MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ĈINIO

Ŝtelado por vivtenado

Por vivteni sin oni devas trovi laboron, kaj en nia mondo multaj profesioj ekzistas por progresigi la socion kaj kontentigi la bezonojn de ĉiuj loĝantoj.

Multaj el tiuj, kiuj ne volas labori por gajni monon, elektas monujo-ŝteladon kiel sian „profesian” laboron, kvankam ĝi estas danĝera, kaj laŭ la leĝo, krimo.

Preskaŭ ĉiuj iam suferis pro ŝtelado. Oni devas bone zorgi pri siaj monujo, biciklo kaj aliaj objektoj, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, ĉu valoraj ĉu malmultekostaj. Ŝtelado estas granda problemo ĉe la tuta socio, kaj policanoj eluzas multan energion por kapti ŝtelistojn. Tamen la rezulto ne estas kontentiga.

Helpo fare de la teĥnologio

En preskaŭ ĉiuj ŝoseoj, stratoj, vojoj kaj eĉ aleoj de Ĉinio oni instalas multajn kameraojn, kiuj principe ĉiam bone funkcias kaj povas ĝustatempe liveri informojn al la polico. Se okazas ŝtelo, la kulpulo estas tuj arestita de policanoj. Pro tio ne ĉiuj kuraĝas ŝteli nuntempe.

Kaduka „profesio”?

Preskaŭ ĉiuj ĉinoj havas modernan poŝtelefonon, per kiu eblas facile aĉetadi, do malmultaj, ĉefe maljunuloj, ankoraŭ uzas paperan monon. La monujo fariĝas senutila balasto por ordinaraj homoj en Ĉinio, kaj monujo-ŝtelistoj ne havas multajn okazojn sukcesi.

Pro tio en la lastaj jaroj preskaŭ ne videblas monujo-ŝtelistoj, ĉar ili rezignas sian malbonan „profesion” kaj serĉas alian laboron en la socio.

xuji
Xu JINMING
korespondanto de MONATO en Ĉinio


Xu Jinming estas emerita policisto, diplomito en armea universitato. Li laboris kiel tradukisto ĉe El Popola Ĉinio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-05-14