Moderna vivoPASPORTOJKiu estas la plej forta vojaĝdokumento?Pasporton konas preskaŭ ĉiu, sed oni ne scias la ĝustan respondon al la demando. Tamen, neniu lando en la mondo havas fortan vojaĝdokumenton, kiu garantias al la posedanto liberan eniron en ĉiujn landojn. Pasport-Indico HenleyNe multaj scias, ke ekde 2006 ekzistas la Pasport-Indico Henley (PIH), kiu rangigas la ordinarajn (ne diplomatajn) pasportojn de unuopaj landoj laŭ la nombro de landoj (aŭ cellokoj), al kiuj iliaj posedantoj povas vojaĝi sen vizoj aŭ kun la eblo simple kaj tre rapide akiri vizojn eĉ post alflugo kaj alveno en la landon. FortecoLa plej nova PIH (2022) montras, ke Japanio kaj Singapuro havas la plej fortajn naciajn pasportojn. Posedantoj de pasportoj de tiuj landoj rajtas eniri sen vizo en 192 landojn. En la dua rango troviĝas posedantoj de pasportoj de Sud-Koreio kaj Germanio (190 landoj). La trian rangon atingis Finnlando, Luksemburgo, Italio kaj Hispanio (189 landoj). En la sesa loko troviĝas posedantoj de pasportoj de Usono (186 landoj); Ĉinio atingis la 64an rangon. La plej malfortan pasporton havas Afganio. Posedantoj de afganaj pasportoj havas liberan permeson por eniri en nur 26 landojn. Antaŭ ĝi estas Irako (28 landoj), Sirio (29 landoj), Pakistano (31 landoj) kaj Jemeno (33 landoj). Henley & PartnersPIH estas ĉiujare kompilata de la londona kompanio por tutmonda civitaneco Henley & Partners. Ĝi monitoras, kiuj naciaj pasportoj ebligas la plej grandan kaj malplej grandan tutmondan moviĝadon. Por kompili la indicon ĝi uzas informojn de Internacia Aer-Transporta Asocio (IATA). PIH mezuras la tutmondan alireblon kaj donas interesan geopolitikan bildon pri la stato de vojaĝado kaj proksimuman bildon pri la post-pandemia mondo. De unu flanko kreskas la nombro de landoj, kiujn la ordinara vojaĝanto povas viziti sen bezono antaŭe akiri vizon. Aliflanke, ĝi metas en nebulon la kreskantan malegalecon inter progresintaj kaj progresantaj landoj. Tio estas, ĝi simple dividas la mondon en du partojn: riĉuloj kaj malriĉuloj. Por riĉaj oligarĥoj kaj entreprenistoj en la tuta mondo la indico povas esti mezuro de financa sekureco kaj samtempe instigo por akiro de pli forta pasporto. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|