MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ISRAELO

Ĥaredoj ploras pro morto

Vendredon la 18an de marto miloj da ultraortodoksaj junuloj festis en Jerusalemo la judan feston Purim, sed malĝojiga novaĵo atingis ilin. „Rabeno Kanjevski forpasis”.

Ekde tiu momento komenciĝis inversa nombrado. Ĉiu sciis, ke la entombigo de Kanjevski estos la plej granda okazaĵo iam okazinta en Israelo. La familio konsentis prokrasti ĝin ĝis dimanĉo tagmeze, por ke la polico kaj la helpservoj povu pretiĝi. Kaj vere, laŭ la polico la entombigon ĉeestis pli ol 500 000 homoj, laŭ la urbaj aŭtoritatoj de Bnej Brak – ĉirkaŭ 750 000.

Influa homo

Rabeno Kanjevski estis 94-aĝa. Li estis la plej grava rabeno de la ĥaredoj, la ultraortodoksa komunumo de Israelo – 13 % de la loĝantaro, ĉirkaŭ 1,26 milionoj da homoj. Ili praktikas la plej striktan kaj konservativan observadon de judismo: la celo de ilia tuta vivo estas preĝi kaj lerni la sanktajn librojn: Tora, Talmud kaj Miŝna. La ĥaredoj estas konataj pro siaj unikaj vestaĵoj: nigraj manteloj, pantalonoj kaj ĉapeloj, blankaj ĉemizoj, barboj kaj mallonga hararo krom la longaj tempiaj harbukloj nomataj peot.

Politikaj aspektoj

La plimulto loĝas en ĥaredaj urboj aŭ kvartaloj – multaj en Bnej Brak kaj Jerusalemo. Ili estas tre malriĉa komunumo, ĉar tradicie ili havas grandajn familiojn, kaj multaj viroj ne laboras, nur studas kaj preĝas. La ĥaredoj havas tamen grandan politikan forton, ĉar iliaj ĉefaj partioj Jahadut HaTora kaj Ŝas havas 16 sidlokojn el la 120 de la parlamento. La du politikgrupoj ofte partoprenis en la registaro, jen kadre de dekstraj, jen de maldekstraj koalicioj 1. Nun ili estas en la opozicio de la registaro de Naftali Bennett. La membroj de Jahadut HaTora kaj Ŝas ne havas unuforman pozicion pri la pligrandigo de la setlejoj en la disputataj Cisjordanio kaj Golanaj Altaĵoj kaj ĉefe interesiĝas pri socialaj aferoj kaj pri la rilatoj inter ŝtato kaj religio.

Konservi la staton

La du politikaj partioj strebas konservi la aktualan staton de la rilatoj inter religio kaj sekulareco en socia kaj politika vivo. En Israelo la vendejoj kaj la publikaj servoj ne funkcias sabate kaj judeco havas leĝan valoron – tial ekzemple miksitaj paroj (judo kun islamano ekzemple) rajtas edziĝi nur eksterlande.

Memoraĵoj

La plimulto de la ĥaredoj kredas, ke indas fari kion ilia rabeno diras, kaj demandas lin pri ĉiu grava kaj eĉ ĉiutaga afero. Kion oni manĝu aŭ ne, kiel edukadi infanojn, kiun politikan partion elekti. Kaj multaj ĥaredoj vidis Rabenon Kanjevski kiel juĝiston kaj gvidiston. Li neniam havis ian formalan gravan postenon. Sed al lia hejmo venis multaj por ricevi lian benon aŭ peti konsilon. Ĉe la entombigo, unu junulo rakontis, ke li demandis Kanjevski pri medicina afero, faris kion li diris, kaj lia sano pliboniĝis. Alia diris, ke ĉio, kion la rabeno diris, realiĝis: „Li mem ne povis klarigi. Li diris, ke vortoj fluas, kvazaŭ li estus nur kanalo.” Aliaj rakontis pri lia ĝentileco, kaj pri tio, ke li studis tuttage, sed dum la paŭzoj li pretis beni ĉiujn, riĉulojn kaj malriĉulojn, religiulojn kaj ne. Ankaŭ liaj helporganizaĵoj helpis multajn malriĉulojn.

Kanjevski loĝis en malgranda domo, en malriĉa urbo. Lia domo estis tre simpla kun malmultaj mebloj. Li dormis sur simpla ligna lito kaj frue ellitiĝis por preĝi kaj lerni. Kvankam lia vivo estis simpla kaj modesta, pli ol 500 000 homoj iris malantaŭ lia ĉerko, en grandega nigra amaso, kaj ploris pro lia malapero.

.
cvik
Nican CVI COHEN
Israelo
1. Ŝas interalie estis en la koalicio de la registaro de Jicĥak Rabin (1990-1995), kiu en 1993 subskribis la interkonsentojn de Oslo inter Israelo kaj la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (PLO) (red).

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 05, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nican Cvi Cohen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-28