MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ĈINIO

Emeritiĝo kaj lernado

En nia mondo scioj estas riĉaj kaj multegaj, do lernindaj por ni ĉiuj. Bedaŭrinde unu homo ne povas posedi ĉiujn sciojn.

Ne nur dum infaneco kaj juneco, sed ankaŭ post emeritiĝo oni ankoraŭ devas lerni. Lernado okupas grandan parton de nia vivo, ĉar kun la rapida disvolviĝo de scienco kaj tekniko aperas multaj sciindaĵoj.

Laŭ la ĉina leĝo, virinoj emeritiĝas en aĝo de 50 kaj viroj en aĝo de 60 jaroj, kaj kun la pliboniĝantaj vivkondiĉoj homoj havas pli longan vivon. Laŭ statistiko, nuntempe la meza vivodaŭro de ĉinoj estas ĉirkaŭ 84 jaroj, kaj kutime post emeritiĝo oni havas multe da libera tempo kaj povas fari kion oni volas fari.

Universitato por maljunuloj

Antaŭ pli ol kvardek jaroj, la ĉina registaro donis grandan atenton al la emeritoj, kiuj, kvankam korpe maljunaj, tamen ankoraŭ havas la kapablon kontribuadi precipe ĉe sia familio. Finance subtenate de la centra registaro, preskaŭ en ĉiuj ĉinaj urboj estas konstruitaj lernejoj por emeritoj, nomataj „Pormaljunula Universitato”.

Por garantii la sekurecon de la lernantoj, la universitatoj estis konstruataj kiel infanĝardenoj. La ŝtuparoj, ekzemple, estas malaltaj kompare kun tiuj de aliaj ordinaraj domoj. Fakte la emerito-lernanto povas senti sin infano en infanĝardeno.

Kursoj post emeritiĝo

Kiel emeritoj pasigas la jarojn post sia emeritiĝo? Oni proponas multajn kursojn en la pormaljunulaj universitatoj, ekzemple pri kuirarto, kantado, dancado, modernaj telefonoj ktp.

La kursoj kostas ĉ. dek eŭrojn en ĉiu semestro, kaj ili estas taŭgaj por emeritoj, kiuj povas libere elekti la ŝatatan kurson.

xuji
Xu JINMING
korespondanto de MONATO en Ĉinio


Xu Jinming estas emerita policisto, diplomito en armea universitato. Li laboris kiel tradukisto ĉe El Popola Ĉinio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 06, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-05-07