Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseo

ELEKTOJ

Ĉu Belgio pluekzistos?

Legantoj el ne-limaj landoj de Belgio supozeble surpriziĝos pri tiu titolo. Tamen la temo jam aperis en diversaj artikoloj en belgaj komunikiloj kaj supozeble aperos eĉ pli ofte en la venontaj monatoj. Nu, trankviliĝu: nek la teritorio nek la loĝantaro malaperos. Kaj individuoj inter si ĝenerale tre amike rilatas. Sed temas pri la politika konsisto de la lando.

Kiel en multaj landoj en Eŭropo, la landlimoj ofte dependas de hazardaj geopolitikaj disvolviĝoj. Por komprenigi la temon, ni menciu kelkajn faktojn pri la estiĝo de Belgio kaj ĝia disvolviĝo. Post la venko super Napoleono, kiam la nuntempa teritorio de Belgio ankoraŭ estis francaj departementoj, la venkintaj ŝtatoj decidis krei bufroŝtaton norde de Francio: „la Reĝlando de la Malaltaj Landoj”, kiu konsistis el la nunaj Belgio kaj Nederlando, sub la gvidado de reĝo Vilhelmo la 1a. Tiu reĝo multon faris por ekonomio kaj instruado, sed iom post iom estiĝis rezisto, precipe ĉe la franclingva burĝaro. En 1830 eksplodis revolucio en Bruselo. Estiĝis vera milito inter la armeo de reĝo Vilhelmo kaj la ribelantoj. Post kiam pluraj ŝtatoj konsentis pri rekono de nova reĝlando Belgio, Vilhelmo povis nur akcepti la sendependiĝon en 1830 de la suda parto de sia reĝlando.

Trilingva ŝtato

La nova trilingva ŝtato Belgio konsistis el nederlandlingva Flandrio en la norda parto (kie oni parolis precipe flandrajn dialektojn) kaj franclingva Valonio en la suda parto (kie oni parolis ankaŭ valonajn dialektojn, sed la franca estis pli ĝenerale konata) kaj germanlingva parto en la oriento (kie la germanlingvanoj kutime ankaŭ posedis aŭ almenaŭ komprenis la francan). La dulingva ĉefurbo Bruselo fakte situas en Flandrio. Sed la elito, t.e. la nobelaro kaj la burĝaro parolis la francan. La franca restis la ĉefa lingvo de instruado en Flandrio: la universitato de Gento estis la unua, en kiu eblis sekvi kursojn en la nederlanda, kaj nur ekde 1930!

Sindikatoj

La industriiĝo de Belgio, precipe sub impulso kaj iniciatemo de la brito John Cockerill, komenciĝis en Valonio, ĉar tie oni ekspluatis karbominejojn kaj starigis fer- kaj ŝtal-industrion. Sekve de tiu industriiĝo Valonio konatiĝis ankaŭ pro sociaj tensioj, strikoj kaj la estiĝo de sindikatoj. Notu, ke Friedrich Engels kaj Karl Marx agadis ekde Bruselo.

Krom Antverpeno kun sia haveno, kie Cockerill starigis ŝipkonstruejon, Flandrio apenaŭ havis industrion. La influo de la katolika eklezio estis tre forta. La franclingva elito ĝenerale regis la politikon de la lando.

Unua konstitucia adapto

Kiam valonaj karbominejoj elĉerpiĝis, la ŝtalindustrio stagnis kaj la ekzistanta valona industrio malnoviĝis, industriiĝo komenciĝis en rapida ritmo en Flandrio. La instruado en la nederlanda tie ĝeneraliĝis.

Flandrio spertis influojn de ĝermanlingvaj najbaroj, dum francparolantoj multe atentis tendencojn en Francio.

En la parlamento pli kaj pli ofte montriĝis diferenco de opinioj inter flandroj kaj valonoj. Flandraj politikistoj protestis pro tro granda influo de la tradicia franclingva elito kaj strebis al kultura aŭtonomio. En 1970 okazis unua konstitucia adapto per fondo de tri kulturkomunumoj: la nederlandlingva, la franclingva kaj la germanlingva. Politike pli grava estis la fakto, ke sekve la politikaj partioj dividiĝis. Tio signifas subitan duobligon de la nombro de partioj kaj komplikadon je formiĝo de iu federacia estraro. Nuntempe ekzistas nur unu unueca belga partio: la ekstrem-maldekstra „Partio de la Laboro”. La starpunktoj de la partioj inter nordo kaj sudo pli kaj pli diverĝas.

Kvin pliaj adaptoj de la konstitucio

Intertempe jam okazis ses konstituciaj adaptoj, kaj en 1993 Belgio fariĝis federacia ŝtato. Kaj tamen politikistoj sentas bezonon je sepa adapto en 2024. Absolute ne ekzistas unueco en la streboj de la partioj. La temo certe vekos emociajn reagojn, kiam la balotoj pliproksimiĝos. Pluraj eminentuloj kaj politikistoj timas pri senelira situacio.

Laŭ opinisondado en marto 2022, la plej forta partio en Flandrio estas la dekstra Nieuw-Vlaamse Alliantie (Nov-Flandra Alianco), N-VA (23 %), kiu strebas al konfederaciiĝo. Simplige oni povus pensi pri tri sendependaj lingvaj komunumoj, kiuj kune decidos pri iuj rajtoj, kiujn ili cedas al la federacia registaro pro oportuneco aŭ neceso, iom kompareblaj kun la nuntempaj rilatoj inter la sendependaj ŝtatoj en Eŭropa Unio. La dua, ekstremdekstra, partio en Flandrio, Vlaams Belang (Flandra Intereso) VB (22,4 %) deziras tute sendependan Flandrion kaj dulingvan Bruselon. Sed la prezidanto de N-VA ripete klarigas, ke – laŭ li – ekzistas muro inter tiuj dekstraj partioj, kiuj ambaŭ strebas al maksimuma aŭtonomio de Flandrio. Se oni aldonas la nombron de la liberala Open VLD (9,8 %), oni vidas, ke Flandrio voĉdonas dekstre. Sed Open VLD kaj ankaŭ la franclingva Mouvement réformateur (Reformema Movado) kontraŭe volas plifortigon de la federaciaj rajtoj.

Franclingvanoj multe pli voĉdonas por maldekstraj partioj. La socialisma Parti socialiste, kune kun la flandra Vooruit, plej proksimas al la propono de N-VA. Ili proponas kvar komunumajn partojn: la kvara estu Bruselo, tamen tie la instruado restu sub respondeco de Flandrio kaj Valonio.

Zorgoplena

Por projektoj de Eŭropa Unio, Belgio devas formuli unuecajn starpunktojn, raportojn, petojn, dum la diversaj komunumoj ofte ne akordiĝas. Pluraj partioj deziras rehavigi respondecojn al la federacia registaro, aŭ almenaŭ, ke tiu havu la eblon por tranĉi nodon en okazo de daŭra malakordo. Sed tio kontraŭas la ideojn de la dekstraj N-VA kaj VB.

Tiu ĉi skizo de la situacio estas intence tre simpligita por almenaŭ iel komprenigi la defion. La vera situacio estas multe pli kompleksa.

Politikologoj faras al si zorgojn, ĉu, post la balotoj en 2024, politikistoj ankoraŭ trovos eblon por organizi koheran belgan ŝtaton. Oni povas prognozi ege longdaŭran vojon al komuna kompromisa solvo.

Ivo DURWAEL
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 08-09, p. 30.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-07-03