MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

REDAKCIE

Artisma redaktoro

Antaŭ nelonge MONATO informis pri la subita forpaso de sia redaktoro de la rubriko „Arto”, Claude Nourmont. Nun ni povas konatigi vin kun la nova redaktoro Aleksej Salomatov, kiu transprenas la stafeton ekde nun.

Aleksej Salomatov naskiĝis en la urbo Satka de la ĉeljabinska regiono de Rusio, studis en Leningrado kaj nun loĝas en Moskvo. Li laboris dum longa tempo en la kampo de internacia turismo kiel fondinto kaj direktoro de la firmao Samiko, kies specialaĵo estis Finnlando kaj skandinaviaj landoj.

Samtempe li ekinteresiĝis pri foto-arto. Okazis kelkaj liaj personaj ekspozicioj en Moskvo kaj Murmansko. Liaj fotoj estas multfoje montritaj en artgalerio en Londono kaj foje en artgalerio en Kioto (Japanio). Fotoj regule estas publikigataj en presitaj kaj retaj gazetoj, inkluzive esperantajn, ekzemple en Juna Amiko, La Ondo de Esperanto kaj MONATO.

Lastatempe Aleksej aktive agas kiel reĝisoro de dokumentaj filmoj. Du liaj plenlongaj filmoj en Esperanto Somero de Sigrid kaj Verda Saliko estis elektitaj partopreni la filmfoiron en la kinofestivalo Visions du Réel en la svisa urbo Nyon. La dua filmo partoprenas ankaŭ en la kinofestivalo Beldocs (Beogrado, Serbio). La plenlonga filmo en la rusa Faina kaj katoj partoprenis en la festivalo Near Nazareth (Israelo), kaj mallonga filmo en la angla Exit to Iceland estis elektita partopreni la filmfoiron en la Festival du court métrage de Clermont-Ferrand (Francio).


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 06, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de red. el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-05-07