PolitikoRUSIOSe fine eblas nur fuĝiLa 25an de februaro, unu tagon post la invado. En la ĉambro ne estas aliaj homoj. La universitata instruistino ne plu eltenas: „Mi neniam pensis, ke tio povus okazi ..., ke ni estas en ****** 1”. Ŝi estas ege embarasita sed daŭrigas: „Mi esperas, ke Li 2 estas vere patrioto, ke Li scias ion, kion ni ne scias, ke ni havas pli potencajn armilojn. Pardonu, tio estas egoisma penso, sed mi ne naskis mian filon, por ke li tie mortu. Mi havis por li aliajn planojn.”. Senpovaj civitanojTiuj ĉi vortoj brile resumas la sintenon de almenaŭ parto de la rusianoj. Surprizon, senton de senpoveco, rezignacion. Kiuj kuraĝis protesti aŭ ne emis subteni Lian decidon, tiuj ekhavis problemojn – perdis la laboron, ricevis punojn, estis perfortitaj. Antaŭe la premo estis koncentrita nur sur minoritatajn grupojn (samseksemuloj 3, opoziciuloj 4 ktp) kaj eĉ estis permesita iom da „kosmetika” malkonsento (ĉefe direktita al malaltranguloj, al la t.n. ĉinovniki, kaj neniam al Li). Maljusteco kaj malliberoNun ne plu eblas ignori ĉion, silenti kaj zorgi nur pri siaj aferoj – vi devas montri senkondiĉan subtenon. La unuaj protestantoj estis punitaj pro malobservado de la sanitara reĝimo kontraŭ la kronviruso, sed la problemo estis tuj solvita: la parlamento intertempe aprobis novajn malliberigajn leĝojn, enkondukante ankaŭ militcenzuron. MussoliniMussolini eniris la duan mondmiliton fidante, ke nur kelkaj miloj da mortintoj garantios al li la rajton sidi inter la venkintoj, sed la rezultoj estis katastrofaj por li kaj por la italoj. Simile Putin imagis varman bonvenigon kaj ruĝan tapiŝon en Ukrainio. Tamen liaj soldatoj nun falas amase. Malgraŭ la promesoj oni sendis militi ankaŭ konskripciulojn: post popola grumblado Li postulis, ke la Milita Prokurorejo tuj trovu la (pli trafe, iujn) kulpulojn, sed neniu respondo venis kaj verŝajne neniu venos. DecidoLa Rusaj Sekretaj Servoj jam de kelkaj jaroj turmentis min pro tio, ke mi estas eksterlandano (en la regiono, kie mi loĝis, ni estis malmultaj) kaj instruisto de la itala lingvo ĉe loka universitato. Inter iliaj postuloj estis listo de miaj studentoj kaj ĉiaj informoj pri Italio. Mia respondo estis ĉiumonate ĝentila rifuzo, danke al la protekto de la itala pasporto. Dum kontraŭ rusianoj ili ĉiam povas eltrovi ion por starigi politikan proceson, mi sciis, ke mi povas esti nur eligita el la lando – almenaŭ en pactempo. Pro tio, kvankam mi jam delonge rajtis, mi neniam iĝis rusia civitano. PremojLa sekretaj agentoj same uzas sian armilaron: ambiguajn demandojn, kiel „Kiel fartas via filino? Ĉu ŝi frekventas ankoraŭ infanĝardenon?”, promesojn pri riĉigo. Miaj konsiloj estas: nenion petu, nenion proponu. Ne ludu James Bond kaj ne strebu maltrankviligi ilin. Por la lasta renkontiĝo la agentoj pretigis por mi „surprizon”: kiam mi sidiĝis en ilia aŭtomobilo, oni informis min, ke estas plia homo sidanta malantaŭe. La celo estis klare timigi kaj premi, por ke mi parolu. Mi eksaltis pro timo, sed sukcesis konservi sufiĉan trankvilecon ankaŭ ĉi-foje. Kio ajn okazintus, estis almenaŭ tri ĵurnalistoj, unu en Belgio, unu en Svedio kaj unu en Italio, kiuj sciis pri la renkontiĝo kaj povis informi la italajn aŭtoritatojn okaze de mia malapero. FuĝeLa agentoj ne sciis, ke mi jam planis mian forveturon: mi kaj mia familio unue vizitis Moskvon kaj Peterburgon: en tio estas nenio suspektinda. La biletoj estis aĉetitaj ĉiam lastmomente. Pro la rusa invado la flugoj al Eŭropo estas nuligitaj, kaj estis preferinde trairi aŭtobuse la rus-estonan limon ĉe Ivangorod-Narva. Kiel ni, ankaŭ multaj rusoj – ne nur opoziciuloj, sed ankaŭ informadikuloj – decidis forkuri al Finnlando, Kazaĥio, Uzbekio. Ne ĉiuj sukcesis. TransirejeAtinginte la landlimon aŭtobuse, ni decidis pluiri piede. Ironie amuze estis legi la tabulon ĉe la vojo, konstruita kadre de komuna rusia-eŭropunia projekto „Unuigitaj per landlimoj”. En konstruaĵo estis du budoj por kontrolo de la pasportoj. En unu flankon iris la rusoj, en la alian la ukrainoj. La vico ne estis rapida. Lasta baroUnu el la ĉefaj trajtoj de la nuna Rusio estas la partieca aplikado de la leĝoj. Jen denove ekzemplo: dum en la lando fakte ne plu estas reguloj kontraŭ kronviruso, la limgardisto postulis, ke mia edzino pravigu sian veturon eksterlanden. Por ni, bonŝance, sufiĉis montri nur nian geedziĝ-ateston. Pri miaj ukrainaj najbaroj mi ne scias: iu limgardisto vokis ilin en apartan ĉambron, tenante en siaj manoj du pasportojn kaj du blu-flavajn paperojn – verŝajne, naskiĝo-atestojn de neplenaĝuloj. Trapasinte la landlimon, mi ne plu vidis tiun familion. ForLa estonan urbon Narva oni atingas post ponto: suprenirinte, ni renkontas du junajn virinojn, kiuj promenas sur la placo. Tiu kun infano demandas ruse (en la urbo ĉirkaŭ 96 % de la loĝantaro parolas la lingvon de Puŝkin), ĉu ni estas ukrainoj, kaj ŝi tuj indikas al ni la gastejojn. Plia oficejo por helpi la fuĝantojn troviĝas nemalproksime de la stacidomo. Mi estas for, post 13 jaroj da vivo en Rusio. 1. 6-litera vorto malpermesita en Rusio. Laŭ la lokaj aŭtoritatoj: speciala operaco.2. Vladimir Putin.3. Pri la temo MONATO 2018/03, p. 13.4. Pri la temo MONATO 2022/03, p. 5 kaj MONATO 2022/05, p. 5.Massimo RIPANI
Italio-Rusio
|