MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

TAJVANO

Ĉu ek al nova konstitucio?

La Fondaĵo por nova tajvana konstitucio planas ĉi-jare eldoni sian proponon pri nova konstitucio. Tion klarigis la fondaĵestro kaj veterana aktivulo por tajvana sendependeco Gu Kŭanmin (辜寬敏) en intervjuo en la tajvana ĵurnalo Liberaj Tempoj (自由時報) en marto. Laŭ pasintjara enketo pli ol 77 % de la respondintoj opinias, ke la konstitucio de 1946 ne taŭgas por la nuntempa Tajvano.

Konstitucio por la tuta Ĉinio

La konstitucion de 1946 ellaboris la Ĉina Nacia Partio, kaj ĝi estis konstitucio por la tuta grandega teritorio, kiun ili postulis por Respubliko Ĉinio. Tamen, pro la rekomenco de la enlanda milito inter la naciistoj kaj la komunistoj post la dua mondmilito, tiu konstitucio neniam efektiviĝis en Ĉinio. En 1948 grandparte anstataŭis ĝin la Provizoraj rimedoj kontraŭ la komunista ribelo. La 1an de oktobro 1949 Maŭ Zedong proklamis la fondon de Popola Respubliko Ĉinio, kaj la restanta naciista militistaro retiriĝis al Tajvano. La rimedoj kontraŭ la komunista ribelo evidente ne vere estis provizoraj, kaj ili daŭris ĝis 1991. La konstitucio de Respubliko Ĉinio do finfine efektiviĝis (kun aro de amendoj) nur en la teritorio, kiun regis la naciisma registaro post 1949 – Tajvano kaj kelkaj aliaj malgrandaj insuloj.

Ambigueco

La kompleksa kaj unika moderna historio de Tajvano do kondukas al la nuna situacio, kiun Gu Kŭanmin kvalifikas nenormala. Unu el la ĉefaj ekzemploj de tiu nenormaleco estas, ke la kutima nomo de la lando, Tajvano, kaj la oficiala nomo, Respubliko Ĉinio, tute malsamas. Tio kaŭzis problemojn, ekzemple, por vojaĝantaj tajvanaj civitanoj, kiam eksterlande oficialuloj mise pensis, ke ili estas civitanoj de Popola Respubliko Ĉinio 1. La registaro pasintjare lanĉis novajn pasportojn, sur kies kovriloj estas Taiwan (Tajvano) per grandaj literoj, dum Republic of China (Respubliko Ĉinio) preskaŭ nelegeblas pro la eteco. Aliaj ŝanĝoj tamen estas pli malfacile realigeblaj, ĉar ili necesigas adaptojn al la konstitucio.

Malklara distingo

Respublikon Ĉinion fondis la Ĉina Nacia Partio, kaj dum la longaj jardekoj de diktaturo antaŭ la demokratiiĝo de Tajvano en la 90aj jaroj, la divido inter Ŝtato kaj Partio estis malklara aŭ simple neekzistanta. Ĝis hodiaŭ la tajvana flago kaj aliaj naciaj insignoj enhavas la blankan sunon – la emblemon de la Ĉina Nacia Partio. La maldistingo inter Ŝtato kaj Partio kondukas ankaŭ al la iom stranga situacio, ke la nuna prezidento de la lando malvolonte kantas la nacian himnon, ĉar ĝi estas forte ligita al la Ĉina Nacia Partio.

Malverŝajna reformo

Tiaj absurdaĵoj estas parto de la vivo de tajvananoj, sed kvankam klara plimulto de la tajvananoj subtenas novan, pli modernan, pli taŭgan konstitucion, tia granda reformo estas treege neverŝajna, ĉar ĝi postulus interkonsenton de ambaŭ grandaj politikaj partioj en Tajvano: la Demokratia Progresema Partio (kiu nun regas Tajvanon) kaj la Ĉina Nacia Partio. La Ĉina Nacia Partio certe ne konsentos forigi la nomon kaj la simbolojn de la ŝtato, kiun ĝi mem fondis. Alia grava kialo estas la konstantaj minacoj el Pekino, kiu povus respondi perforte eĉ al simpla ŝanĝo de la nomo aŭ la flago de la ŝtato. En Tajvano, nenormaleco estas la prezo por maltrankvila paco.

1. Tajvananoj rajtas vojaĝi sen vizo al multe pli da landoj ol ĉinoj el Popola Respubliko Ĉinio.
dhap
ŚRADDHĀPA
Tajvano

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 07, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Śraddhāpa el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-04