PolitikoGVATEMALOMilionoj da vakcinoj eksvalidiĝisLa 28an de februaro grupo de opoziciaj parlamentanoj vizitis Centro Nacional de Biológicos en Gvatemalurbo, kie estas stokataj la vakcinoj aĉetitaj de la gvatemala registaro, por kontroli la eksvalidiĝon de pli ol unu miliono da dozoj de la kontraŭkovima vakcino Sputnik V. Tiu eksvalidiĝo reprezentas malprofiton de 84,3 milionoj da kecaloj (ĉirkaŭ 10 milionoj da eŭroj) pagitaj de la gvatemalanoj. Laŭ Francisco Coma, ministro pri sano, la vakcinoj ne estis uzitaj de 54 % de la gvatemala loĝantaro pro la kontraŭvakcinaj grupoj kaj la malemo vakciniĝi. Multaj civitanoj kredas, ke la vakcino mortigas aŭ malebligas infangeneradon. Sputnik V estas la vakcino, kiu plej malallogas la gvatemalanojn. Nur 5000 tiaj vakcinoj estas injektataj ĉiutage. Pro tio la ministrejo pri sano lanĉis kampanjon en 25 lingvoj kontraŭ la misinformado, sed la sinteno de la loĝantaro tute ne ŝanĝiĝis. Eĉ se la gvatemalanoj volus Sputnik V, ĝi povus esti injektata nur en 69 % de la vakcinejoj, ĉar ĝi devas esti konservata je malalta temperaturo, kio ne eblas ĉie. Ankaŭ pro tio eĉ pli da dozoj alproksimiĝas al la limdato. Malprofito riskas pligrandiĝiAldone al la vakcinoj pli frue eksvalidiĝintaj, Gvatemalo havas 2,9 milionojn da dozoj de Sputnik V, kiuj eksvalidiĝis je la fino de marto. Do, alia perdo de 221 milionoj da kecaloj aŭ 26 milionoj da eŭroj. Malgraŭ tio, la gvatemala registaro subskribis kontrakton pri 4 milionoj da dozoj de Sputnik Light. La opoziciaj parlamentanoj, kiuj vizitis Centro Nacional de Biológicos, petis la prezidanton nuligi la decidon, por eviti eĉ pli da perdo kaj uzi nur la vakcinojn, kiujn la gvatemalanoj volas. Prezidanto Alejandro Giammattei ĝis nun ne respondis. Pro tiom da perdita publika mono, la ideo pri deva vakcinado ekestas. Sed, ĉu eĉ grandega perdo de publika mono pravigas perdi iom da libereco? Nikolas MENKOS
Gvatemalo
|