Moderna vivoĈINIOĈu vi manĝisAntaŭ pli ol 15 jaroj mi komencis interparoladi kun ne-ĉinaj esperantistoj per Skajpo. Unu el ili demandis al mi, kiel ĉinoj salutas al amiko, kaj mi tuj respondis: „Ĉu vi manĝis”. Mia respondo konfuzis lin! Kial „Ĉu vi manĝis” sen demanda signo iĝis saluta frazo? Ne nur alilandanoj, sed ankaŭ nuntempaj junaj ĉinoj ne povas kompreni tion. Jes, en la kapo de ordinaraj homoj ĝi estas stranga, eĉ neimagebla salutmaniero. HistorioAntaŭ pli ol 70 jaroj la plej granda parto de la ĉinoj ne havis sufiĉe da manĝaĵoj por ĝissate manĝi, kaj multaj ĉiam restis eĉ en preskaŭ akra situacio pro malsato. Tamen, ĉinoj estas ĝisoste kaj gastigemaj kaj helpemaj. Kvankam oni povis ne satigi sin, tamen oni emis ankoraŭ zorgi pri siaj konatoj. Pro tio ĉinoj komencis uzi la ŝajne demandan, tamen salutan frazon „Ĉu vi manĝis”. Jes, manĝo por homo, kiel benzino por aŭto, estas nemalhavebla por vivteni sin. Poste ĝi populariĝis tra tuta Ĉinio. Satiĝo kun malsanoj?Nuntempe, pro la rapida disvolviĝo de la ekonomio kaj la pliboniĝo de vivkondiĉoj, preskaŭ ĉiuj ĉinoj povas ne nur ĝissate manĝi ĉiutage, sed ankaŭ povas satigi ĉiujn siajn dezirojn. Rezulte de tio en Ĉinio pli kaj pli multaj homoj – precipe mezaĝaj kaj grandaĝaj – suferas pro alta sangopremo kaj diabeto. Tamen, diroj pri tiuj du malsanoj estis antaŭe eĉ ne aŭdeblaj. Oni diras, ke kelkaj malsanoj devenas de multa manĝado. Xu JINMING
korespondanto de MONATO en Ĉinio
Xu Jinming estas emerita policisto, diplomito en armea universitato. Li laboris kiel tradukisto ĉe El Popola Ĉinio.
|