EseojGERMANIONi ne estas papoLa krizo de la katolika eklezioWir sind Papst (Ni estas papo) – per tiu ĉi slogano gejunuloj entuziasme bonvenigadis la novelektitan germanan papon Benedikton dum la Monda Junulara Renkontiĝo en Kolonjo en 2005. Nun troviĝas la katolika eklezio en Germanio en profunda krizo. Kio okazis? Misuza skandaloEn 2010 aperis unuaj raportoj pri seksa misuzo fare de katolikaj klerikoj. La publikon ŝokis la amplekso de la skandalo. Ĝis nun oni nombris pli ol 3000 misuzajn kazojn ekde 1946, sed la efektiva nombro estas probable multe pli alta. Viktimojn de misuzo indignigis la traktado de la skandalo fare de la eklezio, kiu promesis klarigon, sed efektive relativigis kaj prisilentigis la aferon. Ekzempla estas la afero de la kolonja episkopo Rainer Maria Woelki. Li farigis ekspertizon pri seksa misuzo en la kolonja episkopejo, sed poste rifuzis publikigi ĝin, argumentante per supozeblaj juraj kialoj. La vera motivo verŝajne estis, ke la ekspertizo ne nur dokumentis misuzajn okazojn, sed traktis ankaŭ kialojn kaj rekomendis reformojn. Grandan tremadon kaŭzis ankaŭ la antaŭ nelonge publikigita ekspertizo pri misuzaj aferoj en la munkena episkopejo. La germana gazetaro parolis pri bilanco de teruro. Pluraj altrangaj klerikoj – interalie la munkena episkopo Marx kaj emerita papo Benedikto (siatempe munkena episkopo) – estis kulpigataj pri miskonduto en la traktado de misuzoj, ĉar ili protektis misuzantojn. La misuza skandalo estigis akran kritikon de la katolika eklezio ne nur en la gazetaro sed ankaŭ inter katolikaj laikoj, politikistoj, teologoj. Precipe oni kritikas la eklezion pro ĝia duobla moralo. Se temas pri konduto de laikoj, ĉefe de tiuj laborantaj en ekleziaj institucioj, la eklezio estas senkompata. Tiam kuracistoj en eklezia malsanulejo aŭ edukistinoj en infanĝardeno povas esti maldungita nur pro tio, ke ili reedz(in)iĝas aŭ vivas kun samseksa partner(in)o, ĉar tio kontraŭas la oficialan katolikan moralon. (Efektive – kaj tio estas alia skandalo – la germana leĝo permesas maldungon en tiaj kazoj). Aliflanke, se temas pri misagoj, ja krimoj de klerikoj, la eklezio estas indignige, ja ŝoke indulga. Protestaj movadojFormiĝas protestaj movadoj inter germanaj katolikoj. Unu el ili estas „Maria 2.0”, iniciato de katolikaj virinoj. La nomo „Maria 2.0” simbolas modernan virinon, kiu ne plu volas plenumi la tradician rolon de humila, obeema kaj servema virino. Ĝi simbolas virinon kuraĝan, sendependan kaj ankaŭ en la eklezio egalvaloran. „Maria 2.0” postulas nenion alian ol ordinadon de virinoj, abolon de la celibato, novan seksan moralon kaj ĝisfundan klarigon de seksmisuzaj krimoj. Tiujn postulojn oni alnajlis al pordoj de preĝejoj en tuta Germanio. Inspiro por tia kampanjo estis Martin Luther, kiu (laŭ legendo) en 1517 alnajlis siajn tezojn kritikantajn la eklezian komercon pri indulgencoj al la pordo de la preĝejo en Wittenberg. Alia protesta movado estas „#liebegewinnt” (amo gajnos). Unue temis pri spontanea protesto estiĝinta kiel reago al la klarigo de Vatikano, ke benado de samseksaj paroj restas malpermesita. En majo 2021 pli ol cent germanaj paroĥaj komunumoj proteste malobeis la malpermeson kaj invitis al benado de samseksaj paroj. Apud multaj germanaj preĝejoj flirtis ĉielarkaj flagoj – simbolo de geja kaj lesba movadoj – kiel esprimo de solidareco. Krome, ĉirkaŭ 2600 pastroj, gemonaĥoj kaj aliaj anoj de „paŝtistaj profesioj” subskribis deklaron, ke ili pretas beni samseksajn parojn. Konservativaj germanaj episkopoj nomis la kampanjon „ne helpema”, sed toleris ĝin. Post la granda sukceso en 2021 ĝi denove ripetiĝos en 2022. Sinoda vojo: ĉu vojo al reformoj?Estas tumulto inter germanaj katolikoj. Episkopoj post akraj kritikoj kaj publika premo fondis en 2019 la forumon Sinoda vojo, kie ili volas diskuti pri reformoj kun katolikaj laikoj. Dum entute kvin kunvenoj ĝis 2023 oni planas pridiskuti temojn kiel nova seksa moralo, vivoformoj de pastroj, rolo de virinoj en la eklezio, misuzo de povo. Germanaj katolikoj esperas, ke la dialogo alportos favorajn rezultojn. Sed pluraj kritikantoj obĵetas, ke la plimulto de la konservativaj episkopoj volas neniajn reformojn. Efektive unu el la problemoj (kaj kritikpunktoj) estas, ke la eklezio ne estas demokrata. Tial la Sinoda vojo povas nur proponi reformojn, sed sole episkopoj (finfine fakte Vatikano) decidos, ĉu kaj kiom la eklezio reformiĝos. Quo vadis* katolika eklezio?Kiam mi komence de la 80aj jaroj venis al Germanio el ateisma Ĉeĥoslovakio, mi estis surprizita, kiom potenca kaj influhava estas la katolika eklezio. Tiutempe mi eĉ en sonĝo ne povus imagi, ke nur kelkajn jardekojn pli poste oni tute serioze diskutados, ĉu la katolika eklezio havas en Germanio estontecon. Estas du eblaj evoluoj. Se post kelkaj jaroj fariĝos tute normale, ke edziniĝinta katolika pastrino benas samseksan paron dum ĝia edziĝa ceremonio, tiam ni certe ne devos maltrankviliĝi pri la sorto de la katolika eklezio. Sed same probabla estas alia evoluo. Povas esti, ke la konservativa episkoparo neniajn reformojn permesos. Liberalaj katolikoj seniluziiĝos, rezignacios kaj forlasos la eklezion. Tiam la katolika eklezio trovos sian lokon ie apud Atestantoj de Jehovo kaj aliaj sektoj sen ia ajn influo kaj respekto. * Latine „kien vi iras”. Apostolo Petro uzis tian frazon renkontante Jesuon. Ekde tiam la frazo fariĝis sinonimo por gravaj decidoj.Jiří PROŠKOVEC
Germanio
|