MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

KOLOMBIO

Nutri pacon per elektro

Kolombio estas la due plej biodiversa lando en la mondo kaj havas grandajn naturajn rimedojn, kiuj, unuavide, povus esti konsiderataj kiel avantaĝoj. Tamen, en multaj okazoj tiuj rimedoj povas fariĝi ŝarĝo por ĝiaj loĝantoj kaj kaŭzo de grandaj tragedioj: multnombraj civitanaj militoj, drogoŝakrado, terorismo, kidnapado ktp. Tamen en la lastaj jaroj kaj post la pacprocezo kun ribelaj grupoj kiel la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio (kutime mallongigita hispane FARC), la lando spertis senton de paco, kiun ĝi ĉiam deziris.

Tiu paco, kvankam esperplena kaj necesa, estas minacata de malfacilaĵoj, pro kiuj Kolombio ĉiam suferis: unuavice korupto. La afero estas tiel grava, ke ĝi malbridis tre gravajn sociajn problemojn, inter ili, malriĉeco kaj malegaleco.

Socia aktivulo: riska profesio

Ne mankas aktivuloj, kiuj pace rezistas la grandajn konfliktojn estigitajn. Ili estas viroj kaj virinoj, kiuj malgraŭ la malfacilaĵoj kaj la premo de krimaj grupoj, kredas je projektoj, kiuj rekte profitigas siajn komunumojn. Oni povas ekzemple trovi patrinojn, kies infanoj estas murditaj, junulojn, kiuj zorgas pri la mediprotektado, aŭ virojn edukantajn la novajn generaciojn cele al plibonigo de iliaj vivkondiĉoj.

Elektroliverado

Unu el la projektoj, kiuj havas la plej favoran efikon por ĉi tiuj komunumoj, estas sendube la liverado de elektro por la loĝantoj. Oni devas memori, ke en Kolombio multaj homoj ne havas elektroprovizon kaj granda parto de la loĝantaro bedaŭrinde eĉ ne havas aliron al bazaj publikaj servoj. La projektoj, kiuj celas kontentigi bazajn energibezonojn, havas do fundamentan gravecon.

Pura energio

Kolombio plejparte povus esti konsiderata kiel relativa produktanto de pura energio, ĉar 68 % de ĝia elektroproduktado venas el akvoresursoj. La ŝtato celas klopodi pri energitransiro uzante nekonvenciajn fontojn de renovigebla energio kaj por la diversigi energian strukturon kaj por garantii konstantan produktadon.

Ne-interkonektitaj zonoj

Ĉirkaŭ 400 000 hejmoj situantaj en „ne-interkonektitaj zonoj” ankoraŭ ne havas alireblan kaj konstantan elektroservon, kaj renovigebla energio povos ludi gravan rolon. Teĥnologioj kiel suna, venta kaj akva estas perfektaj alternativoj por la tiel nomata „surloka” generado aŭ distribua generado. Ĉi tio ŝuldiĝas al la fakto, ke multaj komunumoj loĝas en geografiaj teritorioj malfacile alireblaj kaj sen sufiĉa infrastrukturo por ebligi finance realigeblan etendadon de la Interkonektita Sistemo (mallongigita hispane SIN).

Plibonigo de la vivo

Kiel projektoj pri elektra energio kontribuas al plifortigo de paco en tiuj malfortikaj komunumoj? Havante tiun rimedon, multaj homoj povas havi pli bonan kaj decan vivostilon. Oni finfine povas profiti de malvarmoĉenoj por manĝaĵoj, publika lumigado, ventolsistemoj, uzado de pli kompleksaj ekipaĵoj en kuracistaj centroj kaj lernejoj ktp. Konfliktoj, perforto, krimo kaj aliaj malbonaĵoj, kiuj tendencas hanti komunumojn, estas do forlasitaj.

Paco kaj publikaj servoj

Internaciaj kunlaboraj instancoj (kiel Unuiĝintaj Nacioj) efektivigas gravajn strategiojn por kunigi pacajn agojn kun publikaj servoj de akvo, baza kloakigo kaj elektra energio, per teknika asistado kaj generado de lokaj kapabloj, same kiel per kunordigo kun la nacia registaro por la administrado de la ekonomiaj rimedoj necesaj por ĝia funkciado. Danke al tiuj iniciatoj, pluraj projektoj estis efektivigitaj en tre malfortikaj lokoj de la karibia, pacifika, anda, orinoka kaj amazona regionoj de la lando.

Multaj el tiuj projektoj antaŭvidas la aktivan partoprenon de komunumoj, postvivantaj la armitan konflikton, kaj ankaŭ de eks-gerilanoj. Ĉi-lastaj celas vivi pace, strebante kompensi siajn viktimojn kaj postulante la protekton de sia vivo kaj justecon por la granda nombro de krimoj faritaj kontraŭ sociaj kaj mediaj aktivuloj.

Kia estonteco?

Prognozi la estontecon de ŝanĝiĝema lando kiel Kolombio estas ja malfacile. Tamen, post la rezultoj de la realigitaj projektoj, oni povas aserti, ke sendube la vojo de efektivigo de daŭrigebla energio en la lando estas sekvinda, Ja ne estas akcepteble, ke eĉ kun tiom multe da diversaj naturaj rimedoj, estas loĝantoj, kiuj ne profitas de ili kaj suferas pro malegaleco.

Oni povas diri, ke klerigo (al kiu ankoraŭ mankas multaj stimuloj) kunigita al aliro al bazaj servoj por la loĝantoj de la tuta lando estas bonega unua paŝo por la evoluo al pli promesplena kaj inda estonteco de la kolombianoj. Ĉi tiu nacio, kies popolo havas grandajn kapablojn por disvolviĝi, estos pli bonfarta, se la paco ricevos ŝancon.

Jaime GONZÁLEZ
Kolombio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 06, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jaime González el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-05-07