MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

Ĉinio kaj Salomonoj: polemika interkonsento

La 19an de aprilo 2022 Ĉinio kaj Salomonoj oficiale subskribis interregistaran kadran interkonsenton pri sekureca kunlaboro. Kial tiu ĉi sekurecinterkonsento inter „geopolitika giganto kaj geopolitika nano” tuj vekis la intereson de la amaskomunikiloj kaj diplomatoj de la mondo? Juĝu mem!

Interkonsento

Laŭ la interkonsento Ĉinio povos, kun la konsento de Salomonoj, sendi siajn ŝipojn en ilian teritorion, replenigi provianton kaj brulaĵon, kaj interalterigi ĉinajn aviadilojn laŭbezone. Laŭ konkreta peto de la registaro de Salomonoj, ĉina polico povos ankaŭ esti deplojita en la insuloj por konservado de la publika ordo, protektante ne nur ĉinajn dungitojn sed ankaŭ la realigon de gravaj ĉinaj projektoj.

Internacia kritiko

La plimulto de la diplomatiaj kaj politikaj analizistoj opinias, ke la nova interkonsento povus profunde interrompi ekzistantan longtempan sekurecan kunlaboron en la regiono kaj subfosi ĝian stabilecon. Se diri simple kaj ĝenerale, ĝi ebligos al Ĉinio vastigi sian militan influon en la suda Pacifiko, kio povus konduki ankaŭ al nedezirinda armita konfrontiĝo inter Ĉinio kaj Usono en la estonteco. Krome, la interkonsento povas ankaŭ esti temo de politika lukto sur la enlanda politika scenejo de Salomonoj.

Tamen, Ĉinio kaj Salomonoj rifuzas kritikon pri la nova interkonsento pri sekureco. La ĉina ministrejo pri eksterlandaj aferoj certigas, ke la interkonsento inter Ĉinio kaj Salomonoj konformas al internaciaj juro kaj kutimoj kaj celas al neniu ajn tria parto. Ĝi estas subskribita surbaze de la principo de egaleco kun celo protekti publikan ordon, civitanajn vivojn kaj havaĵojn kaj helpi pri naturaj katastrofoj. Samtempe agas Salomonoj, emfazante, ke la intenco de la interkonsento ne estas peti al Ĉinio estonte, ekzemple, konstrui ĉinan mararmean bazon sur la insuloj.

Strategia graveco

Sed sur la geopolitika mapo de la mondo Salomonoj havas strategian gravecon, kio nur emfazas la pli vastajn geopolitikajn konsekvencojn de la subskribita interkonsento. Tion substrekas ekzemple ankaŭ la 80a datreveno de la Batalo de Guadalcanal 1 (aŭgusto 1942) en la dua mondmilito, kiu detruis usonajn kaj japanajn militfortojn kaj la vivon de multaj loĝantoj de Salomonoj.

Nova vidpunkto

La subskribo de la interkonsento montras ankaŭ, ke Usono kaj ĝiaj aliancanoj devos rekonsideri sian nunan eksterlandan politikon pri la pacifikaj insuloj (landoj) por malhelpi tiajn aŭ similajn interkonsentojn en aliaj partoj de la regiono. La unuaj novaj paŝoj en tiu ĉi direkto estas ekzemple la usona anonco en februaro pri tio, ke ĝi planas remalfermi sian ambasadejon en Salomonoj, kiu estas fermita ekde 1993. La aprila vizito de la usona diplomato kaj kunordiganto de hindoceanaj kaj pacifikaj aferoj, Kurt Michael Campbell, estas ankaŭ pruvo de la nova usona intereso pri ĉi tiu regiono.

Laŭ kelkaj diplomatoj Salomonoj estas modela ekzemplo de perditaj diplomatiaj ŝancoj. La tempo montros, ĉu diplomatio per siaj rimedoj povas konservi stabilecon kaj pacon en la pacifika regiono, aŭ estos nur silenta partoprenanto en ebla nova kaj nenecesa konflikto.

1. Guadalcanal estas la ĉefa insulo en la provinco Guadalcanal de Salomonoj. Sur tiu insulo situas la ĉefurbo de Salomonoj, Honiaro.
haus
Julius HAUSER


Julius Hauser estas emerita ambasadoro. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande, i.a. en Japanio kiel eksterordinara kaj plenrajtigita ambasadoro de la Slovaka Respubliko. El Tokio li diplomatie kaj konsule kovradis kelkajn landojn en la pacifika regiono.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 10, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-09-06