta estis en 2020 en Ebur-Bordo.

Neatingita interkonsento

Laŭ la konga leĝo la religiaj komunumoj elektas la membrojn de la balotkomisiono. Okaze de malkonsento, oni voĉdonas. El ok religiaj komunumoj, ses elektis la kandidaton Denis Kadima: la kimbanguista eklezio, la konga ortodoksa eklezio, la konga islama komunumo, Savarmeo, Konga Eklezio de Vigliĝo kaj la unuiĝo de sendependaj kongaj eklezioj. La katolika kaj la protestanta eklezioj kontraŭis.

Pacaj manifestacioj

La 16an de oktobro la konga parlamento aprobis la nomumon de Kadima malgraŭ la malkonsento de religiaj grupoj kaj la 29an de oktobro ŝtatestro Felix konfirmis kaj enoficigis lin kiel prezidanton de la balotkomisiono. La opozicio kune kun la katolika kaj la protestanta eklezioj kunigis sin en la tiel nomata patriota fronto por organizi serion da pacaj manifestacioj kaj postulas la eloficigon de Denis Kadima.

Arlain KIZEYIDIOKO-MAYINDA
korespondanto de MONATO en Demokratia Respubliko Kongo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 04, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Arlain Kizeyidioko-Mayinda el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-06-07