ArtoMUZIKOArtisto kun reakirita aŭreoloEn la malgranda urbo Tongyeong ĉe la suda marbordo de Koreio, urbo tiel pitoreska, ke ĝi estas kromnomata „Napolo en Oriento”, pompas konstruaĵo nekonforma al la urba amplekso. Tie ĉiun printempon okazas internacia festivalo de klasika muziko, kaj ankaŭ ĉi-jare spite la pandemian krizon ĝi sukcesis arigi konatajn enlandajn kaj eksterlandajn artistojn kaj muzikamantojn sub la temo Vido en diverseco. La festivalo estas evento tributa al la komponisto Isang Yun (1917-1995) kaj lia muziko. Studo en Japanio kaj EŭropoIsang Yun naskiĝis en submontara vilaĝo ne malproksime de Tongyeong. De sia infanaĝo li interesiĝis pri kaj korea tradicia kaj okcidenta klasika muziko. En 1935 li iris al Japanio kaj lernis violonĉelon, komponadon kaj muzikan teorion ĉe la Osaka Kolegio de Muziko kaj poste en Tokio sub gvido de Ikenouchi Tomojiro, kies muziko ricevis influon de la franca impresionismo. En 1956 Isang Yun decidis studi la modernan klasikan muzikon en ĝia lulilo, Eŭropo. Li unue iris al Francio kaj studis ĉe la Pariza Konservatorio, sed ne kontenta pri la rezulto daŭrigis sian studadon ĉe Muzikhochschule Berlin en Germanio. Li lernis la teorion kaj komponadon per teknikoj de la 12-tona muziko sub la gvido de Boris Blacher inter aliaj. Setlado en BerlinoĈe diplomitiĝo en 1959 Isang Yun komencis sian profesian karieron kiel komponisto, premierante Kvin pecoj por piano en Bilthoven, Nederlando, kaj Muziko por sep instrumentoj en Darmstadt, Germanio; tiu lasta estis alte aprezata en la prestiĝa Festivalo por Nova Muziko. En 1964 li setlis kun sia familio en Okcidenta Berlino. La sukceso de la oratorio Om mani padme hum (1964) kaj grandskala orkestraĵo Réak (1966) alportis internacian renomon al la komponisto. Lia muziko kombinis koreajn tradiciajn stilojn kun okcidentaj avangardaj teknikoj. Liaj muzikaĵoj nombras pli ol 150 pecojn inkluzive 4 operojn, 5 simfoniojn kaj plurajn orkestraĵojn, kaj 11 konĉertojn. Li estis elektita de kritikistoj kiel unu el la kvin plej gravaj siatempaj komponistoj en Eŭropo. EnkarcerigoEn 1967 okazis la tiel nomata „Orient-berlina spionada incidento”, en kiun enplektiĝis ankaŭ la komponisto Isang Yun. Li estis denuncita interrilati kun la nord-korea ambasado en Orienta Berlino, sekrete viziti Nordan Koreion kaj laŭdire trejniĝi kiel spiono. Li estis perforte alportita al Seulo kaj kondamnita al ĝismorta puno, kiu poste reduktiĝis al dekjara enkarcerigo. Ankoraŭ en prizono li kompletigis la operon La vidvino de papilio, kiu estis enscenigita en Germanio. Tio instigis peticion por lia liberigo, kiun subskribis proksimume 200 eminentaj muzikistoj, kiel Herbert von Karajan, Otto Klemperer, György Ligeti, Karlheinz Stockhausen kaj Igor Stravinski. Li estis liberigita en 1969 kaj ekzilita al Germanio. Reveninte al Berlino, Isang Yun akiris okcident-germanan civitanecon en 1971 kaj fariĝis profesoro ĉe Hochschule der Künste Berlin en 1977. Sub lia gvido studis nombro da estontaj konataj komponistoj, inter kiuj enlistiĝas Jolyon Brettingham Smith, Raymond Deane, Kang Sukhi, Hosokawa Toshio kaj aliaj. Porpaca koncertoEn 1988 Isang Yun intencis organizi orkestron kun muzikistoj el Suda kaj Norda Koreioj kaj okazigi koncerton en Panmunjeom, situanta lime inter la du landoj, kiel simbolo de paco, sed malsukcesis. Alternative en 1990 sub lia organizado la Muzikfestivalo por la Tutkorea Unuiĝo okazis sinsekve en Seulo kaj Pjongjango kun partopreno de muzikistoj el ambaŭ Koreioj. Isang Yun forpasis pro pneŭmonito en Berlino en 1995. En 2006 speciala komisiono sub mandato de la korea registaro deklaris, ke la spionada incidento estis parte fabrikita fare de la sekureca agentejo. En 2018 lia tombo estis translokita el Berlino al Tongyeong. Honorata en la patrolandoDiversaj eventoj dediĉitaj al la komponisto Isang Yun regule okazas en Koreio. Kiel menciite la internacia muzikfestivalo Tongyeong okazas ĉiujare ekde 2002 kaj jam akiris internaciajn renomon kaj prestiĝon. La internacia konkurso Isang Yun altiras kompetentajn junajn muzikistojn el la tuta mondo kaj premias en la kategorioj piano, violono kaj violonĉelo, alterne ĉiun trian jaron. La Fondaĵo Isang Yun por Paco ĉiujare aljuĝas premion al muzikisto, kiu grave kontribuas al la paco kaj egaleco de la homaro. CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
Cho Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio kaj vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio. Li estas aŭtoro de la korelingva libro Klasika muziko sur scenejo.
|