Spirita vivoOPINIOKie estas via frato Habel?La novaĵo, ke Papo Francisko pretas renkontiĝi kun la rusia prezidento kun la celo trovi solvon por meti finon al la invado de Ukrainio, estis surprizo por neniu. Jam komence de la milito, la gvidanto de la Katolika Eklezio iris persone al la rusa ambasado kun la celo sendi mesaĝon al Putin. Oni povus demandi sin, kial li ne vizitis unue Ukrainion, kies prezidanto lin invitis, sed la kialo estas sufiĉe klara: prioritato estas ĉesigi militon, kiu povus konduki al monda katastrofo. Sendepende de tio, ĉu eblos aŭ ne renkontiĝi, ĉu li ricevos respondon aŭ ne, tiu preskaŭ senprecedenca movo de la papo memorigas nin pri la urĝa bezono je vera paco en ĉi tiu mondo. Kial li ne provas iri ankaŭ tien, aŭ tien?Tiu demando leviĝas sufiĉe ofte, rilate al la dekoj da militoj kaj konfliktoj. Eĉ se ne preni en konsideron la gravajn religiajn devojn kaj respondecojn de gvidanto de la plej granda kristana konfesio, venas en la menson la saĝaj vortoj de la Emerita Papo, parolanta al la kara forpasinta kardinalo Ortega: „Ne estas tasko de la Eklezio ŝanĝi registaron. La tasko de la Eklezio estas ŝanĝi la koron de la homoj”. Nur poste venos, aŭ ne venos, ŝanĝoj. KontrasteSe eblas miri pri tio, pli mirinda, tamen malĝojiga afero estas, ke spirita gvidanto de respektinda kristana konfesio apogas militon tiom kruelan; militon, kiu sukcesos nur semi pli da malamo kaj malfido. Jam dufoje Papo Francisko kontaktis Patriarkon Kirilo kun la celo peti apogon por ĉesigo de la invado. Ĝis nun, la respondo estas nea. Ni ne troviĝas en la tempo de la krucmilitoj, kiam tio estis akceptebla kadre de la tiama pensmaniero. Kvankam ne sen stumbloj kaj eĉ faloj, kun la paso de la tempo la ĉefaj pensfluoj de la kristana mondo komencis kompreni, kiom malproksimaj ni estas ankoraŭ de la mesaĝo de Tiu, kiu diris al ni: „Jen estas mia ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis.” Tamen, kelkfoje oni povus pensi, ke la vortoj de la Elaĉetinto estis diritaj al surduloj. Jam patrino Teresa diris siatempe: „La malbonon vi trovos tie, kie oni ne permesas al Dio eniri”. Kion respondos ni, kiam venos la demando: Kie estas via frato Habel? Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo
|