El diplomatia vidpunktoTurkio - Sauda Arabio: Ĉu pliboniĝo de duflankaj rilatoj?La 28an kaj 29an de aprilo 2022 la turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan [reĝep tajip érdoan] vizitis Saudan Arabion. Li renkontiĝis kun la reĝo Salman kaj ankaŭ kun la kronprinco Muhammad bin Salman. Tio estas la unua vojaĝo de alta funkciulo de Turkio en Sauda Arabio post la murdo de la ĵurnalisto Ĝamal Ahmad Ĥaŝogĵi (en angla transskribo Jamal Ahmad Khashoggi) en Istanbulo en 2018. La vizito tuj vekis la atenton de la mondaj amaskomunikiloj, kaj diplomatiaj rondoj ekparolis pri nova normaligo de duflankaj rilatoj post la antaŭa turbula periodo. KialojLa vizito de Erdoğan en Sauda Arabio havis tri ĉefajn dimensiojn. Unue, ekonomia dimensio. La nuntempa turka ekonomio alfrontas krizon. La inflacio atingis 61,14 % en marto ĉi-jare, kio estas la plej alta inflacio en la lastaj du jardekoj. Ne estas mirinde do, ke saud-arabaj investoj kaj pli granda interkomerco inter Turkio kaj la riĉaj landoj de la Kunlabora Konsilio de la Golfo 1 povas helpi en ĉi tiu malfacila tempo. Due, politika dimensio. Malpliigo de duflanka politika streĉo pro la mortigo de Ĝamal Ahmad Ĥaŝogĵi, saud-araba ĵurnalisto kaj korespondanto de la ĵurnalo The Washington Post la 2an de oktobro 2018 ĉe la saud-araba konsulejo en Istanbulo. La translokiĝo en Saudan Arabion de la proceso pri la murdo indikas, ke la juĝo verŝajne alvenos tre rapide. Samtempe ĝi diplomatie signalas, ke la duflankaj rilatoj inter Ankaro kaj Rijado moviĝas al nova, amikeca etapo. Trie, geopolitika dimensio. Ekzemple, informoj kaj filmaj bildoj el intertraktado inter la ukraina kaj rusa delegacioj en Istanbulo pri la fino de la milito en Ukrainio povas elvoki la impreson, ke Turkio aktive partoprenas en alta diplomatio. En la realo, tamen, ĝi iom singarde, pragmate kaj diplomatie retiriĝas el kelkaj siaj pozicioj kaj normaligas rilatojn kun la landoj de la mez-orienta regiono. Nun ĝi faras simile kun Sauda Arabio por konservi sian pozicion kiel unu el la ĉefaj agantoj en la regiono. Kompleksaj rilatojTurkio kaj Sauda Arabio estas ligitaj per historiaj, kulturaj kaj homaj rilatoj. Kiam fondiĝis Sauda Arabio (en 1932), la duflankaj rilatoj inter ambaŭ landoj komence estis amikaj, ĉar la tiama turka gvidanto Mustafa Kemal Atatürk interesiĝis pri sekureco kaj amikeco kun la internacia socio kaj klopodis eviti diversajn religiajn malkonsentojn. Iom post iom, kiel ekestadis kaj aperadis diversaj regionaj kaj politikaj problemoj en Mez-Oriento, la rilato inter tiuj landoj fariĝis pli turbula kaj kompleksa. Se diri simple, ĝi variadis de amika kunlaboro kaj alianco en la ekonomia kampo ĝis malamikeco kaj malfido en diplomatiaj kaj politikaj opinioj. Diplomatia manovradoLa manovrado kaj kontraŭdiro de la nuntempa eksterlanda politiko de Turkio al Sauda Arabio devenas de devigita pragmatismo, kiu estas respondo al enlandaj problemoj kaj diversaj eksterlandaj defioj. Finfine, ĝi kondukas al la bezono diplomatie manovri inter la turka ideologio, la ekonomia neceso kaj la realeco de la hodiaŭa mondo. Tamen, la propraj ekonomiaj kaj politikaj interesoj de Turkio en Mez-Oriento daŭre ludas kaj ludos gravan rolon en la kunteksto de la sekureco de la lando kiel membro de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) en la sudo. 1. La Kunlabora Konsilio de la Golfo estas politika kaj ekonomia alianco fondita en 1981 kaj kuniganta ses arabajn landojn (Barejno, Kataro, Kuvajto, Omano, Sauda Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj) en komunan merkaton. La sidejo de la alianco estas en Rijado.Julius HAUSER
Julius Hauser estas emerita ambasadoro. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande, i.a. en Japanio kiel eksterordinara kaj plenrajtigita ambasadoro de la Slovaka Respubliko.
|