Moderna vivoMANLABORADOUnikaj ornamaĵoj el plantaj semoj„Mi ŝatas observi la formojn kaj kolorojn de la semoj de malsamaj plantoj. Tiu paletro de semoj estas ege riĉa. Mi kolektas ilin. Kaj por ke ili fariĝu ankoraŭ pli interesaj, mi transformas ilin en ornamaĵojn”, diras la emerita sinjorino Regina Slučkienė el la litova urbeto Raguva en la distrikto Panevėžys. De multaj jaroj ŝi havas nekutiman hobion. La unua ornamaĵoDemandite pri tio, ĉu ŝi memoras la unuan ornamaĵon faritan el semoj, Regina Slučkienė facile revivigas sian memoron. „Kiam mi loĝis en Vilnius, miaj gepatroj havis ĝardenon for de la urbo. Tie ili kreskigis grandajn nigrajn kaj blankajn fabojn. Mi trovis tiujn fabojn tre belaj. Mi truis ilin kaj faris kolĉenon. Ĝis hodiaŭ tiuj faboj perfekte pluvivas kaj aspektas kiel ŝtonoj”, rakontas la virino. Ŝi aldonis, ke freŝaj faboj kutime ne estas tiel malmolaj kiel tiuj, kiuj jam estas sekaj, do ne estas malfacile trapiki ilin per forta kudrilo. Poste estas grave zorge konservi la ornamaĵojn faritajn el vivaj materialoj, por ke ilin ne ataku skaraboj. Tial ŝi tenas ĉiujn semojn en plastaj skatoloj, kaj vintre ŝi portas ilin al pli freŝa loko, ekzemple en la garaĝon. Emeritiĝo instigas„Ekde mia emeritiĝo mia pasio krei ornamaĵojn el diversaj semoj forte kreskis. Ni komencis vojaĝi pli, aktive interesiĝis pri semoj kaj ofte alportis la plej ekzotajn semojn trovitajn en aliaj landoj. Kelkfoje estas eĉ malfacile kredi, ke la naturo mem kreas kolorajn belaĵojn ŝmiritajn per farbo. Kaj ĉio, kion vi devas fari, estas nur meti ĝiajn kreaĵojn tiel, ke tiu natura beleco fariĝu eĉ pli okulfrapa. De la infanaĝo min fascinas la naturo, ŝtonoj, faboj, glanoj, diversaj malmolaj kaj belaj etaj objektoj”, diras la kreinto. Proksima helpantoLa emeritino ĝojas, ke ŝia granda helpanto estas ŝia edzo Antanas Slučka. Li elektas la semojn, semas, kreskigas la plantojn, poste malplenigas la guŝojn, boras truojn en la semoj tiel, ke restas nur kongruigi kaj surfadenigi ilin. Antanas Slučka estas granda amiko de la naturo ekde sia junaĝo. Laborante kiel instruisto en lernejo, li ne nur kreis angulon de ekzotaj bestoj – kiun volonte vizitadis lernantoj el la tuta lando – sed ankaŭ aktive kolektis semojn de diversaj plantoj, precipe alportitajn el ekzotaj landoj, kaj zorgis pri ilia ĝermado. „Ĉi-jare el 130 specoj de faboj de malsamaj koloroj mi elektis pli ol cent speciojn, kiujn mi planas kreskigi. La artefarita polenado de la faboj per fremda poleno stimulas la aperon de novaj koloroj. La eksperimentado kun plantoj estas grandega laboro. Ne sufiĉas nur planti. Antaŭ ĉio necesas trovi taŭgan lokon kaj prizorgi kaj protekti ilin kontraŭ plagoj. En nia ĝardeno multas helikoj, kiuj avide manĝas fabojn kun ĉiuj guŝoj”, diras Slučka. Tra la mondoPor la vojaĝema paro ĉiu vojaĝo al fremda lando estas ankaŭ bonega ŝanco alporti antaŭe ne-viditajn semojn. Antanas kutime iras ĉasi la pli interesajn. Li promenas tra la naturo, observante plantojn, grimpante montojn, malsuprenirante en kampojn – kie kreskas arboj – kaj kontrolante, kie ceteraj guŝoj pendas de la arbobranĉoj. Kaptinte kelkajn ekzemplerojn, li kunportas ilin hejmen kaj tiam provas kreskigi ilin en sia ĝardeno. Eksperimentoj hejme„Tropikaj plantoj estas tre interesaj por mi, sed por ke ili ĝermu kaj maturiĝu, ili ofte bezonas oranĝerion. Tre surprizita mi restis pri ekzota ricino. Semoj alportitaj el Zanzibaro, semitaj en nefermita grunda spaco, kreskis kaj iĝis gigantaj plantoj. Ĉi tiuj plantoj estas venenaj, do necesas lavi la