Moderna vivoNEDERLANDOEllen Laan baptopatrino de la seksologioKiam la 17-jara Ellen Laan kun entuziasmo rakontis al amikino pri sia unua – tre sukcesa – seksumado, ŝokita rigardo estis la reago. „Poste, tiu sperto metis min sur la vojon de la seksologio”, ŝi iam diris, „ĉar kial virinoj ne rajtis ĝui?” Tiu ĉi opinio ne estis bone komprenebla en la medio, kie ŝi grandiĝis. Ŝi diris pri tio: „Ni devas antaŭ ĉio voli ne tro multe; male oni gajnos seniluziiĝon.”. La demando pri la rajto ĝui iĝis gvida kaj en ŝia akademia kaj en ŝia socia engaĝiteco. Honora titoloŜi studis psikologion kaj seksologion (kiel kroman fakon) en Amsterdamo. En 1994 ŝi kun laŭdoj doktoriĝis pri esplorado de la determinantoj de la seksa ekscitiĝo ĉe virinoj. La studo alportis al ŝi la honoran titolon „baptopatrino de la seksologio”. En 2016 ŝi estis nomumita profesoro pri seksa sano en la universitato de Amsterdamo. Scienca agadoŜia scienca laboro estis ĉiam kerno de ŝia socia misio: zorgi pri tio, ke virino metu antaŭen sian propran ĝuon. „Seksa plezuro estas ja necesa kondiĉo por sendolora kaj agrabla seksumado, sed ne ‚ristorno’, pri kiu oni povas rezigni”. Tial ŝi fondis en 2018 la fondaĵon pri seksa bonstato Seksueel Welzijn Nederland, kun la celo fari normo la seksan egalecon inter viroj kaj virinoj. Klaraj dirojĈar estas eraro konsideri, ke la seksa emancipiĝo de virinoj estas atingita, Laan emfazis: „Tiu memkontenteco bremsas nin”. Ŝi daŭre indignis pri aferoj kiel „orgasma ravino” (ĉar virinoj orgasmas multe malpli ofte ol viroj) kaj pri tio, ke unu el dek virinoj spertas doloron dum seksumado. „Virinoj estas precipe donantoj de plezuro; ne ricevantoj”, ŝi konkludis dum prezentado en la programo College Tour de la nederlanda televido. Ne sufiĉe ofte ŝi povis diri en klara, plata lingvaĵo, ke la vagino ja ne estas peniso. „Ĝi estas nia naskiĝkanalo. Tra ĝi devas iri infano, do ĝi estas sekse ne tre sentema organo. Bonsanĉe, ĉar male ni eble estus formortintaj kiel specio”. Ŝi diris, ke „ankaŭ viroj povus gajni multon se ili enprofundiĝus en la klitoron, ĉar se vi ne faras seksumadon agrabla por la virino, vi povos forgesi longdaŭran sekse kontentigan rilaton.” Sen timo al la mortoEn 2016 oni diagnozis mamkanceron ĉe Laan. Sufiĉe paradokse la vivo iĝis pli malpeza por ŝi. Pro sia malsano ŝi komencis fidi pli al si mem, kio estis malfacila en ŝia junaĝo. La lastan someron ŝi rakontis: „Ke mi havas ion rakontindan, ke mi havas mesaĝon, kiu estas aŭdinda, kaj ke mi estas bona, kiel mi estas, tion mi ĝuste nun sentas. Kaj per tio mi ĝuste nun povas vere senti, ke oni min amas”. „Mi ne timas morti”, – ŝi tiam diris, – „ĉar mi pensas, ke mi intertempe havis abunde ĉion, kion oni povas havi dum la vivo. Do ne, mi ne estas kompatinda. Eĉ se mi mortus post kelkaj monatoj, mi ne malhavus mian grandegan bonŝancon”. Kees NEEFT
Nederlando
Kees Neeft estas emerita instruisto kaj administristo en lernejoj. Naskiĝis en 1942 kaj loĝas en Leiderdorp, apud Leiden, en Nederlando.
|