MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

NEDERLANDO

Ĉu maraj herooj?

Esploristoj kiel Cornelis de Houtman 1 kaj Abel Tasman 2 estas lerneje priskribataj kiel respektive la unua nederlandano, kiu sukcesis trovi Javon, kaj la unua eŭropano, kiu malkovris Nov-Zelandon. Sed ili estis ankaŭ viroj, kiuj „uzis ekstreman perforton kaj metis originajn loĝantojn en kolonian sistemon”, laŭ serio de aŭdmaterialoj faritaj laŭ komisio de la urba estraro de Amsterdamo.

Kiuj sin demandas, kion verŝajne faris Michiel de Ruyter 3, Willem Bontekoe 4 kaj dekoj da maristoj, por ke ili meritu omaĝon per stratoj kun la respektivaj nomoj, evidente povis jam serĉadi per Guglo, aŭ tajpi iliajn nomojn en la retejo de la komunumo pri stratnomoj.

Ciferecaj afiŝoj kaj podkasto

Sed nun amsterdamanoj povas ankaŭ skani QR-kodojn – kiuj montriĝas sur ŝildoj kaj sur strattabuloj en tri kvartaloj – kaj informiĝi per 2-minuta podkasto pri la rolo de tiuj maraj herooj en la malbonaj flankoj de la kolonia historio. Ili povas nun aŭskulti 22 biografiajn rakontojn 2-minutajn, 1-horan podkaston kaj deklamon.

„Heroaj” faroj

Tiel oni povas, irante laŭ Tasman-strato, lerni kiel Abel Tasman trafis Nov-Zelandon dum la serĉado de Terra Australis. Okaze de la unua renkontiĝo kun la maorioj mortis kvar maristoj, kaj verŝajne ankaŭ inter la maorioj estis viktimoj.

Aliaj aŭdmaterialoj rakontas, kiel Michiel de Ruyter kontribuis al la transatlantika komerco de sklavoj per konkero de okcident-afrikaj fortikaĵoj apartenantaj al la angloj, kaj kiel sabrobatemulo Joost van Trappen Banckert 5 najlfiksis 250 vivajn portugalojn al sia ŝipo por ektimigi sian malamikon. Oni rakontas ankaŭ, kiel Jacob van Neck 6 povis intertrakti kun la java sultano (kvankam pli frue li kidnapis la reĝon de Madagaskaro por ekhavi provianton).

Agoj de nova konsilantaro

Oni anstataŭigis la amsterdaman komisionon pri stratnomoj – post naŭdek jaroj da funkciado – per konsilantaro, kiu atentas pri diverseco kaj inkluziveco.

En la nova kvartalo IJburg oni forstrekis nomojn de geŭzoj 7 (kiuj rolis en la sendependiga milito kontraŭ Hispanio) kaj ŝovis antaŭen kontraŭkoloniajn batalintojn, kiel ekzemple indonezian juristinon kaj kuracaan verkiston. Oni ne forskrapis la nomojn de polemikaj iamaj herooj, sed oni aldonis tiurilatan informon.

1. Cornelis de Houtman (1565-1599) estis nederlanda maristo kaj esploristo, kiu malkovris novan vojon inter Indonezio kaj Eŭropo.
2. Abel Janszoon Tasman (1603-1659) estis nederlanda maristo, esploristo kaj komercisto. Li famiĝis pro siaj vojaĝoj okazintaj inter 1642 kaj 1644.
3. Michiel Andriaenszoon de Ruyter (1607-1676) estis nederlanda admiralo, kiu partoprenis en la unua milito angla-nederlanda. Interalie, li venkis en la Batalo de Kvar Tagoj, kaj atakis Midway.
4. Willem Ysbrandtszoon Bontekoe (1587-1657) estis ŝipestro de la Nederlanda Orient-Hinda Kompanio (VOC), kiu faris nur unu vojaĝon por la firmao.
5. Joost van Trappen Banckert (1597/1599-1647) estis nederlanda vicadmiralo, kiu laboris la plej grandan parton de sia velvivo ĉe la admiralaro de Zelando.
6. Jacob Corneliszoon van Neck (1564-1638) estis nederlanda mararmea oficiro kaj esploristo, kiu gvidis la duan nederlandan ekspedicion (de 1598 ĝis 1599) al Indonezio.
7. Per la termino „geŭzoj” en la komenco oni indikis la nederlandajn kontraŭulojn de la hispana reĝo Filipo la 2a. Poste la termino referencis al la partizanoj, kiuj surtere aŭ surakve kontraŭbatalis la hispanojn.
cpwn
Kees NEEFT
Nederlando


Kees Neeft estas emerita instruisto kaj administristo en lernejoj. Naskiĝis en 1942 kaj loĝas en Leiderdorp, apud Leiden, en Nederlando.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 11, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kees Neeft el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-10-03