PolitikoOPINIO - BRAZILOĈu elektronikaj balotiloj estas fidindaj?La sistemo de voĉdonado en iu ajn lando, kiu pretendas nomi sin demokratia, devas uzi fidindajn balotilojn. Kutime, civitanoj devas voĉdoni per plenigo de slipo, sur kiu ili lasas la indikon de siaj kandidatoj aŭ siajn respondojn. Se oni akuzas tiun sistemon pri fraŭdoj, la tuta demokratia domo riskas disfali. Prezidentaj akuzojDe kelkaj monatoj la brazila prezidento Jair Bolsonaro disvastigas dubojn pri la fidindeco de la elektronikaj balotiloj uzataj en Brazilo. Li tamen nenian pruvon prezentis, ĝis nun, sed nur argumentas, ke tiujn aparatojn oni ne povas kontroli por renombrado kaj ekzamenado, se tio montriĝas necesa. Kurioze, li asertas, ke okazis suspektindaj balotaj aferoj en la jaro 2018, kiam li estis elektita kiel prezidento! Evoluo de la sistemoLa brazila respubliko estis proklamita en la jaro 1889, kiam la lando konsistis grandparte el analfabetoj. De tiam, oni klopodadas konstrui decan demokration. Voĉdonado ĉiam okazis per paperaj slipoj, kaj en ĉiuj elektoj okazis malhonestaĵoj kaj fraŭdoj. Estis ĝenerala konsento, ke la sistemo estas tre korupta. En 1996 oni komencis uzi elektronikajn balotilojn en kelkaj municipoj. Ili tiel klare plibonigis la sistemon, ke ekde la jaro 2000 ili estas alprenitaj en la tuta lando, por ĉiuj oficialaj politikaj elektoj. Rezultis rapida nombrado de la balotiloj kaj anonco de la elektitoj. Reprezentantoj de politikaj partioj, organoj de publikaj instancoj kaj reprezentantoj de la civila socio kontrolas kaj akompanas la teĥnologion. KontraŭkampanjoLastatempe Roberto Barroso, prezidanto de la Supera Elekto-Tribunalo, lanĉis publikan
kampanjon por konvinki la publikan opinion pri la sekureco de la sistemo. Jen kelkaj
fundamentaj informoj:
Polemiko pluasMalgraŭ la intensa esplorado kaj publikigado de datumoj pri la sekureco de elektronikaj balotiloj en Brazilo, la polemiko pluas. La prezidento kaj liaj sekvantoj de tempo al tempo denove akuzas pri suspektindeco. En unu el siaj deklaroj, la prezidento kun minaca tono asertis eĉ, ke se oni ne revenos al la papera balotsistemo, eble okazos socia konvulsio en la lando. Dum la lastaj jaroj oni plurfoje petis de la parlamento decidon pri tio. Ĝis nun, la decidoj ĉiam favoris la elektronikajn balotilojn. Kontraŭuloj de Jair Bolsonaro asertas, ke ĉi tiu polemiko fontas simple de lia timo ne esti reelektita en 2022. Paulo Sérgio VIANA
korespondanto de MONATO en Brazilo
|