PolitikoNEDERLANDOPardonpeto pro perfortoEn februaro la nederlanda ĉefministro Mark Rutte proponis „profundajn pardonpetojn” pro la ekstrema perforto fare de la nederlandaj soldatoj dum la sendependiĝa konflikto en Indonezio. Rutte deklaris ankaŭ, ke vidvinoj kaj infanoj de la viktimoj povas postuli kompenson. Pluraj vidvinoj de la vilaĝo Rawagade antaŭe jam sukcese jurpersekutis la nederlandan ŝtaton pro la ekzekuto de iliaj edzoj. Do estos pliaj dekoj aŭ eble eĉ centoj da miloj da petoj por kompenso. Pli frue estis prezentita scienca studo „Sendependeco, malkoloniado, perforto kaj milito en Indonezio 1945-1950”, de teamo de ĉirkaŭ 40 esploristoj – 30 nederlandanoj kaj la ceteraj el Indonezio. Tiu studo montras, ke nederlandaj soldatoj estis „ofte kaj strukture” kulpaj pri militperforto, inkluzive de „eksterjuĝaj ekzekutoj, mistraktado kaj torturo, aresto sub malhomaj kondiĉoj, krimbruligo de domoj kaj vilaĝoj, kaj ofte arbitraj amasaj arestoj kaj internigoj”. La granda plimulto de respondecaj nederlandaj politikistoj, armeaj gvidantoj kaj juĝistoj sciis pri tio, sed estis „pretaj toleri, pravigi, kaŝi kaj lasi ĝin senpuna”. Raporto en la tirkestoLa raporto estas fakte kompletigo de la laboro de du ŝtatoficistoj, kiuj en 1949 faris unuan inventaron de la fitraktadoj. Sed la kabineto estis avertita, ke la publikigo ĵetas lumon ankaŭ sur la respondecon de armeaj kaj politikaj gvidantoj pri la priskribitaj krimoj. La raporto do estis metita en tirkeston fare de la kabineto Drees 1 (1948-1951) kaj estis elprenita nur en 1969 por ellabori la t.n. „Noton de ekscesoj”. Policaj operacojTio okazis responde al la atesto en gazetoj kaj en televido de iama soldato, Joop Huitink, pri tio, kion li spertis en Indonezio. Pli frue en sia doktora disertacio li demandis, kial Nederlando neniam esploris militkrimojn dum la tiel nomataj „policaj operacoj” (tiel la militon nomis Nederlando). Dum debato en la Ĉambro de Reprezentantoj opoziciestro Joop den Uyl petis parlamentan enketon, sed ne ricevis plimulton. Pardonpeti malfacilisEn 1995 reĝino Beatrix esprimis emon pardonpeti dum ŝtata vizito en Indonezio, sed la registaro ne permesis al ŝi fari tion. En 2005 Ben Bot, ministro pri eksteraj aferoj, deklaris, ke Nederlando tiam estis „sur la malĝusta flanko de historio”, provokante proteston de veteranoj. Li diris ankaŭ, ke la nederlanda registaro akceptas la daton de la 17a de aŭgusto 1945 kiel la komencon de sendependa Indonezio (kaj ne, kiel antaŭe, la daton de la transdono de suvereneco – la 27an de decembro 1949). En 2020 reĝo Willem Alexander diris: „Mi nun volas esprimi mian bedaŭron kaj transdoni miajn pardonpetojn pro la ekscesoj de perforto ĉe la nederlanda flanko en tiuj jaroj, post antaŭaj deklaroj de mia registaro. Mi faras tion en plena konscio, ke la doloro kaj malĝojo de la familioj trafitaj estos sentataj dum generacioj.” Kaj nun en 2022 post la nova studo, la ĉefministro Mark Rutte profunde pardonpetis kaj proponis riparon de la damaĝo. Kees NEEFT
Nederlando
|