manojn tuj post kiam oni tuŝis la planton. Mi kreskigis ankaŭ la tiel nomatan farboherbon dum pluraj jaroj. Ĉi tiu arbedo kreskas same en Zanzibaro. La lokuloj uzas ĝiajn semojn por ruĝe farbi siajn ungojn, lipojn kaj vizaĝon. La planto ĝermis, maturiĝis dum kelkaj jaroj, sed poste frostiĝis en la vintra malvarmo”, rakontas la naturamiko. Unu el la plej interesaj eksperimentoj de la edzo Slučka koncernas malgrandan bananon el Tajlando. La litovo petis de hotela dungito malgrandan bananan ŝoson. Ricevinte ĝin, li unue lavis, poste envolvis en malsekan papertukon, metis en valizon kaj sukcese transportis ĝin al Litovio. Komence la banano kreskis en poto, poste ĝi estis translokita al forcejo, kie la planto altiĝis ĝis la tegmento, floris, kaj vintre denove estis translokita hejmen. La planto kreskigis multajn plantidojn, kiujn la posedanto donis al aliaj homoj. La historio de ĉi tiu tajlanda bananarbo daŭris kvin jarojn. Interesa afero okazis ankaŭ en rilato kun malgranda liano-simila grimpoplanto kun multego da kokcinel-similaj semoj. Ili estis plantitaj en litova grundo kaj bedaŭrinde ne montris vivsignojn dum du jaroj. Kiam ili estis elfositaj, ili montriĝis senŝanĝaj. Tiam per smirga papero Antanas frotis la eksteran tavolon, kaj baldaŭ longe dorminta semo ĝermis. La demando, kio helpas tian semon ĝermi en sia devenlando, ĝis nun ne havas klaran respondon. Kvanto nekonataKiom da semoj s-ino Slučkienė uzis por la kreado de siaj ornamaĵoj, ŝi ne memoras. Ŝi komence provis kalkuli kaj registri, sed poste perdiĝis en tiu statistiko. „Mi povas diri nur, ke mi faris ĉirkaŭ 350 braceletojn. Mi kutime kuplas fabojn de la sama koloro. Mi kutime komponas ornamaĵojn el faboj de malsamaj koloroj, diversaj variaĵoj, fojfoje malsamaj grandoj”, pri siaj laborsintenoj rakontas la sinjorino. Aliaj utilaj semojKvankam faboj estas eble la plej aprezata materialo por krei originalajn ornamaĵojn, ili ne estas la solaj en la metiejo de s-ino Slučkienė. S-ro Slučka havas grandan kolekton de dekoracia maizo de diversaj koloroj, kies semoj estas kombinitaj kun semoj de alia koloro por krei originalajn ornamaĵojn, ekzemple, bela kombinaĵo estas akirita kombinante grizajn maizsemojn kun malgrandaj ranunkolo-similaj semoj de grimpoplanto. Li sukcesis miksi ordinaran maizon kun ruĝa kaj ekhavi koloran maizon. Fontoj de materialojKvankam vojaĝoj estas bonega okazo por malkovri pli interesajn kaj novajn semojn, la virino diras, ke ankaŭ en Litovio oni povas kolekti multe da materialo por kreado. Ekzemple, en la lando kreskas ĉirkaŭ 80 specoj de malsamaj faboj, kolora maizo el la ĝardeno, pluraj specoj de glanoj, nuksoj. Multaj ekzotaĵoj troviĝas ankaŭ en la fruktoj vendataj en litovaj supervendejoj. S-ino Slučkienė memoras, ke antaŭ jardekoj eblis aĉeti persimonojn, ene de kiuj troviĝis malhelbrunaj semoj. Fojfoje eblas trovi tamarindojn importitajn el Azio en skatoloj, kiuj enhavas belajn brilajn platajn ĉerizkolorajn semojn. La virino menciis alian pomgrandan verdan frukton kun brunaj makuloj sur la bongusta karno kaj belaj brilaj semoj: anonon. Unu frukto kutime enhavas nur kvar aŭ kvin semojn. Do por fari kolĉenon el ili, unu frukto certe ne sufiĉas. S-ino Slučkienė, kiu famiĝis en Litovio, plurfoje prezentis siajn verkojn en ekspozicioj. Estis ankaŭ petoj vendi ilin, sed ŝia opinio estas firma: „Ĉi tio estas mia kolekto, kaj ĝia ĝusta loko estas en mia hejmo.” last
korespondanto de MONATO en Litovio
Laimius Stražnickas, akronime „last”, estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.
|