Moderna vivoSLOVAKIOVizito de la usona prezidantedzinoDe la 7a ĝis la 9a de majo 2022 la edzino de la usona prezidanto Joe Biden, Jill Biden, vizitis du membroŝtatojn de Eŭropa Unio (EU) kaj de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). S-ino Biden vizitis unue Rumanion kaj poste Slovakion, kaj la ekskluziva temo de la 5-taga laborvizito estis la subteno al rifuĝantoj el Ukrainio. Temas pri la kvara vizito de usona prezidantedzino, de la tiel nomata „Unua damo” al Slovakio, se ni kalkulas la vizitojn de Hillary Clinton (1996 kaj 1999) kaj Laura Bush (2005), kiu akompanis la tiaman usonan prezidanton George Walker Bush okaze de la pintkunveno kun Vladimir Putin en la ĉefurbo Bratislavo. Agado dum la vizitoLa vizito fariĝis grava politika evento, al kiu dediĉis konsiderindan atenton ĉiuj slovakaj amaskomunikiloj. Krom la ĉefurbo Bratislavo ŝi vizitis ankaŭ orientan Slovakion kun la slovaka ĉefministro Eduard Heger kaj la ministro pri internaj aferoj Roman Mikulec. Tie ŝi interesiĝis pri la situacio ĉe la landlimo kun Ukrainio 1 kaj en helpcentroj por rifuĝantoj. La 8an de majo – la patrinan tagon – ŝi renkontiĝis kun ukrainaj virinoj kaj infanoj, homhelpaj laboristoj kaj slovakoj subtenantaj familiojn de ukrainaj rifuĝantoj. Ĉi-okaze ŝi faris mallongan viziton al la historia ukraina urbo Ujhorod (ĉirkaŭ 530 km for de Bratislavo), kie ŝi renkontis Olena Zelenska, la edzinon de la ukraina prezidanto. Dankemo kaj abelmieloJill Biden esprimis grandan dankon al Slovakio pro ĝia helpado koncerne la solvon de la migrado-problemo kaŭzita de la milito en Ukrainio. Fine de sia restado ŝi renkontiĝis ankaŭ kun la prezidantino de Slovakio, Zuzana Čaputová. En la gastlibron de la prezidenta palaco Jill Biden skribis: „Dum mia vizito al ĉi tiu bela lando mi persone konvinkiĝis, ke Slovakio havas valorojn samajn kiel tiuj de Usono.” El la manoj de la prezidantino ŝi ricevis specialan donacon: abelan mielon el la prezidenta ĝardeno 2. La vizito al Eŭropo estas la dua sendependa eksterlanda vojaĝo de Jill Biden, post kiam ŝia edzo eniris la Blankan Domon en januaro 2021. Antaŭe, en julio 2021, ŝi gvidis usonan delegitaron al la Someraj Olimpiaj Ludoj en Tokio. 1. Laŭ la Ministrejo pri Internaj Aferoj de Slovakio ekde la komenco de la milito (la 24an de februaro 2022) transiris la landlimon pli ol 400 000 ukrainaj rifuĝantoj, ĉefe virinoj kaj infanoj.2. Vd. Kolapso de kolonioj en MONATO 2020/10, p. 10-11 (2020/012714.php), kaj Papo Francisko en Slovakio en MONATO 2022/02, p. 26-27 (2022/012969.php), de la sama aŭtoro.Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|