HistorioMIGRADOEtnaj koreoj en postsovetiaj landojLa restaĵoj de la korea generalo Hong Beom-do (1868-1943) revenis hejmen el Kazaĥio pasintjare, 78 jarojn post lia forpaso. Post formala solenado ili estis enterigitaj en la Nacia Tombejo en Daejeon. Supozeble legantoj scivolos, kial liaj restaĵoj troviĝis tiel fore de lia hejmlando. Elmigrado kaj deportadoHong Beom-do gvidis heroan venkon kontraŭ malamikaj soldatoj, interalie en la batalo de Bongodong dum la japana okupacio (1910-1945). Li transmoviĝis kun sia armeo al Rusio en 1921 kaj poste setlis en la regiono Primorskij (koree Yeonhaeju) proksime al la korea landlimo. Meze de la 19a jarcento malriĉaj koreaj bienuloj komencis elmigri al Rusio kun espero sperti pli bonfartan vivon. Jam en 1869 koreoj konsistigis preskaŭ kvinonon de la tuta loĝantaro de la teritorio Primorskij. Ekde la 1890aj jaroj elmigradis plej multe tiuj, kiuj engaĝiĝis en komerco aŭ kiuj partoprenis en sendependiĝa agado. En 1923 la nombro de koreaj loĝantoj en Sovetio superis 100 000. En 1937 laŭ la migradpolitiko de Stalin, kiu timis, ke koreoj en Primorskij agos kiel spionoj de la japana armeo, 172 000 koreoj estis deportitaj al Kazaĥio kaj Uzbekio, 7000 kilometrojn for de sia loĝloko. Hong Beomdo estis unu el ili. La pertrajna itinero mem bezonis tri aŭ kvar monatojn, kaj pro aĉaj cirkonstancoj en la kupeoj pli ol 500 deportatoj mortis nur dum la transmoviĝo. SetladoTranslokitaj koreoj, ne sekvante la nomadan vivmanieron de la aŭtoktonoj, starigis irigacian sistemon kaj komencis rizkultivadon kiel en Koreio, kaj en tri jaroj reakiris siajn kutimajn vivrimedojn. Ili klopodis ne perdi memkonscion pri sia etneco, sed ĉar la uzado de la korea estis malpermesata dum pluraj jardekoj, ili generacion post generacio analfabetiĝis je sia gepatra lingvo kaj laŭgrade asimiliĝis kun la praloĝantoj. Post la disfalo de Sovetio en 1991 la plimulto de la etnaj koreoj restis en sia respektiva respubliko, sed kiam naciismo intensiĝis, ne malmultaj reiris al Primorskij por eviti diskriminacion kontraŭ malplimultoj. Nuntempe en postsovetiaj landoj loĝas entute 470 000 etnaj koreoj, nomataj Goryeoin en Koreio, plejmulte en Uzbekio kun 198 000 loĝantoj. Sekvas Rusio kun 125 000, Kazaĥio kun 105 000, Ukrainio kun 50 000, Kirgizio kun 19 000 kaj aliaj landoj kun po malpli ol 10 000 loĝantoj. Preskaŭ 10 % estas senŝtatuloj, kiuj senigite je la sovetia civitaneco post la sovetia disfalo ne akiris tiun de la respektiva respubliko pro diversaj kialoj. EminentulojDum la sovetia kaj postsovetia periodoj eminentis transnacie multaj etnaj koreoj. Probable plej elstara estas la kantisto Viktor Coj (1962-1990), naskito de koreetna patro el Kazaĥio kaj ukraina patrino. Li estis idolo amata de multaj gejunuloj kaj estas rigardata kiel unu el la plej influhavaj muzikistoj de la rusa roko. Alia estas la gimnastikistino Neli Kim (1957- ), kiu gajnis entute kvin ormedalojn en la olimpiaj ludoj de Montrealo (1976) kaj Moskvo (1980). Ŝi naskiĝis de koreetna patro el Taĝikio kaj tatara patrino, kaj nun havas belorusan civitanecon. RetromigradoLa lastatempa okulfrapa ekonomia progreso de Korea Respubliko, kune kun monda populariĝo de koreaj kulturaĵoj kiel K-popo kaj televidserioj, instigis etnajn koreojn en la centrazia regiono elmigri en la hejmlandon de siaj prapatroj. Pluraj miloj da etnaj koreoj el postsovetiaj landoj nun loĝas en Gwangju, Incheon kaj Ansan, kaj pli malmultaj en aliaj provincaj urboj. Kvankam la korea registaro uzas diversajn rimedojn por faciligi ilian setladon, ne malmultaj retromigrintoj, ĉefe pro lingva problemo, plendas, ke ili sentas sin izolitaj en sia propra prapatrujo. CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
Cho Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.
|