ArtoMUZIKOLa deka simfonio de Beethoven kompletigitaNeniu amanto de la klasika muziko, ĉu profesiulo, ĉu diletanto, neos, ke ĉiu el la naŭ simfonioj de Beethoven (1770-1827) neeviteble apartenas al la plej imponaj artaj heredaĵoj postlasitaj al la homaro. Se al li estus permesitaj kelkaj jaroj plu, ni povus aldoni al la listo alian splendan muzikaĵon, ĉar Beethoven prilaboris skizojn de sia deka simfonio. Antaŭa klopodoBeethoven komencis labori sur la nova simfonio jam du jarojn antaŭ ol la naŭa simfonio premieris en 1824. La manuskripto kun la skizoj de 250 mezuroj estis malkovrita en 1983, surbaze de kiu la skota muzikologo kaj komponisto Barry Cooper kompletigis la unuan movimenton. Li klopodis speguli la spiriton de Beethoven, sed pro manko de disponebla materialo ne povis progresi preter tiu punkto. La pecon premiere prezentis la London Symphony Orchestra en 1988. La skipoLa deziro de interesatoj kompletigi la dekan simfonion kulminis okaze de la 250a datreveno de la naskiĝtago de Beethoven en la jaro 2020. Frue en 2019, Matthias Röder, la direktoro de Instituto Karajan en Salzburg, Aŭstrio, lanĉis projekton plenumi la taskon helpe de artefarita intelekto (AI). Formiĝis skipo konsistanta el muzikologoj, muzikistoj kaj komputilaj sciencistoj sub egido de Beethovenhaus. La teamon de la AI-teknologio gvidis Ahmed Elgammal, profesoro ĉe la fako de komputila scienco, Universitato Rutgers, Usono, kaj muzikaj konsilantoj inkluzivis la aŭstran komponiston Walter Werzowa, la britan komponiston kaj fakulon pri muzika komputado Mark Gotham kaj la muzikologon kaj pianiston Robert Levin de Universitato Harvard. ProcedoLa procedo kompletigi la dekan simfonion komenciĝis per la tradukado de la fragmentaj skizoj lasitaj de Beethoven en la muzikan lingvon MIDI (Musical Instrument Digital Interface), kiu estis siavice kopiita en la sistemon de AI. Sed ĉar la partituraj elementoj ricevitaj de AI estis tro malmultaj por fidele kompletigi laŭ la stilo de Beethoven pecon kun la mankantaj movimentoj, AI devis lerni la kreivan procezon de la komponisto revizitante liajn antaŭajn muzikaĵojn. AI analizis kiamaniere muzikaj motivoj konstruis la naŭ simfoniojn kaj sugestis metodojn kaj variaciojn konformajn al la nova simfonio. La lasta stadio estis konstati, ke aŭskultantaro da profesiuloj ne povas determini kie la frazoj de Beethoven finiĝas kaj kie la AI-komponaĵo komenciĝas. Post 18-monata ŝvitado, al la internacia teamo prosperis fini la projekton. Meze de scivolemo kaj antaŭĝuo la deka simfonio de Beethoven kompletigita de AI premieris fare de Beethoven Orchester Bonn la 9an de oktobro 2021 en Bonn, la naskiĝurbo de la komponisto. Reagoj„Iuj diros, ke la artoj devas esti ekster la limoj de AI, kaj ke AI ne havas kvalifikon ripeti la kreivan procezon de homoj,” diris Elgammal antaŭ la prezentado, „tamen se paroli pri la artoj, mi rigardas AI ne kiel anstataŭaĵon sed kiel rimedon, kiu malfermas pordojn al artistoj por esprimi sin en novaj manieroj.” Ne ĉiuj reagoj favoris la aŭdacan prodaĵon. La brita muzika publicisto Norman Lebrecht kritikis, „Al la verkaĵo tute mankas la distinginda stilo de Beethoven, tio estas la sprono al renovigo, kaj ĝi estas naŭze kontraŭbetovena.” Mi same seniluziiĝis aŭskultinte la retan prezentadon de la muzikaĵo, sed emocie inklinas flankeniĝi al la skipo aspirante plian majstraĵon de la muzika sanktulo. CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
Cho Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio kaj vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio. Li estas aŭtoro de la korelingva libro Klasika Muziko sur Scenejo.
|