PolitikoPERUOProceso pri kontraŭvolaj steriligojLa 3an de marto komenciĝis proceso kontraŭ Alberto Fujimori, prezidanto de Peruo dum la periodo 1990-2000, pro lia supozata respondeco en miloj da kontraŭvolaj steriligoj dum lia mandato. Perua juĝisto Rafael Martínez decidis malfermi kriman proceduron en decembro 2020, konkludante, ke ekzistas sufiĉaj indikoj por jura esploro. Tio markis mejloŝtonon en la historio de la lando por la viktimoj, parencoj kaj homrajtaj organizaĵoj. La misuzoj frapis ĉefe malriĉajn virinojn kaj keĉu-parolantojn. Intelektaj aŭtorojLa eksprezidanto Fujimori, lia ministro pri sano Eduardo Yong Motta kaj la antaŭa konsilisto de la sama ministrejo Ulises Jorge Aguilar estas implikitaj en la proceso. Kaj Yong kaj Aguilar aperis la 4an de marto por doni siajn deklarojn antaŭ la juĝisto Littman Ramírez Delgado. Estis kunvokitaj ankaŭ la eksministroj Marino Costa Bauer kaj Alejandro Aguinaga (nuntempe parlamentano de la politika partio Fuerza Popular), sed ili ne respondis al la voko. Bauer ne pravigis sian foreston, kaj la advokato de Aguinaga komunikis skribe, ke lia kliento ne ĉeestos pro laborkialoj. La akuzitoj estos esploritaj kiel „intelektaj aŭtoroj” pri krimo kontraŭ vivo, korpo kaj sano, seriozaj vundoj, sekvitaj de morto, en kunteksto de grava malobservo de homaj rajtoj por supozeble antaŭenigi steriligojn kiel sisteman metodon por redukti malriĉecon per la malkresko de la naskokvanto. Ĉu kontraŭvolaj steriligoj?La kontraŭvolaj steriligoj okazis kadre de la aplikado de la Programo pri Reprodukta Sano kaj Familia Planado 1996-2000 de la registaro de Fujimori, en kiu havis ŝajne gravan rolon la „libervola kirurgia kontraŭkoncipo”, kiel oni nomis la ovoduktligadojn kaj vasektomiojn. Dum tiu periodo preskaŭ 300 000 homoj estis steriligitaj, el kiuj pli ol 272 000 estas virinoj, laŭ raportoj de la ministrejo pri sano kolektitaj de la mediaciisto, sed nuntempe estas ankoraŭ nekonate, kiom el ili estis devigitaj. Iom pli ol 2000 formale deklaris esti perforte steriligitaj, el kiuj 1307 estis grave vunditaj, kaj kvin el ili mortis pro la sekvoj de la operacio. Jam kondamnitaFujimori, nun 83-jara, estis kondamnita en 2009 je 25-jara mallibereco pro krimoj kontraŭ la homeco kiel aŭtoro de la murdo de 25 homoj fare de la arme-stila organizaĵo Colina, en la masakroj en Barrios Altos (1991) kaj la universitato La Cantuta (1992). Ĉi-marte la konstitucia kortumo decidis lian liberigon 1. Li estas lastatempe en malsanulejo en Limo pro kora malsufiĉo, kaj laŭ lia kuracisto estas malfacile determini, kiom longe li restos enhospitaligita 2. La afero ne estu senpunaDume la organizaĵoj, viktimoj kaj parencoj postulas, ke la proceson gvidu ekskluziva tribunalo kompetenta pri la afero. Siaflanke, la direktoro de la inisma organizaĵo Demus Cynthia Silvia esperas, ke „la esploroj estu ĝisfundaj kaj faritaj diligente kaj nediskriminacie, por ke la afero ne restu senpuna”. Gustavo VILLANUEVA CHÁVEZ
Peruo
1. La decido restarigis humanecan indulgon deklaritan en 2017 fare de la tiama prezidanto Pablo Kuczynski, sed nuligitan en la posta jaro fare de la supera kortumo. (red.)2. Malgraŭ la malsano Alberto Fujimori estas daŭre influa homo en la perua politiko. Lia filino Kejko en la lasta prezidenta rebaloto ricevis la 49,7 % de la voĉoj. (red.)
|