TurismoFINNLANDONaciaj parkojDum la kronvirusa pandemio ĉiam pli evidentiĝas la valoro de virgaj arbaroj kaj naturvidaĵoj, kie promenantoj povas retrovi trankvilon kaj mensan ekvilibron. En Finnlando oni diras, ke eĉ kvaronhoro en arbaro ŝargas la „bateriojn” de homo. En la lando troviĝas kvardeko da naciaj parkoj, kies areo varias de 6 ĝis 2820 km 2. Temas ĉefe pri arbaroj sen loĝantoj, pri marĉoj, sed ankaŭ pri insularoj oriente en la Golfo de Finnlando kaj okcidente en la Golfo de Botnio. Ene de ĉiu nacia parko aŭ ekster ĝi troviĝas naturparkoj, kiujn oni ne rajtas eniri sen permesilo. Krome, kelkaj privatuloj protektas siajn maljunajn arbarojn aŭ elspezas monon por protekti ilin. La nunaj kultivataj arbaroj estas plantitaj nur por profitigi posedantojn kaj forstindustrion. Virgaj arbaroj aspektas tute alie: kun pli da specioj de plantoj, bestoj kaj insektoj, sen spuroj de sterkado kaj arbohakado. Parko NuuksioPlej facile viziteblas la nacia parko Nuuksio, kiu situas sude, en la helsinka regiono je distanco de duonhora busveturo de la finna ĉefurbo. Kompreneble, tien venas multe pli da turistoj ol en la foran nordon. Ankaŭ handikapuloj sur rulseĝo povas viziti parton de tiu parko. Rimarkeblas, ke la parko kelkloke malboniĝas kaj dum ferioj en ĝi ne ĉiam estas senbrue. „Nuuksio” konsistas el lagoj, arbaro, rokaj altaĵetoj. Rande de ĝi situas la naturcentro Haltia, kie oni povas sidi en vasta salonego sur mola benko kaj spekti la ŝanĝiĝon de ok sezonoj en la finna naturo. Jes, finnoj parolas pri ok sezonoj, ĉar ili tre atentas la ŝanĝiĝon de vetero kaj sezono. Uzataj terminoj estas: printempa vintro, aŭtuna somero, aŭtuno, aŭtuna vintro... La panorama ekrano en Haltia longas 18 metrojn. En la naturcentro menciindas ankaŭ altkvalita restoracio, librovendejo, ekspoziciejoj. Oni luigas ekipaĵojn, proponas gvidatajn ekskursojn, eventojn, saŭnumadon. Somere eblas baniĝi en la apuda longa lago Pitkäjärvi. Parkoj en LaponioNaŭ naciaj parkoj troviĝas en Laponio (norda Finnlando). Tie ne veturas trajnoj. Oni aŭtobusas, biciklas, piediras, skias aŭ uzas propran aŭton. Plej ŝatataj sezonoj por ekskursoj estas aŭtuno (pro la kolorŝanĝo de la foliarboj kaj malaltaj plantetoj sur la grundo) kaj vintro (pro la eblo skiadi, kie neniu antaŭe skiis, fotadi neĝon kaj nordajn lumojn). Homoj, kiuj scipovas orientiĝi, ŝatas migri solaj aŭ kun amiko/amikino, tranokti en simplaj lignaj dometoj lueblaj (kelkaj estas eĉ senpagaj kaj ĉiam malfermitaj, sed ne estas tre facile troveblaj). Oni povas loĝi ankaŭ en komforta hotelo de iu ferio-centro, uzante ĝin kaj ĝiajn servojn kiel bazon por penaj ekskursoj. NaturprotektadoSe vi migras en iu nacia parko aŭ ie ajn en la bela naturo de Finnlando, respektu jenajn regulojn: Starigu vian tendon kaj bruligu fajron nur en lokoj indikitaj tiucele. Tenu vian hundon ligita. Fiŝkaptu per simplaj fiŝkano kaj hoko (por bobenkano oni aĉetas licencon). Estas permesate pluki berojn kaj fungojn, sed ne florojn. Priatentu birdonestojn kaj ne iru tro proksimen al ili. Ne lasu rubaĵon. Elportu kun vi tion, kion vi enportis en la parkon. Iru laŭ la indikitaj padoj kaj ne tretu apudajn kreskaĵojn. Likeno kaj musko ja bezonas por rekreski cent jarojn. Raita PYHÄLÄ
korespondantino de MONATO en Finnlando
|