Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Ĉu Olimpiaj Ludoj sen politiko kaj diplomatio?

La pekinaj vintraj Olimpiaj Ludoj finiĝis. Por diri pli ĝuste, finiĝis la granda monda sportmanifestacio. Precipe por atletoj, ĉar la olimpia medalo ĉiam havas pli grandan valoron ol medalo de ekzemple la ordinaraj ĉampionludoj. Tamen, la vintrajn ludojn en Pekino akompanis tro da konfliktoj. De la pandemio, tra la politikaj kaj diplomatiaj riproĉoj al la gastiganta lando, neĉeesto de spektantoj kaj sportfavoruloj, ĝis bojkoto.

Politiko kaj diplomatio

Oni diras, ke politiko ne apartenas al sporto. Sed se ni rigardos iom pli profunde en la historion de la ludoj, ni trovos, ke ili ĉiam estis (kaj estas) ligitaj al politiko kaj diplomatio. La Olimpiaj Ludoj reprezentas grandan politikan kaj diplomatian okazon por la gastiganta lando, kiu povas montriĝi en bona lumo al la tuta mondo kaj samtempe akiri internacian rekonon kaj simpation. Unuflanke, tio estas politika kaj diplomatia propagando de la lando, aliflanke, ekonomia gajno. Tamen, ne ĉiu lando kapablas organizi la ludojn proprakoste, ĉar la postuloj de la Internacia Olimpia Komitato (IOK) estas neplenumeblaj por multaj landoj.

Politiko kaj diplomatio havas la ĉefan vorton, jam kiam oni elektas la lokon de la ludoj. Elekto de organizanto estas esence grava politika ludo bazita sur diversaj diplomatiaj agadoj. Ankaŭ la funkciado de IOK estas speciala speco de internacia sporta politiko, kiu havas certan potencon super la registaroj de la landoj.

Nuligo, misuzo

La internacia politika situacio kaj la mondmilitoj kondukis al la nuligo de la ludoj en 1916, 1940 kaj 1944. Hitler uzis ilin en Berlino en 1936 por elmontrado kaj glorado de la nazia reĝimo, prezentante Germanion kiel pacan landon. La kronvirusa pandemio kaŭzis, ke la ludoj de 2020 en Tokio estis prokrastitaj al 2021.

Bojkotoj

La unua grava bojkoto de multaj landoj okazis en 1956 en Melburno. Proteste kontraŭ la fakto, ke IOK permesis al la tajvana delegacio partopreni la konkursojn, Ĉinio nuligis sian partoprenon. En la tiam streĉa politika situacio post la atako de Israelo, Britio kaj Francio kontraŭ Egiptio, la ludojn bojkotis Egiptio, Irako kaj Libano. Same kondutis Nederlando, Hispanio kaj Svislando sekve de la sovetia okupado de Hungario kaj la sanga subpremado de la ribelo en Budapeŝto. Brutalan intervenon kontraŭ la olimpia armistico alportis ankaŭ la ludoj en Munkeno, kiam 11 israelajn sportistojn mortigis palestinaj teroristoj.

En 1976 22 afrikaj landoj ne partoprenis la Olimpiajn Ludojn de Montrealo por protesti kontraŭ la partopreno de Nov-Zelando, kies rugbeteamo turneis en Sud-Afriko dum la periodo de apartismo.

La moskvaj ludoj de 1980 estis profunde markitaj de politika kaj diplomatia lukto inter oriento kaj okcidento, kiam pli ol 60 landoj bojkotis ilin proteste kontraŭ la sovetia interveno en Afganio, kio estis sendube granda eksterlanda malvenko de Moskvo. Kvar jarojn poste, la tiamaj socialismaj landoj, krom Rumanio kaj Jugoslavio, bojkotis la ludojn en Losanĝeleso.

Kontraŭstaroj

Kontraŭstaroj de homrajtaj organizaĵoj kaj kelkaj landoj por malobservoj de homaj rajtoj en Ĉinio, precipe kontraŭ islamaj ujguroj en la provinco Ŝinĝjango, kaŭzis neĉeeston de delegacioj je plej alta nivelo ĉe la malferma ceremonio de la vintraj Olimpiaj Ludoj en Pekino1. Kvankam la politika bojkoto ne influis la agadon kaj altan moralon de la sportistoj, ĝi estis, esence, nur relative simpla diplomatia maniero publike „mallaŭdi” Ĉinion, kaj samtempe „konservi sian vizaĝon”. Ne mirinde do, ke la listo de neĉeestantaj politikaj gvidantoj estis granda, kaj la ĉina prezidanto fakte gastigis nur kelkajn reprezentantojn (Rusio, Kamboĝo, Singapuro, Kirgizio, Uzbekio, Egiptio, Sauda Arabio ktp.).

El Eŭropo ĉeestis la malfermon la pola prezidento Andrzej Duda kaj la serba prezidanto Alexander Vučić. Al la bojkoto ne aliĝis Francio kaj Italio, verŝajne ankaŭ pro tio, ke ili organizos la ludojn en proksima estonteco (Parizo en 2024 kaj Milano kaj Cortina d'Ampezzo en 2026).

Sukceso kontraŭ legitimeco

La sportrezultoj, la ĝojo pro medaloj de individuoj kaj nacioj, estis realaj. El ĉi tiu vidpunkto la pekinaj vintraj ludoj sukcesis, ĉar restis la olimpia spirito kaj la ĝojo de venko kaj movado. Politiko, diplomatio kaj komerco estis kaj estas integra parto de la ludoj. Ili ne povas esti ekskluzivitaj. Nek nun, nek estonte. Pro tio la ludoj iom post iom perdas sian legitimecon kaj ĉarmon.

Sankta principo: armistico

Antaŭ du mil jaroj, la antikvaj grekoj provis konservi ekeĥeria, t. e. olimpia armistico inter ŝtatoj. En 1992 IOK renovigis ĉi tiun tradicion kaj poste, la Ĝenerala Asembleo de UN, per sia rezolucio 48/11 de 1993 2, alvokis la membro-ŝtatojn plenumi la olimpian armisticon ekde la sepa tago antaŭ la malfermo ĝis la sepa tago post la fino de la ludoj. Tiu ĉi ideo estis plue konfirmita de la Jarmila Deklaro de UN en 2000 3. Estus bone, se landoj povus konservi ĉi tiun pacan ideon ankaŭ en la 21a jarcento.

Bedaŭrinde, la malo okazas. Multaj prognozis, ke Vladimir Putin atendos la finon de la vintraj ludoj por invadi Ukrainion. Aliaj diris, ke li certe atendos sep tagojn post la fino de la ludoj. Sed eĉ tiun septagan „olimpian armisticon” Kremlo ne sekvis.

haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
1. Ankaŭ la Eŭropa Parlamento postulis bojkoton de la vintraj ludoj en sia rezolucio de la 8a de julio 2021 (2021/2786(RSP)).
2. Rezolucio de UN, A/RES/48/11 de la 2a de novembro 1993.
3. Rezolucio de UN, A/RES/55/2, Jarmila Deklaro de Unuiĝintaj Nacioj, de la 18a de septembro 2000.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 04, p. 11.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-31