Moderna vivoPORNOGRAFIONova plago inter junulojEn la lastaj jaroj la „mondo de ruĝaj lumoj” profunde ŝanĝiĝis. Granda parto de la laboro estas farata per Interreto. La sentimaj enhavoj estas pli rapide alireblaj, en palpebrumo. Pornografio tute ne estas nova afero, eĉ male. Ĝi estas same malnova kiel homo. El la pasinteco estas pli da ekzemploj: en la romia epoko bordeloj estis tipaj, kaj antaŭ 27 000 jaroj jam ekzistis la Venuso de Willendorf. 1 La progreso alportis ankaŭ sociajn retejojn al la merkato, notinde kontribuante al la disvastigo de fotoj kaj filmoj. La plej okulfrapa ekzemplo estas onlyfans.com, kie ne ekzistas cenzuro. Tie homoj povas vendi siajn erotikajn fotojn kaj filmetojn. Tiel manifestiĝas la problemoj. Oni povas dependiĝi de pornaĵoj, kaj la plej vundeblaj viktimoj estas junuloj. Klarigi per scienco ... aŭ enamiĝi!Sciencistoj argumentas, ke ĉi tiu toksomanio okazas kiam estas difekto de la socia stato: altaj niveloj de angoro kaj/aŭ deprimiĝo kaj malpli da kontentiĝo pri sociaj rilatoj kun familio aŭ amikoj. La misuzo de alkoholo kaj kanabo ne estas ekskludita, plimalbonigante la klinikan bildon. Krom la komputila ekrano, ekzistas realo. Realo farita el sentoj kaj amo, malproksime de la normoj, al kiuj la virtuala socio – ankaŭ konata kiel ŝajno – alkutimigis nin. Eble estas tempo por enamiĝi pli kaj foriri de la ekrano: vivi realan vivon. 1. Paleolitika Venuso datita inter 27 500 kaj 25 000 jaroj a.K. Ĝi estis trovita en 1908.Giovanni BIANCHINI
Italio
Giovanni Bianchiniŝatas ĵurnalismon kaj kunlaboras kun pluraj lokaj gazetoj.
|