PolitikoNIĜERIOEksperimentado pri demokratioEblas diri, ke Niĝerio, kie loĝas pli ol 200 milionoj da homoj, estas unu el la plej grandaj demokratioj en la mondo, sed kvankam la lando elektas ĉiun kvaran jaron iun kandidaton por la tre dezirata posteno de prezidanto, de tio preskaŭ neniel profitas la amasoj. Ili lernis la simplan difinon de demokratio: regado de la popolo, fare de la popolo, por la popolo. Ronda kejlo en kvadrata truoDemokratio estas unu el la plej bonaj regsistemoj, sed kompreni, ĉu ĝi funkcias en la plej granda lando de Afriko, postulas seriozan analizon. Demokratio en Niĝerio, kun sia eksterlanda deveno, nuntempe funkcias kiel ronda kejlo en kvadrata truo. Amalgama landoAntaŭ la alveno de eksterlandanoj al Afriko kun komercoj kaj religioj, la kontinento jam havis siajn proprajn komercojn, religiojn, edukadon kaj ĉion alian. La nomon mem de la teritorio nun nomata Niĝerio – unuecigita de la britaj koloniaj mastroj en 1914 1 – donis la amatino de la guberniestro Lord Frederick Luggard. La geografian areon nun nomatan Niĝerio okupas ĉirkaŭ 400 etnaj grupoj. Afrika tradicioSekve de tiu granda diverseco okazis regulaj intergentaj konfliktoj. Do kiam venis la britoj, ili verŝajne renkontis homojn ĵetantajn sagojn unu al la alia. Tamen, ĉi tio ne signifas, ke tute forestis leĝo kaj ordo. Ekzemple, inter la joruboj la homojn regis Ọba (reĝo) kaj aro de ìjòyè (ĉefoj). Ĉi tiu monarkia sistemo funkciis ankaŭ ĉe la aliaj etnaj grupoj. La joruboj tre respektis Ọba kaj evitis krimojn pro timo de puno. En multaj jorubaj urboj nur kelkaj domanaroj rajtas „produkti” Ọba, kaj ili vice faras tion. Puĉo, kontraŭpuĉo kaj militoJe la sendependiĝo (la 1an de oktobro 1960) la koloniaj mastroj lasis unu el siaj plej grandaj heredaĵoj – demokration –, plejparte detruinte la afrikan tradician gvidinstitucion kaj anstataŭiginte ĝin per sia propra. En 1966 la lando spertis sian unuan armean puĉon, kiam ribelantaj soldatoj mortigis 22 homojn: la ĉefministron, multajn altrangajn politikistojn kaj multajn oficirojn. Poste okazis kontraŭpuĉo, kaj en 1967 komenciĝis intercivitana milito, kiu daŭris 30 monatojn. Kio okazis? Homgrupo, konsistanta plejparte el igbo-etnanoj de la sud-oriento, proklamis la respublikon Biafro. La longdaŭra milito kaŭzis la morton de ĉirkaŭ du milionoj da homoj, plejparte pro malsato. Post tri armeaj transprenoj, Niĝerio finfine revenis al demokratio en 1999. Sed, malgraŭ la eksperimentado, kiu jam daŭras dum pli ol dudek jaroj, demokratio ŝajne ne donas la deziratajn rezultojn. Jen kelkaj el la multaj eblaj kialoj. Profunde dividita landoNiĝerio estas profunde dividita laŭ etna kaj religia ligiteco. Ekzistas neskribita leĝo, laŭ kiu la prezidanto kaj la vicprezidanto ne povas esti el la samaj regiono kaj religio. Rezulte de tio, Niĝerio troviĝas en situacio, en kiu oni metas etnecon kaj religion super kompetentecon dum balotado. Sekve la politikaj partioj ankaŭ zonligas siajn prezidajn aspirantojn al la regiono, kies vico estas produkti la venontan prezidanton. Ĉi tiu sistemo malhelpas la celon de balotado. Milionoj rifuzas instruadonEn norda Niĝerio, islama eduko (laŭ kiu infanoj estas sendataj lerni kiel deklami versojn de la Korano) estas metita super la norman okcidentan edukon, konsideratan tre grava en aliaj regionoj. Rezulte de tio, kaj de gepatra neglektemo, la plej granda parto de la dek unu milionoj da niĝeriaj surstrataj infanoj, kiuj rifuzas instruadon, eĉ se senpaga, estas el la nordo. Tiuj infanoj estas valoraj nur dum balotado (por voĉdoni por kandidatoj de siaj regiono kaj religio) kaj forlasitaj poste. Tio ĝenerale helpas la nordon konservi la postenon de prezidanto, dum la aliaj regionoj plendas pri marĝenigo. Tribismo kaj nepotismoPro tribismo kaj nepotismo oni plejparte elektas kandidatojn el la propra etno por ministeriaj postenoj. Ekzemple la nuna prezidanto faris eksterordinaran paŝon elektante por preskaŭ ĉiuj ĉefaj postenoj virojn kaj virinojn el siaj etna deveno (fulani) kaj religio (islamo). MalriĉecoNiĝerio estas la plej popolamasa lando afrika. Pro la ĉiam malpliiĝantaj naturresursoj kaj kreskanta loĝantaro, ankaŭ malriĉeco pliiĝas. Do kiam politikistoj venas kun saketoj da rizo, ili facile influas la amasojn por voĉdoni por la malĝusta kandidato, kaj ĉiu devas manĝi tiun saketon da rizo dum la venontaj kvar jaroj. KoruptoNiĝerio estas ĝenerale koruptita. Politikistoj povas aĉeti voĉdonojn simple disdonante monon al la amasoj por influi la rezulton de la balotado favore al tiuj koruptitaj politikistoj, sciante, ke se ili estas elektitaj, ili ŝtelos miliardojn. Plej multaj homoj estas tro malriĉaj kaj tro okupataj serĉante, kion manĝi. Do ili plejparte ne volas voĉdoni. Venontjara voĉdonadoGeneralo Muhammadu Buhari, la nuna demokratie elektita prezidanto, finos sian duan 4-jaran oficperiodon en 2023, kaj alia transprenos la postenon. Nomumoformularoj jam estas pretaj, kaj la kosto estas 228 000 eŭroj. La plimulto de la niĝerianoj ne povas gajni tiom da mono eĉ dum du vivdaŭroj. Multaj politikistoj jam indikis sian interesiĝon okupi Aso Rock, la oficialan sidejon de la prezidanto en Abuĝo, la ĉefurbo. Dum ĉiu elekta ciklo amaso da mono estas malŝparata de tiu ĉi malriĉa lando por elekti gvidanton. Niĝerio simple ne povas daŭre elspezi tiom. KonkludoDemokratio malsukcesas, kiam la homoj estas malbone instruitaj, tro malriĉaj, koruptitaj aŭ etne kaj religie dividitaj. Tiuj ĉi malvirtoj kaj aliaj estas la problemoj, kiujn Niĝerio nuntempe alfrontas. 1. La 1an de januaro 1914 Lord Frederick Lugard, la guberniestro de la protektoratoj Norda Niĝerio kaj Suda Niĝerio, subskribis dokumenton establantan la Kolonion kaj Protektoraton Niĝerio. Tiu ĉi okazaĵo estas nomata „Amalgamigo de Niĝerio”. (red.)Gabriel OLUBUNMI ÒSHÓ-DAVIES
Niĝerio
|