AktualeForpasis Ivo VercammenEn majo MONATO devis diri adiaŭ al Ivo Vercammen. Lia nomo verŝajne ne estas konata al multaj inter vi. Li ja laboris por la revuo nur silente, ne publike, kiel presisto kaj ekspedisto. Ĉu ankaŭ ĉe vi en la pasintaj jaroj MONATO alvenis plurfoje en koverto garnita per multaj diversaj poŝtmarkoj? Glui tiajn estis lia ideo, lia hobio preskaŭ. Ne unu poŝtmarkon, kiel eblus tute bone, sed plurajn diversformatajn markojn li aldonis, esperante tiel plaĉi al la filatelistoj inter vi. Kaj li ĝuis la fakton, ke abonantoj skribis ne komprenante, kial oni miksis eŭrajn kaj malnovajn frankajn poŝtmarkojn. „Ne klarigu,” li diris subridetante, „ili cerbumu.” Kaj ne malofte la oficistoj de la poŝtejo, kie Ivo transdonis la kovertojn, ĝemis, ree kaj ade ĉiumonate. Por ili la kovertoj estis ne „bele”, sed ĉefe „komplikite” afrankitaj. Ili devis kontroli ĉiun apartan poŝtmarkon. Sed Ivo, li ĝuis. Ivo Vercammen estis perfektemulo. En la lasta jaro, kiam li ne plu kapablis mem presi MONATOn, li tamen petis nin liveri al li la presoriginalon por povi presi du-tri ekzemplerojn „por sia arkivo”. Sed li ne povis rezisti voki min kaj diri, ke mi venu al li hejmen kaj rigardu la malsamecon inter lia versio kaj tiu de la nova presisto. „Ĉu vi vidas la diferencon en tiu foto?” li kutimis diri triumfe. Nu, se diri honeste, mi ofte ne vidis ajnan diferencon, sed mi ne volis seniluziigi lin. Kaj Ivo, li ĝuis. La memoriga karteto, kiun la ĉeestantoj de la adiaŭa ceremonio ricevis, surhavis krom la foto de Ivo liajn vortojn „Mi diable bone amuziĝis!”. Tia estis li. Danke al Esperanto li perfekte ĝuis la vivon kaj espereble ankaŭ iomete ĝuigis vin ĉiujn. Eble al iuj mankos liaj poŝtmarkoj, al mi ankaŭ mankos li. PP
|