El diplomatia vidpunktoSomalio: malsukcesa ŝtatoSomalio, oficiale konata kiel Somalia Demokratia Respubliko, troviĝas en la oriento de la afrika kontinento. Ĝi membras en Unuiĝintaj Nacioj (UN) ekde 1960. Laŭ grando ĝi estas komparebla kun Ukrainio aŭ Francio. Sed por la plimultego de homoj tra la tuta mondo Somalio estas danĝera lando kun piratado, granda krimado, terorismo, landlimaj, klanaj kaj etnaj konfliktoj, humanitara krizo kaj malsato. Tie ekde 1991 okazas enlanda milito, kiun oni ĝis nun ne sukcesis „estingi” per diplomatiaj kanaloj. Kiel la lando povas troviĝi en tiom malbona situacio? La respondon indas serĉi en ĝia historia evoluo kaj en la nuntempa internacia situacio. Laŭ la Monda Banko en 2020 estis 15 893 219 loĝantoj en la lando, fragmentigita pro la klana organizo de la socio. Somalio estas tamen homogena el religia vidpunkto, ĉar ĉirkaŭ 98 % de la loĝantaro estas sunaanoj. De sendependeco ĝis malsukcesoSomalio akiris sian nunan formon en 1960, kiam Brita Somalio (norda parto de la lando) kaj Itala Somalio (suda parto) sendependiĝis kaj aliĝis al la komuna Somalia Respubliko la 1an de julio de tiu jaro. Naŭ jarojn poste okazis militista puĉo en la lando. Ŝtatestriĝis Mohamed Siad Barre, somalia militisto kaj politikisto, enkondukante socialisman reĝimon de diktaturo kun la subteno de la sudaj triboj en Somalio. Tio nur multobligis la reziston de la nordaj triboj al la prezidenta reĝimo. Malgraŭ tio Somalio estis politike relative stabila ĝis la periodo de teritoriaj disputoj kun Etiopio pri la ogadena altebenaĵo, kiun Somalio okupis en 1977. La preteksto por la ekspansiema politiko de Barre estis la fakto, ke ankaŭ somaloj vivis en tiu parto de la etiopa teritorio. La etiopa armeo, subtenata de Sovetio kaj Kubo, subpremis somalajn trupojn, kaj en 1988 estis subskribita paco inter Somalio kaj Etiopio. Enlanda militoEn la postaj jaroj la enlanda politika situacio de la lando iom post iom malboniĝis, ĉar la klanoj klopodis ĉiam pli kaj pli multe akiri superregon de la teritorio, en kiu ili vivis. La konflikto kulminis en 1991, kiam la opozicioj detronigis Barre. Ekde tiu jaro interklanaj potencbataloj kreskis ĝis longdaŭra enlanda milito, dum kiu neniu klano sukcesis formi centran kaj respektatan registaron. Dum tiu periodo la ŝtato ne estis kapabla certigi adekvatajn kondiĉojn por la baza evoluo de la somalia socio kaj garantii la sekurecon, la respekton de homaj rajtoj kaj liberecoj, medicinan prizorgadon, instruadon kaj mediprotektadon. Simple kaj koncize, la somalia ŝtato fiaskis. Politika ĥaosoNe mirinde do, ke en tia konfuza situacio iuj teritorioj atingis aŭtonomion kaj kreis memadministradon kaj apartajn ŝtatojn: Somalolando deklaris sendependecon en 1991, sekvis Puntlando (1998), Galmudugo (2006), Jubalando (2011). Neniu el tiuj ŝtatoj estas internacie agnoskita, kaj el ili nur Somalolando volas internacie apartiĝi de Somalio; la aliaj estas emaj subiĝi al la federacia registaro sub iuj kondiĉoj. Ankaŭ la terorisma grupo Al Ŝabab 2 eluzis la politikan ĥaoson kaj okupis parton de la teritorio. Tamen, ĝi minacas ne nur Somalion, sed ankaŭ ĝiajn najbarojn kaj la internacian komunumon ĝenerale. Sensukcesaj UN-misiojPor helpi la landon, UN sendis tri eksterlandajn misiojn (UNOSOM I, UNOSOM II kaj