El diplomatia vidpunktoAFGANIOTaliboj fermis knabinajn lernejojn: kritika reago de diplomatojLa 23an de marto la taliba islama fundamentisma movado ordonis la fermon de knabinaj mezlernejoj en Afganio, ĉar devas esti ellaboritaj novaj reguloj, por ke la instruado de knabinoj okazu laŭ la islama juro kaj la afgana kulturo. Komuna alvoko de ministrinojLa kritika reago de la internacia komunumo alvenis senprokraste. Jam du tagojn poste ministrinoj pri eksterlandaj aferoj de 20 landoj alvokis la regantan reĝimon ŝanĝi la decidon. „Kiel virinoj kaj ministrinoj pri eksterlandaj aferoj, ni estas profunde seniluziigitaj kaj maltrankvilaj pro tio, ke al knabinoj en Afganio ne estas permesita aliro al mezlernejoj ĉi-printempe” – des pli, ke la talibaj reprezentantoj jam plurfoje promesis malfermi „ĉiujn lernejojn por ĉiuj infanoj.” En la alvoko la ministrinoj plie emfazis, ke aliro al instruado estas homa rajto, kiun havas ĉiu knabino kaj ĉiu virino. Ili avertis ankaŭ, ke „neniu lando povas permesi al si ne eluzi la potencialon kaj talenton de sia tuta nacio.” Tiamaniere la ministrinoj sendis klaran mesaĝon, ke la internacia komunumo devos atente observi la situacion de knabinoj en Afganio. SolidarecoAl la komuna alvoko aliĝis ministrinoj pri eksterlandaj aferoj de Albanio, Andoro, Aŭstralio, Belgio, Bosnio, Britio, Estonio, Germanio, Islando, Indonezio, Kanado, Kosovo, Libio, Liĥtenŝtejno, Malavio, Mongolio, Norvegio, Nov-Zelando, Svedio kaj Tongo. Ankaŭ la ministroj pri eksterlandaj aferoj de Britio, Francio, Italio, Japanio, Kanado, Norvegio, Usono kaj la Alta Reprezentanto de Eŭropa Unio (EU) publikigis komunan alvokon, deklarante, ke la decido de la taliboj fermi knabinajn lernejojn povus malfavore influi la aspirojn kaj perspektivojn de Afganio aliĝi al la internacia komunumo. Simile, ankaŭ 10 1 el la 15 membroŝtatoj de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj sendis unuecan mesaĝon al la taliboj, postulantan la malfermon de lernejoj por ĉiuj knabinoj en Afganio. Julius HAUSER
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. 1. Albanio, Brazilo, Francio, Gabono, Irlando, Meksiko, Britio, Usono, Norvegio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.
|