PolitikoEGIPTIOPersekutado kontraŭ aktivulo(j)Jam antaŭe Italio estis ŝokita pro la morto en Egiptio de Giulio Regeni 1, itala doktoriĝonto ĉe la universitato de Kembriĝo, kiu estis forrabita la 25an de januaro 2016 en Egiptio kaj mortis, torturite, en egipta karcero. Malgraŭ multaj iniciatoj policaj kaj diplomataj, ankoraŭ ne estas konkludita proceso pri lia morto. La rilatoj inter Italio kaj la Egiptio de Al-Sisi estis kaj plu estas streĉitaj pro tio. Dua okazo de plia streĉiteco prezentiĝis kun la aresto kaj 22-monata restado en karcero de alia esploristo, ĉi-foje mem egipta. La protagonisto estas Patrick Zaki 2, studento ĉe la universitato de Bolonjo. Homaj rajtoj, riska aferoLa kalvario, se tiel diri (Patrick naskiĝis en kristana kopta familio), komenciĝis la 7an de februaro 2020. Zaki flugis de Bolonjo al Kairo por ĝui libertempon kun sia familio; haltigite tuj ĉe la flughaveno kaj pridemandite, la postan tagon li estis arestita kaj enkarcerigita. La arestordono entenis akuzojn pri minaco al la nacia sekureco, instigo al nerajtigita manifestacio, ŝtatrenverso, disvastigo de falsaj sciigoj kaj propagando favore al terorismo. Li mem poste diris, ke li konscias, ke li luktas por la homaj rajtoj kaj ke tio estas risko. Kiel motivon de la aresto la prokuroro menciis artikolon verkitan de Zaki en 2019, en kiu li raportis pri la diskriminacioj kontraŭ egiptaj kristanoj. Tio estas punebla kiel „disvastigo de falsaj sciigoj, kiuj povas damaĝi Egiption”; kondamno por tiu delikto povus konduki al kvinjara karcerpuno. Internaciaj premojTuj kreiĝis ĉirkaŭ li rondo de aktivuloj „Patrick libera”, agitanta per manifestacioj por lia liberiĝo, por justa kaj rapida proceso kaj verdikto pri senkulpeco. Konstanta estis la internacia premo kiu grave helpis al lia spirita kapablo elteni tian situacion, kiu cetere estis tuj sekvata kaj de la itala ministrejo por eksterlandaj aferoj kaj de Amnestio Internacia; krome, la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, italo Davide Sassoli, apogis la kampanjon, la 11an de januaro 2021 urbo Bolonjo lin nomis „honora civitano”, la itala registaro proponis al la senato, kiu aprobis, la atribuon de la itala civitaneco; ankaŭ la urbestro de Bolonjo apogis la iniciaton. Komputada agresoLa 7an de decembro 2021 Patrick estis elkarcerigita en atendo de proceso, sed kun la malpermeso forlasi la landon; li rekomencis studi kaj labori, cele al konkludo de supera diplomo ĉe la universitato. Intertempe la studento denuncas agreson al siaj retpoŝtaj kontoj. Senfina procesoLa proceso okazas en la Justicpalaco de Mansura, urbo en la delto de Nilo, kie Patrick naskiĝis. La antaŭlasta kunsido de la proceso, en kiu li ĉiam devis prezentiĝi en kaĝo kiel akuzito, kvankam li ne plu estis karcerulo, okazis la 1an de februaro 2022. Estis espero, ke tiu fiksita por la 5a de aprilo estos la definitiva; sed ne estis tiel: la kunsido finiĝis rapide kun plusendo al nova kunsido en junio. Kiel asertas Riccardo Noury, la proparolanto de la itala sekcio de Amnestio Internacia, „la studento estas blokita en la maŝoj de justica sistemo, kiu antaŭe lin tenis dum 22 monatoj en atendo de proceso kaj nun tenas lin en proceso, pri kiu oni ne scias, kiam ĝi finiĝos”. Liaj advokatoj petis, ke antaŭ ol konkludiĝos la proceso Patrick estu rajtigita vojaĝi ankaŭ eksterlanden, ĉar li deziras trapasi ĉeeste siajn universitatajn ekzamenojn en Bolonjo. Carlo MINNAJA
korespondanto de MONATO en Italio
1. Pri la morto de Giulio Regeni aperis artikolo en MONATO 2017/08-09, p. 10 (2017/012023.php).2. Patrick Zaki ne estas „sola”: similaj estas la historioj de Ahmed Samir Santawy, aktivulo pri la virinaj rajtoj, de Ramy Shaat, kritikinta la normaligon de la rilatoj inter Egiptio kaj Israelo, de la opoziciulo Walid Shawky kaj de multaj aliaj (red.).
|