MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

KELTA LINGVARO

Retrovita lingvo: la kornvala

Kornvalo estas eta regiono sude de Kimrio kaj okcidente de la angla graflando Devon, sur la brita ĉefinsulo.

Oficiale ĝi estas graflando (t.e. distrikto) de Anglio, sed la indiĝenaj kornvalanoj, kiuj nombras je nur 30 elcentoj de la loka loĝantaro, rigardas sin kiel unu el la tri keltaj nacioj de la brita ĉeflando (la aliaj estas kimroj kaj skotoj). Samkiel la du laste menciitaj, Kornvalo havas sian propran nacian partion, nomatan Mebyon Kernow (MK: Filoj de Kornvalo). Tamen, malkiel la aliaj naciaj partioj, MK ne ambicias, ke Kornvalo estu tute sendependa ŝtato.

Safrana kuko

Danke al hazarda kontakto kun entuziasmulo pri la malpli konataj keltaj lingvoj, antaŭ jaroj ni sukcesis aranĝi renkontiĝon kun unu el la malmultaj parolantoj de la kornvala lingvo: juna viro, kiu laboris en la loko kiel ĝardenisto. Li ne nur konversaciis kun ni pri la lingvo, sed invitis nin al la hejmo de sia patrino, kiu afable regalis nin per teo kaj tradicia kornvala safrana kuko.

Eŭropa ĉarto

Iomete kiel okazis pri la hebrea lingvo de moderna Israelo (sed en pli modesta skalo), la kornvala estas revivigita lingvo. Oni ofte asertas, ke ĝi ĉesis ekzisti kiel vivanta komunuma lingvo en Kornvalo je la fino de la 18a jarcento. Tamen ĝi neniam tute mortis. Kelkaj familioj kaj unuopuloj konservis almenaŭ iom da kono pri la lingvo kaj eĉ kapablis paroli ĝin. Je la komenco de la 20a jarcento estiĝis movado por la revivigo de la kornvala. La lingvo nun havas etan, sed kreskantan, nombron da parolantoj (kies dua lingvo ĝi iĝis post la angla) kaj tre malgrandan kvanton da familioj, kiuj nuntempe edukas infanojn, por ke ili povu paroli la kornvalan kiel unuan lingvon. La kornvala estas nun rekonata laŭ la eŭropa ĉarto por regionaj kaj minoritataj lingvoj, kaj kiel grava parto de la kornvalaj identeco, heredaĵo kaj kulturo.

Interkomprenebleco

La kornvala, en sia normigita skribita formo, estas sud-okcidenta britona lingvo de la kelta familio (la tiel nomata subfamilio P). Iom post iom, dum jarcentoj, ĝi estis efektive forpuŝata de la angla. En la frua mezepoko, kelkaj kornvalanoj elmigris al Armoriko, la moderna Bretonio, kie ilia lingvo finfine iĝis la aktuala bretona idiomo. Dum sufiĉe longa tempo, la bretona kaj la kornvala, kune kun la alia (kaj pli forta) ekzistanta P-kelta lingvo, nome la kimra, estis interkompreneblaj.

Lastatempa revigligo

En la jaro 2010 Unesko deklaris, ke ĝia antaŭa klasifiko de la kornvala kiel „formortinta” lingvo ne plu estas ekzakta. Ekde la revigligo de la lingvo, pluraj kornvalaj lernolibroj kaj literaturaj verkoj estas publikigitaj, kaj kreskanta nombro da personoj studas ĝin. Lastatempaj disvolvaĵoj inkludas muzikon, filmojn kaj infanlibrojn. La kornvala estas instruata en lernejoj.

Malmulta simileco

Kvankam la kornvala apartenas al la kelta lingva familio, kiu inkludas ankaŭ la similajn irlandan kaj skotgaelan (nomatajn Q-keltaj aŭ gadelikaj), tiuj du subfamilioj ne estas interkompreneblaj. Nur ege malgranda manpleno da bazaj vortoj estas iom similaj en P-kelta kaj Q-kelta: temas ekzemple pri vortoj, kiuj signifas homon, hundon, domon, veteron, nigra ktp. Malgraŭ la fakto, ke la keltaj lingvoj estas de hindeŭropa origino, iliaj vorttrezoroj apenaŭ similas al tiuj de aliaj eŭropaj idiomoj (latinidaj, ĝermanidaj, slavaj ktp).

Kelkaj ekzemploj

Jen iuj vortoj kaj frazoj el la kornvala vorttrezoro: Vortoj: den (viro), ben (virino), flogh (infano), bro (lando), gwydhenn (arbo), dowr (akvo), bys (mondo). Frazoj: Fatla genes? (Kiel vi fartas?). Meur ras (Dankon). Ydh esof vy ow tysky Kernewek (Mi lernas la kornvalan). Ple eson ni ow mos? (Kien ni iras?). Fatel leverowgh why yn Esperanto? (Kiel vi diras ... en Esperanto?).

Mutacio

Ĝenerale la kornvala estas facila lingvo, sed ĝi (kiel cetere ĉiuj P-keltaj lingvoj) posedas unu grandan malfacilaĵon, la tiel nomatan „mutacion”. Samkiel aliaj hindeŭropaj lingvoj, la keltaj idiomoj indikas gramatikajn ŝanĝojn (laŭ kazo, genro kaj sintakso) per sufiksoj, kaj kelkfoje per internaj transformoj. Sed plie, en la keltaj lingvoj, oni ŝanĝas la unuan literon de vortoj (se ili komenciĝas per konsonantoj). Tiuj mutacioj estas aparte kompleksaj en la kimra, sed ili estas apenaŭ malpli malfacilaj en la kornvala. Ekzemple, en la kornvala: komenca B iĝas V, P aŭ F; K (C) ŝanĝiĝas al G aŭ H; Ch iĝas J; Gw iĝas W, Qu aŭ Wh; M iĝas V aŭ F; P iĝas B aŭ F; Qu iĝas Gw aŭ Wh; T iĝas D aŭ Th. Tiuj mutacioj nomiĝas respektive radikala, mola, spira, malmola kaj miksita. Oni lernas ilin ne per memoro, sed per orelo, kiel oni lernas muzikon.

Evidente la kornvala estas tre interesa lingvo, kiu meritas, kiel ĉiu lingvo, esti konservata. Ĉiuj apartenas al la riĉa heredaĵo de la homaro. Iu itala ŝipestro iam diris al la aŭtoro de ĉi tiu artikolo: Tutte le lingue sono belle (Ĉiuj lingvoj estas belaj).

gmck
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
Similtema artikolo de la sama aŭtoro aperis en MONATO 2016/02, p.14 (2016/011493.php).

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 08-09, p. 32.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-07-03