MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

2022

Morti pro malsato kaj soifo

La celoj por daŭripova evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) – konata ankaŭ kiel Agendo 2030 – ĉi-jare havas akran turniĝon en rilato kun la unuaj ses fundamentaj punktoj de la programo.

La batalo kontraŭ malsato jam suferis gravan malvenkon. Se preni en konsideron la nunan tutmondan malsaton, la mondo kiel tutaĵo – precipe 47 landoj – ne sukcesos atingi malaltan nivelon de malsato antaŭ 2030.

Zorgigaj kvantoj kaj kaŭzoj

Ĉiujare 3 100 000 infanoj mortas antaŭ sia 5-jariĝo pro malbona nutrado. Tio signifas, ke malsato estas la kaŭzo de 45 procentoj de la mortoj de infanoj en tiu aĝo.

Krome, ĉi tiu bedaŭrinda mortado de infanoj rimarkinde pliakriĝos en 2022 pro la kombino de altiĝantaj varprezoj, la milito en Ukrainio – kiu forprenos grandan kvanton (10 %) de la tutmonda tritik-produktado – kovimo kaj klimataj kaŭzoj. La internacia organizaĵo Oxfam 1 konsideras, ke 827 milionoj da homoj suferos malsaton en 2022 pro tia kombino.

La nova eksplodo de malsato en la mondo devenas ne nur de la ne-sufiĉa tritik-produktado, sed ankaŭ de la ne-sufiĉa produktado de kemiaj sterkaĵoj, kio kaŭzos malkreskon de la produktado de cerealo en multaj landoj kaj gravan plialtiĝon de la kostoj. La situacio, jam drama en malriĉaj regionoj de Afriko – same kiel en Jemeno kaj Afganio – grave plimalboniĝas.

La malabundeco de produktaĵoj kaj la duobliĝantaj prezoj pretigas bombon, kiun ankaŭ Egiptio klopodas malprajmi petante ekonomian helpon de Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj aĉetante tritikon el Barato laŭ prezokonkurado kun Ĉinio, Turkio kaj Irano.

Malriĉeco kaj elmigrado

Laŭ Oxfam pli ol 263 milionoj da homoj iĝis ekstreme malriĉaj, dum pli ol 860 milionoj, pli bonŝancaj, havos la malagrablan eblon plu supervivi per malpli ol 1,74 eŭroj tage. Multaj el la malriĉiĝantaj homoj estos devigataj elmigri. Humanitaraj organizaĵoj antaŭvidas grandan pliiĝon de la migrado de Afriko al Eŭropo tra Mediteraneo.

En Somalio, eĉ antaŭ la milito en Ukrainio, la situacio estis katastrofa pro senpluveco. La prezo de 200 litroj da akvo altiĝis de 1 ĝis 5 eŭroj, kaj ĝi iĝis nealirebla riĉaĵo por multaj familioj. Pro la milito la prezo de rizo preskaŭ duobliĝis: antaŭ la invado 25 kilogramoj kostis ĉ. 18,30 eŭrojn, sed nun oni bezonas pli ol 30. Kelkaj familioj devigas siajn junajn filinojn – preskaŭ en knabina aĝo – edziniĝi kontraŭ manĝaĵo kaj akvo.

Sociaj kaj politikaj sekvoj

La terura fantomo de malsato kaj precipe la plialtiĝo de la prezo de pano estas faktoroj de socia malstabileco kapabla estigi politikajn problemojn kaj reĝimŝanĝojn, kiel pruvas la historio.

Okazoj de seksa perforto kreskas je ĝis 24 %, precipe tiuj de hejma perforto kaj eĉ pli de ne-volaj geedziĝoj. Estas ankaŭ granda kresko de la nombro da knabinoj, kiuj forlasas la lernejon.

Estas pruvite, ke al la pliiĝo de malsato respondas proporcia malkresko de la ebloj pri instruado, kuracado kaj egaleco inter la seksoj, interalie.

Estonteco malriĉa?

Kutime oni fidas je la subteno de la bonstataj landoj, sed la kapablo kaj inklino helpi montriĝas pli kaj pli malfortaj por la venontaj monatoj, ĉar la inflacio kaŭzata de la prezaltiĝo de krudaĵoj kaj nutraĵoj – pro la milito – grave malbonigos ankaŭ la ekonomion de riĉaj landoj.

Fakte, en kelkaj ŝtatoj de Eŭropa Unio oni atendas, ke la inflacio superos eĉ 10 %. Ankaŭ en la riĉaj landoj de Okcidento multaj familioj domaĝe kaj pene transiros la dolorigan limon de malriĉeco.

1. Oxfam estas tutmonda movado por batali kontraŭ malegaleco kaj ĉesigi malriĉecon kaj maljustecon. https://www.oxfam.org
Francesco FRANCESCHINI
korespondanto de MONATO en Italio


Francesco Franceschini estas publicisto pri teknikaj kaj sportaj fakoj, aŭtoro de popularigaj instruaj verkoj pri programado kaj kunlaboranto de velboataj konkursoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 07, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Francesco Franceschini el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-04