Moderna vivoJAPANIOMifepristona Linepharma: novtipa abortigiloFine de 2021 la brita farmacia kompanio Linepharma petis de la ministrejo pri sano, laboro kaj bonfarto de Japanio permeson por vendi en Japanio sian abortigan medikamenton aplikeblan per simpla gluto. En la mondo vaste okazas abortigoj per glutebla medikamento. En Japanio, tamen, tiu rimedo ne estas permesata, kaj alia elekto ne ekzistas, krom multekosta kaj danĝera operacio. Se la ĉi-foja peto estos akceptita, tiu brita medikamento fariĝos la unua tiutipa abortigilo en Japanio. Pago por danĝero?En Japanio leĝe agnoskitaj ginekologoj rajtas abortigi nur per kirurgia apliko, kaj la leĝo postulas antaŭkonsenton de la edzo. Se la gravedulino ne estas edzino, necesas konsento de la parulo. La operacion ne kovras la publika medicina asekuro. Do gravedulino deziranta aborton devas pagi inter 100 000 kaj 200 000 enojn (inter 1000 kaj 2000 eŭrojn). Krome, ĝenerale okazas „skrapado”: oni „elrastas” la uteran enhavaĵon per metalaj iloj, kio povas eventuale vundi aŭ trapiki la uteron. La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) avertas pri tio. La ministrejo pri bonfarto postulas, ke la Asocio de Japanaj Ginekologoj enkonduku „sorbadon” (ensorbadon de la utera enhavo per molaj tubaj instrumentoj), sed plej multaj ginekologoj ne sekvas la direktivon. Kontraŭ „malriĉa” abortigo?Rilate la enkondukon de la brita abortigilo, en novembro de 2021 la Asocio de Japanaj Ginekologoj petis de la ministrejo pri bonfarto, ke la abortigo estu traktata same kiel ordinaraj operacioj. Konkrete, tiu asocio postulas, ke nur leĝe agnoskitaj ginekologoj rajtu aĉeti, preskribi kaj apliki la abortigilon. Laŭ la asocio, ginekologoj konservu ĝin en la propraj hospitaloj aŭ kuracejoj, devigu la gravedulinon preni ĝin en ilia ĉeesto kaj enhospitaligu ŝin por ekzamenoj kaj aldonaj flegoj. Plie la asocio petas, ke la prezo de tia abortigo estu egala al la prezo de operacio. Se estos tiel, la volo de malriĉa virino pri abortigo tute ne realiĝos. Dume, laŭ datumoj de MOS, tiaj abortigiloj estas agnoskitaj en pli ol 65 landoj, kaj la averaĝa prezo estas 740 enoj (ĉirkaŭ 7,4 eŭroj). MOS admonas, ke la publika medicina asekuro devas inkluzivi la homfaratan abortigon, por protekti virinojn kaj ginekologojn kontraŭ diskriminacio kaj antaŭjuĝo. En ĉirkaŭ 30 landoj abortigo estas objekto de publika financa subteno. En plej multaj landoj gravedulino rajtas apliki al si abortigilon hejme. La Tutmonda Asocio de Ginekologoj rekomendas ankaŭ ekzamenon kaj preskribon per Interreto. Kvazaŭ punoCelante plibonigon de rimedoj rilataj al abortigo en Japanio, la civitana organizaĵo nomata Safe Abortion Japan Project komencis interrete kolekti subskribojn por subteni la novtipan abortigilon kaj ĝian malmultekostan traktadon. De septembro ĝis decembro 2021 tiu movado akiris pli ol 43 000 subskribintojn. La organizaĵo plendis antaŭ la ministrejo pri bonfarto rilate al la nuna situacio: multekosta abortigo, devigo pri konsento de la patro de la feto, vaste okazanta „skrapado” ktp. S-ino Enmi Sakiko, ginekologo kaj reprezentanto de tiu organizaĵo, asertas: „Nuntempa abortigo en Japanio estas tro granda financa, mensa kaj fizika ŝarĝo. Tio estas kvazaŭ puno por virinoj. Ili povu elekti trankviligan kaj sekuran rimedon.” Sociaj antaŭjuĝojKial en Japanio sekura kaj malmultekosta abortigo ne disvastiĝis ĝis nun? Unu el la kialoj ŝajnas esti, ke kaj en la parlamento kaj en kuracistaj organizaĵoj troviĝas malmultaj virinoj. Ĉar diskutejojn ĉefe okupas viroj, kiuj mem ne gravediĝas, oni nek pripensas nek pridiskutas, ĉu japanmaniera abortigo estas danĝera aŭ sekura, ĉu ĝi estas multekosta aŭ malmultekosta. Japanaj viroj ĝenerale emas rigardi virinon ne-vole gravediĝintan (kaj kun volo aborti) kiel „malĉastulinon”. Aliflanke, viro gravediginta sian parulinon estas nek persekutata nek punata de la socio. Estas preferinde, ke virinoj okupu pli multe da seĝoj en gravaj decidejoj. Tio estas la bona vojo, por ke japaninoj mem protektu sian korpon, eĉ se la paŝo ŝajnas esti ĉirkaŭvojo. OKUMURA Juka
Japanio
Okumura Juka naskiĝis en 1971, loĝas en Hokajdo ekde 1994, eklernis Esperanton en studenteco en 1995, fake studis arbaro-ekologion kaj nun estas terkulturisto.
|