Moderna vivoRIFUĜADOPoloj malfermas hejmojn kaj korojnĜis la fino de marto Pollando gastigis pli ol du milionojn da homoj el Ukrainio. La lando nuntempe apartenas al la grupo de ŝtatoj kun la plej granda nombro da rifuĝantoj. Oni povus supozi, ke tia situacio kaŭzas grandan krizon. Tamen en tiu centra-eŭropa lando kun 38 milionoj da homoj ne ekstaris urbetoj de blankaj tendoj, kiel en Proksima Oriento, ĉar poloj amase disponigas siajn domojn. Pola respubliko de multajAnkaŭ Pollando – kiel Ukrainio kaj la najbaraj landoj – estas ŝtato ekskomunisma. Post 45 jaroj de ekonomio centre planata ĝi devis alkutimiĝi al libera merkato kaj prosperi mem. Poloj volis iĝi popolo nemalriĉa, samkiel nacioj de la alia flanko de la eksa fera kurteno, kiuj bonŝance ne troviĝis sub la sovetia regado. Poloj forlasis sian hejmlandon kaj iĝis elmigrintoj; neniu vere pensis enmigri en Pollandon. Tio ŝanĝiĝis en 2014. La loĝantaro estis ŝokita de la komenco de la milito en Ukrainio. Subite multaj ukrainoj trovis sin apud la rivero Vistulo por labori kaj studi. Pollando, kiu iĝis preskaŭ entute unuetna (97 % de la loĝantaro estis poloj) en nur kelkaj jaroj iĝis hejmo de ĉirkaŭ 1,3 milionoj da ukrainoj. En la urbo Wrocław, kiu ekhavis la kromnomon „Malgranda Kijivo”, 10 % de la loĝantaro konsistis el civitanoj de la lando apud Dnipro. Oni ne forgesu, ke poloj kaj ukrainoj estas slavoj, kulture kaj lingve similaj, havantaj komunan – iam malfacilan – historion. Nova ŝokoLa mondo ŝokiĝis denove la 24an de februaro, kiam la armeo de Putin invadis Ukrainion de tri flankoj. En Pollando ekde la unua tago oni protestis antaŭ la ambasadejo kaj konsulejoj de Rusio. Kaj jam la duan tagon en la tuta lando spontanee aperis en la mensoj de multaj la sama ideo: kolekti aĵojn por helpi Ukrainion. Paroĥoj, skoltoj, kluboj, asocioj, organizaĵoj, aktivuloj, famuloj, unuopuloj, ĉiuj ekis. Nelonge poste multnombraj helpantoj kuniĝis sub la ombrelo de municipoj kaj urboj. Ili tamen kunlaboris (kaj ankoraŭ kunlaboras) kun la plej grandaj urboj, kaj ili sendas aĵojn al Ukrainio. La bezonoj tamen estas grandaj kaj daŭraj, ĉefe ĉar novaj gastoj daŭre alvenas, kaj ili bezonas manĝi kaj dormi. Pasejoj ĉe la pola-ukraina landlimo iĝis grandaj akceptejoj funkciantaj danke al la laboroj de ŝtatoficistoj, municipoficistoj kaj multaj volontuloj ne nur lokaj, eĉ ne nur polaj kaj ukrainaj, sed ankaŭ de multaj aliaj landoj de Eŭropo. Pro la multaj ukrainoj en Pollando la unuaj rifuĝantoj estis ĉefe homoj kun la plano loĝi ĉe familio aŭ proksimuloj. Sed estis ankaŭ homoj sen plano kaj sen konatoj ĉi tie, kiuj estis bonvenigataj de ordinaraj civitanoj en ties propraj domoj kaj ankaŭ en lernejoj, domoj por lernantoj, internulejoj, hoteloj, konferencejoj, ripozcentroj ktp. La simileco de la lingvoj ebligas ian interkomprenon eĉ inter unulingvuloj. Oni diras, ke kie du poloj troviĝas, tie estas kvin opinioj, sed la certeco, ke ili kapablas unuiĝi por kontraŭi danĝeron. Apogo fare de la opozicioAl la pola politiko, kiu estas ege unupolusa, alvenis armisticaj ideoj kaj nekutimaj esprimoj de subteno de la registaro fare de opoziciantoj. El 454 voĉdonintoj en la pola parlamento 439 voĉdonis por la registara leĝo pri helpado de civitanoj de Ukrainio. La leĝo donas al ili multajn rajtojn, kiel aliron al kuracservo kaj socialan monhelpon. Denove aŭdiĝas la vortoj de la pola eksprezidento Lech Kaczyński, diritaj en 2008 en Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio, dum la rusa-kartvela milito: „Hodiaŭ Kartvelio, morgaŭ Ukrainio, postmorgaŭ la baltaj landoj kaj poste eble estos la tempo por mia lando, por Pollando”. Dawid KOZUB
Pollando
Dawid Kozub estas studento de juro kaj komisaro de internacia kunlaborado en distrikto Krzeszowice de la Asocio de Skoltismo Pola.
|