UNITAF) 3 al Somalio inter 1992 kaj 1995. Ili estis sensukcesaj, ĉar ili ne estis kapablaj ĉesigi la bataladon inter la klanoj. En 2007 UN rajtigis Afrikan Union organizi pacmision (AMISOM) 4 kontraŭ la terorisma grupo Al Ŝabab. Neniu sukceso estis atingita. Agadoj de EULaŭ Eŭropa Unio (EU) Somalio havas gravan rolon en la stabileco de la regiono. La misio EU navfor atalanta agas kontraŭ piratado en la akvoj de la Korno de Afriko. La civila EUcap nestor subtenas Somalion cele al konstruado de efika marborda gardistaro. EUTM Somalia estas trejna misio por konstrui efikan somalian armeon. 5 Ankaŭ Eŭropa Parlamento klopodas helpi Somalion. 6 Kaŭzoj de malstabiliĝoDiplomatiaj kaj politikaj analizistoj konkorde opinias, ke ekzistas pluraj fundamentaj kaj malstabiligaj faktoroj, kiuj provokis internan militon kaj interrompis la demokratan procezon en Somalio, ekzemple malfeliĉaj sekvoj de koloniismo, nestabila registaro, malsukcesaj eksterlandaj misioj de UN, interklanaj militoj, politika kaj armita islamismo, forta pozicio de la terorista grupo Al Ŝabab, longtempa nekapablo de somalaj gvidantoj trovi kompromison. Krom tio, la lando estas trafita de la kronvirusa pandemio kaj de klimata ŝanĝiĝo: disvastiĝas malsato pro granda kaj disvastiĝinta sekeco. Ĉu necerta estonteco?Tre resume, en Somalio klanoj batalas por la potenco. Nuntempa evoluo konfirmas, ke sen eksterlanda subteno de internaciaj organizaĵoj kaj de iuj ŝtatoj la somala registaro kapablas konservi sekurecon kaj stabilecon nek en sia lando nek en la regiono de la Korno de Afriko. Grava momento por Somalio kiel respubliko estos la venontaj prezidantaj kaj parlamentaj elektoj, ĉar la mandato de prezidanto Mohamed Abdullahi Mohamed, konata ankaŭ kiel „Farmajo”, ĉesis la 8an de februaro 2021 sen politika interkonsento pri novaj elektoj. Aliaj taskoj de la somalia registaro inkludas konstrui fortajn rilatojn kun lokaj regionaj registaroj, konservante bonajn rilatojn inter sekurecaj taĉmentoj ene de la lando, kaj favoran percepton de la somalia prezidanto per ŝlosilaj internaciaj partneroj sur duflanka kaj multflanka niveloj. 1. La esprimo malsukcesa ŝtato (angla failed state) komencis esti uzata en diplomatio kaj politologio en la periodo post finiĝo de la malvarma milito lige kun politikaj krizoj kaj armitaj konfliktoj en diversaj ŝtatoj. La malsukcesa ŝtateco en Somalio kulminis per la totala disfalo, kaj ekde tiu tempo tiu fenomeno estas ĝenerale konata en teorio kiel somaliĝo.2. Al Ŝabab (Muĝahedina Junulara Movado) estas terorisma milico de salafisma ĝihadismo.3. UNOSOM (United Nations Operation in Somalia, Operaco de Unuiĝintaj Nacioj en Somalio), UNITAF (Unified Task Force, Unueca labortrupo).4. AMISOM (African Union Mission in Somalia, Misio de la Afrika Unio en Somalio).5. EU Navfor Atalanta (European Union Naval Force, Operation Atalanta, Mararmeo de Eŭropa Unio, operaco Atalanta), EUCAP Nestor (EU Capacity building Mission in Somalia, Misio de Eŭropa Unio por kapablo-konstruado), EUTM Somalia (European Union Training Mission Somalia, Trejnada Misio de Eŭropa Unio por Somalio).6. Vidu ekz. la rezolucion de Eŭropa Parlamento de la 25a de novembro 2021 pri la situacio en Somalio (2021/2981 (RSP)).Julius HAUSER
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.
|