SciencoNEDERLANDOLejdeno: eŭropa ĉefurbo de sciencoEn 2022 Lejdeno estas la eŭropa ĉefurbo de scienco. Somere okazos Euro Science Open Forum (ESOF; Eŭropa Scienca Nefermita Forumo), la plej granda interfaka scienca kongreso de Eŭropo. Pasintjare ĝi okazis en Triesto (Italio). Krom tio, dum la tuta jaro, okazas programo por vasta publiko, kies devizo estas „Ĉiun tagon iomete pli saĝa” (do ĉiutage okazas iu programero), celita al la lejdenaj kvartaloj, per festivaloj, ekspozicioj, eksperimentoj, artaj kaj kulturaj eventoj, inkluzive serion da senpagaj prelegoj kadre de la Regna Muzeo de Antikvaĵoj. Tion, ke Lejdeno fariĝis eŭropa ĉefurbo de scienco, oni ŝuldas interalie al la ĉeesto de la lejdena universitato, fondita en 1575 de Willem van Oranje (Vilhelmo de Oranĝio) kiel donaco al la urbo pro la rezisto de la lokaj civitanoj dum la sieĝo fare de la hispanoj. La fondo de la universitato celis precipe la klerigadon de pastoroj (per protestanta, kalvinisma teologio) kaj de registoj kaj lokaj kaj naciaj. La instrua lingvo estis la latina, samkiel ĉie en Eŭropo tiutempe. La grandaj fakultatoj estis tiuj pri teologio, juro kaj medicino: apud ili, estis ankaŭ filozofio, literaturo, matematiko kaj la tiel nomataj sep liberaj artoj (gramatiko, dialektiko, retoriko, aritmetiko, geometrio, muziko kaj astronomio). SkermoĈar matematiko estis grava por skermaj movoj, oni aldonis lernejon pri skermado: ekzemple skermomajstro Ludolf van Ceulen kalkulis la nombron pio ĝis 35 decimaloj. El la lernejo pri skermado estiĝis lernejo de inĝenieroj, ja uzanta la popolan lingvon, celanta al militado (paftekniko kaj konstruado de fortikaĵoj). Laste, sed ne balaste, estu menciita Hortus Botanicus (botanika ĝardeno) datiĝanta de la jaro 1590: temas pri la plej malnova en Nederlando. Tie Carolus Clusius kultivis la unuan grandan kolekton de tulipoj en Eŭropo. Eminentaj scienculojEl la tuta malnova kontinento oni altiris scienculojn eminentajn, kia estis Josephus Justus Scaliger el Francio. Multaj studentoj atingis la universitaton, ankaŭ por studi kun profesoroj kiel Hugo Grotius (kiu publikigis pri mara juro, milito kaj paco), Snellius (astronomio) kaj, pli malfrue, Boerhaave (konata, ekzemple, pro sia noveca instruado al studentoj, plenumata ĉe pacientoj en 12 litoj, ene de noveca kliniko de li malfermita). Lejdeno ekhavis la unuan laboratorion pri malaltaj temperaturoj: en ĝi Kamerlingh Onnes atingis temperaturon de nur unu grado super la absoluta nulpunkto kaj tial ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1913. Ankaŭ Jan Hendrik Oort eklaboris ĉe la universitato, same kiel ĉe la lejdena observatorio (laŭ li estas nomita la nubo de Oort, kie originas kometoj). MuzeojEn Lejdeno troviĝas jenaj gravaj fakaj muzeoj: Naturalis Biodiversity Center (nacia naturhistoria muzeo), en kiu videblas la skeleto de iu Tyrannosaurus Rex; RMO (Regna muzeo de antikvaĵoj), enhavanta unu el la plej grandaj kaj plej kompletaj kolektoj de antikva egipta arto en la mondo (en la centra halo oni rekonstruis la Taffeh-templon, 2000-jaraĝan preskaŭ kompletan antikvan egiptan templon); la Regna muzeo de etnologio, inaŭgurita en 1837 de la germana kuracisto Philipp Franz von Siebold, kiu antaŭe deĵoris por la nederlanda ŝtato sur la insulo Deŝimo en Japanio, danke al granda parto de lia kolekto pri japanaĵoj; alia parto estas en la Siboldhuis (domo de Sibold), nomata ankaŭ Japana Muzeo en Lejdeno; plantoj el Japanio kaj Ĉinio, ĝis tiam nekonataj, venis en Hortus Botanicus. Rilate aeronaŭtikon troviĝas en Lejdeno parto de EADS Space, antaŭe nomata Dutch Space, kiu pli frue estis parto de Fokker kaj rilate farmacion Janssen Vaccines (antaŭe Crucell; ties kovim-vakcino estas vektor-tipa) kaj Janssen Biologics (antaŭe Centocor). Ambaŭ ekde 2020 estas partoj de Janssen Pharmaceutical Companies of Johnson & Johnson. Kees NEEFT
Nederlando
|