MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

KANADO

Malfacila vojo al vero kaj repaciĝo

La teritorion de Kanado delonge okupas diversaj indiĝenaj popoloj. Ĝi estas lando kun vastaj naturrimedoj. Jen du gravaj nunaj kanadaj politikaj kaj sociaj temoj – ofte nekongruaj.

Indiĝenoj konsistigas ĉirkaŭ 5 % de la loĝantaro, kaj estas dividitaj en diversaj grupoj: inuitoj (en la nordo de la provinco Kebekio, Nunaviko, kaj en la plej laste kreita teritorio de Kanado, Nunavuto, lokoj en kiuj ili estas la plimulto), la Unuaj Nacioj 1 kaj la metisoj de centra Kanado, kiu estiĝis, kiam krioj 2 renkontis francajn komercistojn.

Multaj indiĝenaj popoloj de Kanado daŭre spertas diskriminacion kaj malfacilajn sociajn kondiĉojn. Tamen danke al indiĝenaj sociaj movadoj pli kaj pli estas strebo al plibonigo de vivkondiĉoj, al revigligo de kulturoj kaj lingvoj kaj al videbligo de indiĝenaj temoj. La cetero de la kanada loĝantaro pli kaj pli ekkonscias pri tiuj temoj, kaj oni nun puŝas al repaciga procezo inter indiĝena kaj neindiĝena loĝantaroj – ankaŭ per publikaj debatoj pri historio. En 2021 estis okazigita unuafoje „Nacia tago pri vero kaj repaciĝo kun la indiĝenaj popoloj de la lando”.

Nemarkitaj tombejoj

Unu tre grava lastatempa okazaĵo estas la malkovro de tombejoj nemarkitaj apud „lernejoj” tra Kanado, en kiuj mortis multege da indiĝenaj infanoj tien perforte senditaj, por ke ili estu edukitaj laŭ la moroj de la koloniantoj kaj perdu siajn lingvon kaj kulturon.

Diskriminacio en sanservo

Ankaŭ pri diskriminacio en sanservo oni multe parolas. En Kebekio okazis granda socia ŝoko, kiam en 2020 37-jaraĝulino Joyce Echaquan mortis en malsanulejo, dum apudaj flegisto kaj flegista helpanto, ne atentinte ŝian sanproblemon, inter si parolis insulte kaj prifajfante ŝiajn plendojn

Teritoriaj rajtoj

Ni prezentis nur kelkajn ekzemplojn de malfacilaĵoj kaj perforto spertitaj de multaj indiĝenaj komunumoj. Preter la temo de la diskriminacioj en policejoj, malsanulejo ktp, estas tre grava tiu de la teritoriaj rajtoj. Kiom da regado la indiĝenaj nacioj povas praktiki en sia tradicia teritorio?

Energio kaj naturresursoj

La statuso de la indiĝenoj estas do ligita al tiu de naturrimedoj, sur kiuj baziĝas tre gravaj kanadaj ekonomiaj sektoroj. Temas kaj pri minejoj kaj pri energiaj rimedoj. La situacio malsamas laŭ provinco: ekzemple en Kebekio kaj Brita Kolombio elektro estas ĉefe produktata per grandegaj akvobaraĵoj, sed la mez-okcidentaj provincoj (ĉefe Alberto kaj Saskaĉevano) produktas petrolon.

Malfacila ekvilibro

Kanado provas ankaŭ atingi klimatajn celojn, pri kiuj ĝi engaĝiĝis internacie, sed malfacilas ekvilibrigi tion kun la evoluigo de petrolaj resursoj – kiuj tamen intertempe daŭre necesas, kaj de kiuj Kanado estas nun grava produktanto en la mondo. Dum la pasintaj jaroj estis do gravaj debatoj pri la „karbon-imposto” por malaltigi la uzadon de fosiliaj energiaj rimedoj, sed tion en produktantaj regionoj oni ofte rezistas.

Energio kaj politiko

Diversaj regionoj – kaj la federacia registaro – fojfoje kontraŭstaras unu la alian. Ekzemple, Alberto riĉiĝis dum la pasintaj jardekoj pro petrolo el gudraj sabloj. Pere de la redistribuaj reguloj de la federacia registaro, tiuj provincoj (aparte Alberto) nerekte elfluigas – laŭ ili troan – monon al aliaj provincoj. Tio estas unu el la kialoj, pro kiuj estiĝis tensioj kaj sento de aparteco en la okcidentaj provincoj, kiuj delonge sentas sin neglektataj de la elitoj de Ontario kaj Kebekio.

Protestoj kontraŭ petroldukto

Sed en diversaj lokoj, kie oni ekspluatas naturrimedojn, intervenas ankaŭ indiĝenaj nacioj kaj ties rajtoj. La indiĝenaj popoloj profitas de rajtoj pri tradiciaj aktivaĵoj kiel fiŝkaptado kaj ĉasado. Sed kio pri naturrimedoj kaj la rajto uzi la teron? Al kiu ili apartenas? Ekzemple, kio se oni volas konstrui gasodukton tra tradicia teritorio de indiĝena nacio? Ĉu ili rajtas rifuzi? Ĉu ili ricevu monan kompenson?

Ĝuste tia krizo estis okazanta tuj antaŭ la komenco de la pandemio, komence de 2020, kiam oni plu celis konstrui, en Brita Kolombio, tian gasodukton (Coastal GasLink) tra la teritorio de la nacio Wet'suwet'en, kies tradicia gvidantaro rifuzis. Kontraŭ la celoj de registaroj, indiĝenaj grupoj kaj ties subtenantoj blokadis tre gravan trajnlinion apoge al la trafita nacio, kio haltigis gravan parton de la kanada loĝistiko, meze de la vintro. Iuj, tamen, subtenis la konstruon, interalie pro la miliondolaraj enspezoj en la lokan ekonomion okazigataj de la konstru-laboroj. Kvankam post kelkaj semajnoj tiuj trajnaj blokadoj ĉesis, la situacio ĝis nun estas ne plene solvita. Kaj la konstruaj laboroj, malgraŭ juraj kontestoj, daŭras.

Nicolas VIAU
Kanado
1. Per tiu ci ĝenerala vortumo oni priskribas plej diversajn indiĝenajn kulturojn de Kanado.
2. Krioj: indianoj loĝantaj precipe en la orienta parto de Kanado.


Nicolas Viau naskiĝis en Francio sed loĝas en Kanado ekde la jaro 2000. Li eklernis Esperanton en 2009 kaj estas prezidanto de Esperanto-Societo Kebekia ekde 2019, kaj cetere unu el la vicprezidantoj de la loka kongresa komitato por la Universala Kongreso okazonta en Montrealo en 2022. Li ankaŭ helpis kunorganizi la lingvan festivalon LangFest en Montrealo, de 2016 ĝis 2019. Pasia interalie pri lingvopolitikaj temoj, li studis fizikon kaj mastrumadon de la naturmedio kaj nun laboras en firmao, kiu fakas pri teknologio de renovigebla energio. Li verkas pri temoj lingvaj, politikaj kaj ceteraj (ĉefe franclingve) en sia blogo ideesmultiples.ca.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 04, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nicolas Viau el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-05