Moderna vivoGASTRONOMIONova manĝaĵo por eŭropanojLa 10an de februaro 2022 Eŭropa Komisiono (EK) sciigis, ke ĝi permesas konsumadon de la hejma grilo (Acheta domesticus) kiel nova manĝaĵo en la interna merkato de Eŭropa Unio (EU). La hejma grilo estos havebla kiel manĝaĵo en diversaj formoj: tuta, frostigita, sekigita kaj muelita (pulvora formo). Insektoj sur telerojEK memorigis, ke la hejma grilo estas jam la tria insekto sukcese aprobita por konsumo en EU-landoj. En julio 2021 EK permesis konsumadon de sekigitaj flavaj farunaj vermoj (Tenebrio molitor), kaj en novembro ĝi aprobis ankaŭ la akridon migrantan (Locusta migratoria). EK bazas sian decidon sur rigora analizado fare de la Eŭropa Instanco pri Nutraĵ-Sekureco 1, kies fakuloj venis al la konkludo, ke la konsumado de ĉi tiu insekto estas sekura. Fakuloj identigas ĝin kiel alternativan fonton de proteinoj, kiu povos faciligi la transiron al pli daŭrigebla manĝsistemo. Ĉiutaga manĝaĵoInsektoj estas signifa parto de la ĉiutaga manĝaĵo de milionoj da homoj tra la mondo. Laŭ faka literaturo ekzistas ĉirkaŭ 1500 specioj de manĝeblaj insektoj en la mondo, kiuj estas bonvenaj kaj facile alireblaj fontoj de proteinoj en la plej malriĉaj landoj. Kelkaj popoloj en Afriko, Ameriko, Azio, Aŭstralio kaj Oceanio konsumas termitojn, formikojn, akridojn, grilojn, libelnimfojn kaj larvojn de kelkaj papilioj, muŝoj, abeloj, skaraboj ktp. En pli riĉaj partoj de la mondo insektoj estas pli-malpli nur bongustaĵo. Oni povas supozi, ke la tria jarmilo estos periodo, kiam insektoj fariĝos grava parto de la homa manĝaĵo, ĉefe pro sia abundeco kaj signifa energia valoro. 1. Eŭropa Instanco pri Nutraĵ-Sekureco (European Food Safety Authority, EFSA) havas sian sidejon en Parmo (Italio) kaj estis fondita en 2002.Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.
|