MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

INTERNACIA KONFERENCO

Diskutoj pri la estonteco de Ukrainio

En Vieno okazis internacia konferenco „Time to Decide” (Tempo por decidi). Partoprenis fakuloj, kiuj provis trovi solvojn por Ukrainio post la milito. La organizantoj de la aranĝo estis la aŭstraj Institut für die Wissenschaften vom Menschen (IWM) (Instituto por la homaj sciencoj) kaj bankfondaĵo Erste.

Ekde la 24a de februaro la eŭropa ordo ne plu estas tia, kia ĝi estis en la antaŭaj jardekoj. La rusia invado al Ukrainio neeviteble ŝanĝis ne nur la landon, sed ankaŭ Eŭropan Union kaj la sintenon de la EU-ŝtatoj. La salutparoloj en la konferenco montris kiel grave la konflikto influas la interrilatojn en Eŭropo. En unu el ili Kaja Kallas, estona ĉefministrino, per videomesaĝo deklaris: „Paco devas esti pli bone armita kontraŭ la leĝoj de tiraneco”. Kaj ŝi atentigis, ke „malbona paco estus ŝarĝo por ni estontece”.

Delonga orientiĝo al Okcidento

Serhij Ploĥij, ukraina fakulo kaj profesoro ĉe la universitato Harvard (Usono), atentigis, ke Ukrainio de pli ol cent jaroj estas orientita al Okcidento kaj volis apartiĝi de la rusia imperio. „Ukrainio ĉiam havis kulturon, kiu grave diferencis de tiu en Sovet-Unio. Estis ĉiam granda diferenco de identecoj sur la teritorio de Ukrainio”, argumentis Ploĥij. „Neniam nur unu partio povis sola domini la tutan landon. Oni ĉiam devis proksimiĝi unu al la alia por formi registaron.” Eŭromajdano 1 estas laŭ Ploĥij la decida kaŭzo por la agoj de la rusia prezidento Vladimir Putin. „Ĉio komenciĝis en 2014, kun la anekso de Krimeo. La kaŭzo por la milito estis Eŭromajdano. Ĉi tie ekis la konflikto. Temis pri la eŭropa orientiĝo de Ukrainio.”

Marshall-plano kiel modelo

La moderna ukraina modelo el la 19a jarcento markas orientiĝon al Eŭropo. „Kaj tio signifis ĉiam emancipiĝon disde la Rusia Imperio. Komunismo fakte malmulton ŝanĝis en tiu orientiĝo. Komence de la 90aj jaroj Ukrainio transdonis la nukleajn armilojn al Rusio, sed ne ricevis perspektivojn por la estonteco.” Nun oni devas solvi bazajn problemojn, ĉar baldaŭ minacas ankoraŭ pli granda milito, deklaris Ploĥij. Li atentigis, ke Ukrainio kun sia porokcidenta orientiĝo en sia politiko devas liberiĝi de la oligarkoj.

Por la rekonstruo de Ukrainio Ploĥij konsideras historian modelon, laŭ kiu oni devas orientiĝi: „La Marshall-plano estas modelo, por kiu Eŭropo devas disponigi monon.”

Itala politologino, Nathalie Tocci, de la sendependa Istituto Affari Internazionali (Instituto por internaciaj aferoj) opinias, ke la radikoj de la konflikto estas obstaklo por la solvo: „Tiu milito estis kaŭzita de ideologioj, kaj tio malfaciligas la solvon”. Nura malintensigo ne kondukus al daŭripova pactraktato. Pro tio Ukrainio kaj Okcidento devas prepari sin por longa milito kaj samtempe tre baldaŭ proponi konkretajn perspektivojn. Tio inkluzivas ankaŭ eblan kandidat-statuson por Ukrainio en Eŭropa Unio. Ukrainio bezonas nun klarajn perspektivojn, kiuj povus realiĝi en periodo de unu ĝis kvar jaroj.

Florence Gaub, fondintino de la instituto Futurate en Parizo, diris, ke militoj estas rezulto de konfliktoj kaj ke „malbona paco” implicas la sekvan konflikton. „Ukrainio kaj la aliancanoj devas adaptiĝi al longa konflikto.”

Ĥristo Grozev, ĉefdirektoro de la ĵurnalisma reto Bellingcat, kiu okupiĝas pri esplora malkovro de la rusiaj militoperacoj, argumentis por baldaŭa NATO-membreco de Ukrainio. Nur se la investantoj havus certecon, ke la lando akiris militan stabilecon, ili povus fari daŭripovajn investojn. Grozev memorigis, ke ankaŭ pli novaj EU-membroj antaŭ sia EU-membreco jam estis NATO-membroj kaj tio estis sukcesmodelo – starpunkto, kiu nun ne estas unuanime kunhavata.

Ŝanĝo de la eŭropa politika arkitekturo

La ukraina konflikto – pri tio samopiniis multaj partoprenantoj en la konferenco – jam tute ŝanĝis Eŭropan Union. Oni asertis, ke la milito estas „vek-voko”. „EU estis ĉiam kutimiĝinta ŝanĝi aliajn, sed nun spertas, ke aliaj ŝanĝas ĝin”, diris Ivan Krastev, kunlaboranto de IWM. Li atentigis, ke Ukrainio bezonas perspektivojn ankaŭ pro tio ĉi, ĉar alie ĝi havus truon ĉe la pli juna loĝantaro. „Nun estas multaj ukrainaj infanoj en Okcidento. Se ili pasigos sian junaĝon tie, ili mankos al la lando estontece,” diris la bulgara politologo.

Gerald Knaus, aŭstra fakulo pri migrado, ne samopiniis. Li atentigis, ke pli ol 3,5 milionoj da ukrainoj elmigris al Pollando, sed samtempe 1,3 milionoj revenis. „Tio rilatis al la perspektivo. La defendo de Kievo estis perspektivo je reveno kaj multaj reagis al ĝi.” Li argumentis, ke Eŭropo nun devas certigi moviĝadon por ukrainoj kaj konservi ĝin por pli longa tempo.

Por la ukraina ĵurnalistino Olga Tokarjuk, esplorantino de la Centro pri Eŭropa Politika Analizo (CEPA), ŝia lando entute ŝanĝiĝis. En la ombro de la konflikto en la ukraina socio, kie ĉiam estis forta malfido kontraŭ la ŝtato, formiĝis novaj interrilatoj: „Estas nova fido al la forto de la socio. Antaŭe tio estis problemo. Kaj tio realiĝos en nova fido al la institucioj.”

Laŭ ŝi, prezidento Volodimir Zelenskij gvidas sian landon ne kiel forta reganto, sed kiel „membro de la socio”. „Ni volas esperi, ke tio firmigas la fidon al la ukrainaj institucioj.” La ŝanco de la nuna situacio laŭ Tokarjuk estas, ke en Ukrainio oni unuafoje havas la senton, ke „la registaro staras firme por la komuna afero”.

evge
Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Vieno
1. Eŭromajdano: amasa protest-movado por integriĝo kun Eŭropa Unio. Manifestacioj okazis en la ĉefurbo Kijivo kaj en aliaj regionaj centroj en la periodo de la fino de novembro 2013 ĝis februaro 2014.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 07, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-04